La KEF memorigis min pri mia malnova deziro, ludi en rokgrupo. La Kuracistoj certe estis unu paŝo en la ĝustan direkton, sed mi ne sciis, ĉu eblos daŭrigi tion, kaj krome ekzercado kaj koncertoj okazis nur malofte. Estus preferinde, kiel mi konstatis dum la diversaj koncertoj, havi la tutan grupon surloke en unu urbo (do en Münster) por pli regula komuna muzikado. Nur tiel oni povas de komencinto kreski al pli lerta muzikisto.
Komence de aŭgusto mi respondis al anonco en Na dann, urba gazeto de Münster. Basistino (engaĝita komencantino) serĉis grupon por ludi rokon, metalrokon kaj punkon. Tio tuj trafis mian guston kaj tial mi proponis al ŝi, simple fondi propran, novan grupon. Aliĝis ankoraŭ gitaristo.
Mi unue renkontiĝis kun li. Li kunportis KDn kun diversaj rokmuzikaĵoj, kiuj montris, kion li muzike alcelus kaj kion eblus realigi relative facile je la komenco. Mia kapo kompreneble estis plena je ideoj (kaj mia muzikkolekto grandas), sed unue mi ne sukcesis bone vortumi miajn preferojn.
Kiam mi tamen renkontis la basistinon, tio jam multe pli bone funkciis. Ni tuj muzike bone interrilatis kaj ni ankaŭ havas similajn ideojn pri kion alceli per grupo. Tre helpas se la celoj ne estas tro iluziaj aŭ ambiciaj…
Unufoje ni komune muzikis en provludejo proksime de la stacidomo. Mi ne kunportis mian gitaron (ĝi nur taŭgas por akustika ludado en sidanta pozicio), sed diversajn notojn. Kompreneble la komenco ne facilis. Sed iam ni trovis komunan ritmon kaj mi akiris antaŭaŭskulton pri tio, kion mi volas atingi per muzikgrupo.
Ni ludis entute kvar pecojn:
- Bad luck de Social Distortion (jen video)
- Come as you are de Nirvana
- So lonely de The Police (tie mi ludis la bason – ja estas nur kvar tonoj!)
- Paranoid de Black Sabbath
Kompreneble tiuj kantoj grandparte konsistas el malmultaj akordoj kaj estas facile ludeblaj. Sed se la rezulto sonas bone, la resto ne gravas. Mi eĉ sen mikrofono kapablis kanti sufiĉe laŭte. Mi tre scivolemas, kiel ĉio sonus kun drumo, mikrofono kaj dua gitaro. Mi pretas investi la monon por mikrofono, kaj mi volas aĉeti novan gitaron ĉiuokaze jam delonge.
Ni interkonsentis rerenkontiĝi kiam la basistino estos reveninta de kvarsemajna vojaĝo al Hindio (aŭ Barato – kiel oni volas). Jes, ŝi estas vojaĝema kaj interesiĝas pri fremdaj lingvoj. Ni ankoraŭ devas serĉi minimume drumiston kaj regulan provludejon.
Mi ne povas diveni, kiun futuron tiu projekto prenas. Sed mi ĝojas, ke mi entute ekis ĝin. Ne eblas alveni ien sen iri.