Do, aŭskultu la radion

La plej nova modo en reta Esperantujo estas t.n. “podkastoj”. Mi ne tre ŝatas tiun novan esprimon, ĉar principe nur temas pri speciala formo de reta radio. Kial oni bezonas propran, tute novan vorton por tio, mi ne komprenas. Tekniko tiom rapide ŝanĝiĝas, ke oni ne tuj kreu tute novan formon por ĉiu eta afero, kiu baze konsistas el jam konataj konceptoj. Ke la vorto ŝajne venas el la Vikipedio, des pli dubigas min, ĉar mi ja jam vidis multajn lingvajn fuŝaĵojn tie.

La afero malantaŭ tiu vorto tamen kaptis mian intereson. La germanlingvajn retradiojn, kiujn kreas privatuloj, mi ĝis nun ignoris. Iel tio ĉiam ŝajnis al mi fermita rondo de “iPod”-uzantoj.

arono rondsendas siajn pensojn tra “Radio Verda“. Tiu radio jam antaŭe ekzistis, sed nun li reokazigas ĝin en nova formo.

Kiam li anoncis la refunkciadon de Radio Verda kaj en enskribo en sia persona taglibro kaj en enskribo ĉe la Esperanto-komunumo de LiveJournal, mi en komento ofertis uzadon de mia samplobazita muziko por pliriĉigi la muzikan programon. Aarono dankeme akceptis la proponon. Tiel jam aperis la jenaj muzikaĵoj de mi en liaj elsendoj:

la 08an de novembro – Suno venos post la pluvo
la 10an de novembro – Kontraŭ la ombroj
la 14an de novembro – Nokta vivo
la 15an de novembro – Laughing Joker
la 24an de novembro – Till kaj Gunnar faras teknon

Cetere jam ekzistas dua “podkasto” en Esperanto: esPodkasto de Rolf Ernst. Mi konas lin ekde jaroj kaj ĝojas reaŭdi lin.

2 pensoj pri “Do, aŭskultu la radion

  1. bertilow

    Sed kiel nomi ĝin do?

    Mi ne tre ŝatas tiun novan esprimon, ĉar principe nur temas pri speciala formo de reta radio. Kial oni bezonas propran, tute novan vorton por tio, mi ne komprenas.

    Sed kiel do nomi tiun formon de reta radio? Ja temas pri aparta speco, kaj iele oni devas ĝin nomi. “Perdosiera reta radio” ŝajnas iom tro longa, kaj kredeble ne perfekte identigas ĝuste la podkastan specon. Alŝovo de “puŝkanala” faras ĝin difino, ne nomo.

    Vi mem finfine uzas “podkasto” en la lasta alineo (eĉ se intercitile)…

    Ĉu cetere “podkasto” estas la tekniko aŭ unu elsendaĵo per tia tekniko? Ŝajnas, ke ambaŭ. Nu, tio kredeble estas vera fuŝo. Devas esti “podkasto” por la tekniko, kaj “podkastaĵo” por unu elsendaĵo per ĝi. Ĉu ne?

    Finfine mi konfesu, ke pri podkasto mi scias preskaŭ nenion. 🙂

  2. DĴ Kunar

    Nomu ĝin “retan radion”!

    La Vikipedio-artikolo jam montras la malfortecon, pledi por tute nova esprimo:

    Podkastoj malsimilas pli malnovajn interret-elsendojn laŭ la maniero per kiu la materialoj estas disdonitaj. Anstataŭ centra son-datumstrio, aŭskultontoj ricevas la sondosierojn rekte kaj aŭtomate. Podkastoj povas inkluzivi ceterinformojn kiel datojn, titolojn, kaj priskribajn notojn.

    Jam antaŭ ses jaroj mi konis retradiojn aŭ similajn TTT-servojn, kiuj ne nur ofertis sonstriojn, sed ankaŭ ĉiujn dosierojn unuope por elŝuto. Tio do estas neniel nova.

    La teknikajn servojn, kiujn alportis Apple per iPod (RSS-abonado, rekta enretigado), nun ankaŭ “normalaj” radioj kiel la Pola Radio uzas tute senprobleme. Se la limoj en tiom mallonga tempo tiom forte forviŝiĝas, kial ankoraŭ insisti pri nova vorto? Nur temas pri novaj teknikaj detaloj malantaŭ la tuto!

    Pri la evitinda uzo de la vorto vi jam mem atentigas. Mi uzis la vorton en citiloj, sed tiuj citiloj jam montras, ke mi ne akceptas ĝin.

    Pri “podcast(ing)” mi ĝis antaŭ kelkaj monatoj ankaŭ nenion sciis, kiel mi jam skribis en la artikolo. Sed nun konante la teknikajn detalojn, mi demandas min, kiun novecon la mondo prikrias. Radio de unuopuloj jam delonge ekzistas. Interreta radio jam delonge ekzistas. Radio kiel MP3-dosiero jam delonge ekzistas. Nur la abonservo estas io nova – sed RSS-abono ekzistas ekzemple por retaj taglibroj jam de jaroj. Nova kombino de konataj elementoj ne aŭtomate kreas teknikan revolucion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: