Bonvenon en la Neandertalo, bonvenon, bonvenon!

Hodiaŭ mi vizitis kun miaj gefratoj kaj mia bofrato la Neandertalan muzeon apud Düsseldorf. Nin allogis la speciala ekspozicio “La blanka oro de la Keltoj” pri la salminejo en Hallstatt. Ĉar nia rolluda rondo ludas kulturon similan al la Kelta, tio kompreneble aparte interesis nin. En 1990 miaj gefratoj kaj mi jam estis en la salminejo de Hallstatt, sed ekde tiam oni multe pli trovis kaj esploris.

Kompreneble mi ne povas redoni ĉiujn impresojn de plurhora muzeovizito. Aparte memorinde al mi ŝajnas, ke jam antaŭ plurmil jaroj la homoj jam posedis rimarkindan teknikan nivelon. Do neniel ĝustas ke “kun la Romianoj venis civilizacio kaj kulturo“, kiel la populara imago kredigas.

La malapero de la Neandertala homo precipe pensigas. Li ja estis multe pli robusta kaj forta ol la moderna homo – kial do la pli delikata speco postvivis ĝuste dum tempo de klimata malmildiĝo? Krome la Neandertalano dum pli frua malvarma fazo ĝuis avantaĝon pro sia diversa biologio kompare al aliaj homspecoj. Kial avantaĝo subite montriĝis obstakla? Eĉ la praa tempo estas jam plena da ironio…

Malantaŭ kestoj da travidebla plasto troviĝis statuoj de diversaj homspecoj. Al mi tre plaĉis la ideo, ke la lasta kesto estis malplena kaj enirebla, tiel ke ĉiu vizitanto de la muzeo povis pozi mem kiel moderna homo!

La informoj pri praaj homspecoj memorigis min pri la aŭrkoj de diversaj fantaziaj mondoj. Vidante la felojn kaj armilojn, tuj venis al mia kapo la aŭrka muziko el “La Mastro de la Ringoj”. Kvankam ili rolas tie kiel primitivaj malbonuloj, ilia muzika temo tamen refoje fascinas min.

2 thoughts on “Bonvenon en la Neandertalo, bonvenon, bonvenon!

  1. elgrande

    “La malapero de la Neandertala homo precipe pensigas.”

    Mi iam ie legis, ke la Neandertala homo ne vere havis lingvon kaj tial nur tre malbone povis interkomuniki, kio estis lia granda malavantagho. Mi ne plu memoras, chu mi poste legis, ke tio estas malghusta.

  2. Sennoma

    neandertala lingvo

    Philip Lieberman (Lieberman, P. and E. Crelin, 1971. “On the Speech of Neanderthal”, _Linguistic Inquiry_, 2:203-222), kaj aliaj poste, argumentis, ke pro vertikale tro mallonga faringo kompare kun _homo sapiens_, la neandertala homo ne povis produkti la saman amplekson de vokalsonoj. Tio ne nepre signifus, ke la neandertaluloj ne havis lingvon, sed sugestas, ke se jes, ilia eventuala lingvo ne tre similis al niaj konataj lingvoj.

    Cxu tiuj esploroj nun estas refutitaj, mi ne scias. Mi ne sekvis la aferon.

    Ken Miner

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *