Rifuĝejo de perturbo

Pasintan semajnfinon mi veturis kun miaj gefratoj kaj mia bofrato al kunveno de la rolludantoj. Temis pri la sama loko, kie ni antaŭ duona jaro pasigis semajnfinon.

Dum la alvojaĝo, mia fratino kaj mia bofrato cetere okaze de mia naskiĝtago donacis al mi du kompaktdiskojn de mia amazon.de-dezirlisto, nome “Endlich Urlaub!” de Farin Urlaub kaj “The Singles 1981-1985” de Depeche Mode. Mi alifoje skribos pri tiuj KDj.

Alveninte vespere, ni elpakis la aŭton kaj iris al la granda dormĉambro, ĉar ĉifoje ni tranoktis en la ĉefa domo. Mi denove ĝojis pri la neatendita luksonivelo de la loko. Ĉio aspektis bele kaj samtempe liveris agrablan komforton.

Ni vespermanĝis kaj samtempe renkontis aliajn partoprenantojn, kun kiuj ni kompreneble ŝercis kaj babilis. Ni daŭrigis tion en la malpli granda domo, kie ni pasigis la tutan semajnfinon dum la pasinta renkontiĝo.

La sekvan tagon ni unue longe kaj bone matentagmanĝis. Dum unu miaj gefratoj kaj mi poste sekigis la manĝilaron, kiun estis lavinta maŝino. Poste mi decidis lavi min kaj konstatis, ke ankaŭ la duŝo pli ol kontentigas miajn postulojn.

La homoj memorigis min pri tiuj de Esperanto-renkontiĝoj: Kelkaj estis novuloj, aliaj veteranoj, kaj iel magie ili post plej mallonga tempo kreis unikan etoson. La plej grava diferenco estis, ke ĉi tie mi estis novulo kaj nur povis imagi, kiom impresa kaj eksterordinara al la aliaj ŝajnis la reapero de kelkaj veteranoj, kiuj dum multaj jaroj ne plu estis venintaj al tiaj rolludaj aranĝoj.

La kuiristo de la pasinta fojo kune kun kelkaj aliaj estis preparinta trinkejon. Ĝi estis ornamitaj per la tipaj ekipaĵoj de viva rolludado – armiloj kaj ŝirmiloj, flagoj kaj blazonoj, feloj kaj tukoj. En la trinkejo haveblis senpage diversaj teoj, viskiospecoj kaj kukoj.

Ĉiuj iris por surmeti memkunportitan kostumon kaj poste renkontiĝis ekstere por ĝui la varman sunon. Tiam ekis la fantazia marŝo, miksaĵo inter urboludo kaj viva rolludado. Kiel mi baldaŭ eltrovis, la celo ne estis solvado de la donitaj taskoj, sed ĉefe amuziĝo.

Post la vespermanĝo okazis la ĉiujaraj klanceremonioj. Tio iel pensigis min je la internacia vespero de Esperanto-renkontiĝoj, kvankam oni alcelis iom pli seriozan etoson. Tamen abundis okazoj por ridi.

Ofte ni tostis per la senalkohola klantrinkaĵo. Aliaj trinkis laŭplaĉe bieron, viskion, mielvinon kaj aliajn bongustaĵojn.

La gravaj ŝanĝoj, kiujn la ceremonioj alportis al la historio de la fiktiva klano, inspiris mian fratinon kaj min al po unu kanto. Ni prezentis ilin al la personoj, kiuj ĉefrolis en tiuj kantoj, kio amuzis ilin. Krome ili estis iom impresitaj, ĉar ni verkis la tekstojn dum resp. tuj post la ceremonioj, do sufiĉe rapide. La melodiojn ni prenis de popolkantoj.

Dum la resto de la vespero, mi babilis kun diversaj homoj, sed ankaŭ kaptis la okazon por lerni novan kartludon, kiu jam ĝuas kultstatuson en tiu rondo, nome “Tichu“. Onidire ĝi estas Ĉina kartludo (tiam pli bone transskribita “Ti Chu”). La reguloj estas mikso el Doppelkopf, The Great Dalmuti, Poker kaj Rage. Poste mi aĉetis ekzempleron de la ludo de unu el la partoprenantoj.

Dimanĉe ĉiuj matentagmanĝis, kunpakis, ordigis la ĉambrojn kaj poste adiaŭis unu la alian. Dum tiu semajnfino mi finfine decidis, pli profunde partopreni en la aktivecoj de tiu grupo. Se mi iam retiriĝos el Esperantujo, mi scias, kie trovi novan hejmon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: