Mi amas Svedion!

Mi ne regule legas urbogazetojn, sed foje trafoliumas ilin. Tiel mi tute hazarde legis en papera ekzemplero de ultimo, ke de la 19a ĝis la 23a de oktobro okazas internacia filmfestivalo de Münster kaj ke kadre de ĝi oni montros la Svedan filmon “Populärmusik aus Vittula“.

Tiun titolon mi tuj rekonis, ĉar dum la KEF mi spektis en prelego pri Esperanto en filmoj etajn partojn de “Populärmusik från Vittula“. Ja nur temis pri kelkaj minutoj, sed tio jam sufiĉis por veki intereson ĉe mi.

Dum vizitado de artmuzeo en Helsinko nur mallonge poste, mi vidis plakaton de tiu filmo. La min akompanantaj Svedinoj menciis, ke ili ege ŝatis tiun filmon. En tiu momento mi bedaŭris, ke mi verŝajne neniam aŭ nur post jaroj vidos tiun filmon – kutime oni montras malmultajn filmojn en kinejoj, kiuj ne venas el Usono.

Kiam mi do eksciis pri la festivalo, tuj klaris la decido iri al la kinejo por spekti “Popmuziko el Vittula”. Min ankaŭ ne ĝenis la fakto, ke mi devus fari tion sole; mi finfine komprenis, ke mi devas fari, kion mi volas, sen tro dependiĝi de aliaj homoj.

La filmo agrable surprizis min, ĉar mi estis preparinta min por iom stranga, sufiĉe trista filmo. Reale tamen temis pri nova rakontado de la malnova kombino “seksumado, drogoj kaj rokenrolo“. La ĉarmecon de tiu ĉi versio malfacilas priskribi. Al mi plaĉis, ke la filmoj enhavis amuzajn, gajajn scenojn same kiel seriozajn, melankoliajn.

La unua grava rokkanto, kiu eksonis, estis “Rock’n’Roll music” (origine de Chuck Berry, se mi bone memoras). Poste unu el la protagonistoj ludis instrumentan version de “Born to be wild” (origine de Steppenwolf) per fortega gitaro. Imprese, ke la kanto povas funkcii sen kantado – kaj ĝuste tiun demandon estis starigintaj la personoj en la filmo antaŭe. La muzikinstruisto de la junuloj aspektis kiel John Lennon (en la kunbarba versio); mi ne scias, ĉu tio simileco estis intencita aŭ ne.

Antaŭ kaj post montrado de la filmo, la Irandevena reĝisoro Reza Bagher ĉeestis. Iu organizantino de la festivalo mallonge prezentis kaj intervjuis lin (la duan en la angla kun sufiĉe forta germana akcento). Poste homoj el la publiko rajtis fari demandojn. Mi unue intencis alparoli lin pri la Esperanto-scenoj – ja estus interese por li scii, ke oni informis kaj varbis pri siaj filmoj dum Kultura Esperanto-Festivalo, kaj ke Esperanton oni parolas ankaŭ hodiaŭ, sed tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke nur okazus tia formo da kontakto. Al mi ne venis bona demando, en kiun mi povus enmeti tiujn informojn, sed tro longe paroli kaj fari la impreson de fanatikulo kaj sen enuigi la reston de la publiko. Tial mi preferis simple sidi kaj aŭskulti, tiel neuzante mian (tamen neklaran) ŝancon.

Tiel mi almenaŭ lernis kelkajn aferojn, nome ke la reĝisoro en Irano unue ekkonis la muzikon de “Tom Jones”. La uzado de diversaj etosoj por la filmo ne estis hazardo; la reĝisoro menciis, ke ankaŭ por li gravis, ne fari simplan komedion, kiel oni komence intencis. La filmo baziĝas sur libro. Unu nemontrita sceno, kiun oni pro monomanko je la fino ne povis filmi, montrus la morton de unu el la du herooj pro drogumado. Ĉar jam en la unua sceno oni ekscias pri la morto, mi ĉi tie ne malkaŝas iun gravan sekreton.

4 thoughts on “Mi amas Svedion!

  1. Sennoma

    Thank you!

    Thanks so much for the Esperanto correction! I rely on those online translators too much sometimes without thinking of how it might sound to people who speak the language.
    I checked out your site, and I think you have a helpful Esperanto page. I am really getting interested in learning it, so maybe someday I’ll be able to read your log. Thanks again!

    ~Tiffany (log.poser-cookies.net)

  2. Resonado: Populärmusik aus Vittula | Kunar rezensiert

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *