Vivo, vivo, la vivon varmigas la sun’

Fine de aŭgusto, DĴ Arafat denove organizis metalrokan feston. La pasintan fojon tio ja tre plaĉis al mi, tiel ke mi tuj sciis ke mi devus reveni!

Tiu kvara eldono de la festo ofertis bonan okazon por montri al mia DĴ-kolego la du KDjn kun finnlingva metalroko, kiujn mi estis aĉetinta en Helsinko post la KEf. Li aŭskultigis unu kanton de la albumoj, kio tre ĝojigis min!

Dum la festo okazis eta sensacio. Mi spertis ion, kion mi ĉiam volis travivi, sed kio kutime kompreneble neniam okazas, krom en naivaj filmoj.

La plej multaj aliaj estis drinkantaj, babilantaj aŭ dancantaj, sed mi dum kelkaj minutoj sidis sole ĉe tablo. Subite apud mi sidiĝis juna virino kaj diris al mi: “Saluton! Kiu vi estas? Vi sidis tie tute sole, kaj tial mi decidis alparoli vin.” Ni ekbabilis kaj mi eksciis, ke ŝi nomiĝas Svetlana, el kio mi ĝuste sekvis, ke ŝi origine venis el Rusio. Ŝi jam delonge loĝas en Germanio kaj nun havas 21 jarojn. Ŝiaj hobioj estas Japanaj komiksoj kaj komputilludoj (aventuraj kaj pafadaj) kaj ŝi tuj aldonis, ke multaj homoj ja ne ŝatas virinojn, kiuj ludas komputilajn ludojn. Tio min same forpelas kiel formikojn, al kiuj oni ĵetas mielon! Kaj kvazaŭ tio ankoraŭ ne sufiĉus, ŝi eĉ estis beleta! Ŝi vage similas al alia Svetlana, kiun mi konas.

Se mi tamen ne uzis tiun mirindan renkonton por flirto, tiam pro tri kialoj: Unue ĉar ŝi loĝas en alia urbo; laŭ Esperantujaj mezuroj ne tro for, eĉ ne 100 kilometrojn, sed mi lacas pri tiaj distancrilatoj; due ĉar ŝi posedas katojn kaj mi havas fortegajn katharan alergion; kaj trie ĉar mi preferis ĝui la magion de la momento sen ĝena streĉa flirtoprovo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *