Venu, amikoj de l’ art’

Unu afero iom nervozigis min antaŭ la Internacia Seminario: Ĉu sukcesos mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj al Esperanto? Estis pluraj kialoj, pro kiuj mi ne certis:
Unue, ĉar estis sufiĉe speciala temo kaj do programero, kiu ne interesas multajn homojn.
Due, ĉar priskribo de la prelego ne aperis en la broŝuro kaj eble ankaŭ ne en la superrigardo.
Trie, ĉar mi volis uzi diversajn helpilojn kaj ju pli da teknikaĵoj necesas, des pli verŝajne estas ke unu el ili ne funkcias kaj ke pro tio oni devas spontanee trovi solvon.
Kvare, ĉar mi estis fiksinta ĉiujn ideojn skribe en decembro, sed ne plu estis metinta ilin al ĝusta ordo.

Surloke mi konstatis, ke la prelego ja aperas en la programskemo, sed okazus je sufiĉe malfavora tempo, nome paralele al la naĝposttagmezo, la forumo de la Germana Esperanto-Junularo kaj pliaj partoprenindaj programeroj. Pri la dato kaj la tempo ĝenerale ne eblis plendi: La 29a posttagmeze estis tute laŭ miaj preferoj, ĉar je tiu tempo mi certe estas veka kaj je la tria IS-tago mi ankaŭ ankoraŭ havas sufiĉe fortan voĉon por paroli dum unu horo kaj duona.

Rigardante al la programtabulo, mi rimarkis ke dum la 28a posttagmeze ankoraŭ estis libera loko en la programo. Tial mi petis Torben Prokscha, kiu prizorgis la programkunordigadon, fruigi la prelegon je unu tago. Torben havis sufiĉe da streĉo jam pro la tasko ĝenerale kaj aldone pro tio, ke la programtabulo ĉifoje estis la nura fidinda fonto por informoj pri la programo, sed li sen grumbli kontentigis mian deziron kaj plie pendigis afiŝon, kiun mi estis verkinta por privarbi la prelegon.

Nun pli ol antaŭe urĝis mia tasko, finverki la prelegon. Restis kelkaj horoj de la nokto kaj eble eta paŭzo inter la tagmanĝo kaj la 14a. Ĉar kutime oni subtaksas la tempon necesan por finpretigi kaj ordigi aferojn, mi preferis fari tion tuj, dum la nokto. Iĝis dura tasko, kiu daŭris plurajn horojn. Mi estis la lasta gasto de la trinkejo kaj poste ĝis kvaronan post la 5a matene ankoraŭ skribis. Sed almenaŭ mi povis enlitiĝi kun la scio, ke ĉio pretas, kaj tion mi alcelis por pli trankvile dormi.

Lastminute Torben ankoraŭ ŝanĝis la lokon de la prelego, ĉar nur tiel eblis adekvate uzi la teknikaĵojn, nome la projektigilon, la papertabulon kaj la KD-aŭskultigilon. Sekve mi prelegis ne en la diskoteko, sed en seminaria ĉambro. Tute kontraŭ miaj atendoj, kiuj estis sufiĉe pesimismaj (Kiom da homoj ne maltrafas programeron, se tiu okazas subite unu tagon antaŭe kaj ankaŭ je alia loko?), inter 20 kaj 30 personoj venis. Ankaŭ la teknikaĵojn mi sukcesis aranĝi bone kaj funkciigi rapide.

Alia tikla punkto estis miaj ekzemploj por malbonaj tradukoj resp. malfacile tradukeblaj kantoj. Mi timis, ke homoj miskomprenus mian pruvon, ke komencantoj evidente ne kapablas traduki kantotekstojn, kiel primokadon kaj arogantecon, kaj ke ne plaĉus al ili mia uzo de nacilingvaj tekstoj. Sed jam la unua ekzemplo bone funkciis kiel enkonduko – la homoj mem rimarkis, kio malbonis pri la traduko. Tio ankaŭ paroligis ilin, kio forigis plian timon mian, nome ke mi iĝus kvazaŭ fanatika predikanto, kiu ne kaptus la intereson de siaj aŭskultantoj. Tute male, venis tre atentaj komentoj kaj demandoj de la publiko.

Mia ideo, uzi netradukitajn tekstojn por atentigi pri la malfacilaĵoj de tradukado, montriĝis ĝusta decido. Se oni nur montras la akiritan celon kaj ne la ŝtonplenan vojon, oni ne povas konstati la malfacilecon…

Resume mi ege ĝojis pri la rezulto de la prelego. La homoj estis distritaj kaj mi estis farinta altnivelan kontribuon.

La prelego krome havis tute neatinditajn sekvojn: Tuj poste alparolis min timwi kaj petis min korektlegi tradukon de li. Temis pri la kanto “The circle of Life” el la filmo “Reĝo de leonoj“. Kvankam mi ne povis doni finfinan prijuĝon, ĉar mi ne tre bone konis la kanton, ni tamen venis al uzebla versio. Decida helpo estis, ke timwi piane akompanis Alica, kiu kantis la tradukon kaj diversajn alternativajn vortumojn.

La 31an de decembro dum la kafopaŭzo alparolis min Sebastian, mia muzika kolego, kune kun Finjo el Nederlando. Ili volis prepari la kanton “Come, ye sons of art” de Henry Purcell por la novjara koncerto kaj Finjo intencis prezenti ĝin en la angla originalo kaj en Esperanto, por kio ankoraŭ necesus traduko.

Mi unue pridubis, ke sufiĉus la tempo – traduko povas esti tre malfacila, ja foje eĉ neebla tasko! Sed jam dum la komuna kafumado ni preparis unuan krudan tradukon, kiun eblis kanti. Jam tiam, kaj des pli poste, Finjo ekhavis mem tre bonajn ideojn por diversaj linioj kaj vortoj, tiel ke je la fino ŝi preskaŭ tradukis la kanton tute sole, se oni ignoras mian komencan helpon. Tio tre plaĉis al mi, ĉar ŝi regis la lingvon sufiĉe kaj mem realigis tion, kion ŝi volis fari. Krome ŝi havas belegan voĉon kaj pretis plurfoje provkanti la diversajn tradukoversiojn.

Ambaŭ okazaĵojn mi spertis kiel fruktodonan kunlaboron kun kapablaj homoj. Evidente mia aktiveco nek estas vana, nek miaj kvalitopostuloj tro altaj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *