Jes, ?ar mi timas vin perdi, vin vidi ne plu

La KEF ne nur rekuraĝigis min pri kelkaj gravaj aferoj; ĝi ankaŭ montris al mi, kion mi ne bezonas plusekvi. Tion mi tre bonvenigas, ĉar mi tion ofte bezonas por finfine ĉesi kelkajn aktivecojn.

Unu afero, kiun mi rimarkis: Mi povas libere lasi hiphopon en Esperanto al aliaj artistoj. Martin Minich el Slovakio kaj Sergey Tikhonov el Rusio dum la karaokeado pruvis sian talenton. Eĉ se Eterne Rima neniam eldonos albumon, tiuj du espereble tenos la torĉon sufiĉe longe aŭ por mem surbendigi ion aŭ por instigi aliajn. Sed mia ĉapitro estas finita. Hiphopo en 1999 kaj 2000 estis interesa afero, ĉar tiam pluraj germanlingvaj artistoj publikigis interesajn verkojn, ekzemple Freundeskreis kun sia albumo kaj disko “Esperanto” kaj Die Fantastischen Vier kun pluraj disketoj. Ili inspiris min al verkado de propraj hiphopo-tekstoj en Esperanto, nome “La premiero” kaj “Bela renkontiĝo“. (Hiphopajn instrumentaĵojn mi jam produktas ekde fine de 1997, kaj ne intencas ĉesi.) Sed ekde 2000, la hiphopa sceno (en Germanio kaj ĝenerale) prenis direkton, kiu tute ne plaĉis al mi. Hodiaŭ mi estas sufiĉe seniluziigita kaj vidas mian tiaman aktivecon kiel interesan, pasintan epizodon de mia vivo.

Alia afero, pri kiu mi estonte senĝene povos rezigni, estos fotado. Mia fotilo estas simpla, komplete mekanika aparato, kiun mia avo antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj donacis al mi. El tuta rulbendo da 36 fotoj, eble sesono kun bonŝanco estas uzebla por artikoloj. La famaj fotoj el 1997, la subsubiro en Istrio kaj la kisantaj virinoj en Italio estis faritaj per ĝi; ankaŭ la sceno post la IJK 1998. Ĉiam ekzistis homoj kun pli bonaj fotiloj, kiuj aldone havis fakan scion pri fotado kaj tial regule akiris multe pli bonajn rezultojn. La nura problemo estis, ricevi tiujn fotojn. Sed tio hodiaŭ pli kaj pli facilas, ĉar multaj personoj transiris al ciferecaj fotiloj kaj publikigas siajn bildojn en la interreto. Kompreneble kelkaj neglektas la enretigadon (mi ekzemple memoras tre pitoreskan foton de la KEF, montrante min kun bela Rusino antaŭ la klubo kun sunsubiro en la malantaŭo; mi ĝis nun ne vidis ĝin rete), sed ĝenerale pli kaj pli regule haveblas fotaroj de Esperanto-renkontiĝoj. Kaj kiam ne temas pri Esperantujo, en mia amikaro kaj familio aliaj personoj posedas ciferecan fotilon. Sekve mi vere ne plu bezonas barakti per mia baldaŭ muzeotaŭga aparato. Mi anstataŭe uzu la ŝparitan tempon por vivi kaj krei memorindajn momentojn.

1 thought on “Jes, ?ar mi timas vin perdi, vin vidi ne plu

  1. elgrande

    “Mi anstata?e uzu la ?paritan tempon por vivi kaj krei memorindajn momentojn.”

    Mi neniam ghuis fari fotojn. Mi trovas tre ghene memori foti, chiam kunporti fotilon, demandi al la homoj ekstari por foto ktp. Mi lastfoje faris fotojn en somerferioj antau tri jaroj kaj neniam evoluigis la bildojn. Same kiel vi, mi preferas esti libera je tia tasko.
    Sed mi ankau preskau neniam sentas la emon rigardi fotojn el la pasinteco. Bildoj shajnas al mi iom superfacaj, estas ofte starigitaj kaj apenau reportas al mi la impresojn kaj sentojn de la tiamaj tempoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *