Vi prelegas tre memfide

Unu prelegon mi estis atendinta jam dum la kvin jaroj ekde la pasinta KEF, nome tiun pri Esperanta rokliriko de Jorge Camacho. Li regule analizas Esperanto-kantotekstojn kaj prezentas siajn pensojn al la publiko. Se ekzistas unu vera kialo por esti Esperanto-muzikisto, tiam tiu esti menciita en unu de tiaj prelegoj! Jorge diris ke li ĉiam miras ke ekzistas homoj kiuj ŝajne konas parkere (preskaŭ) ĉiun kantotekston kaj kunkantas dum kompletaj koncertoj. Josef Schemer poste rakontis al mi ke verŝajne Jorge alcelis min – pri kio mi ne mirus.

Flo – same regule – prelegis pri Esperanto-muziko, ĉifoje pri la evoluo inter 2000 kaj nun. Ja ekzistas prelego de mi pri pli malpli la sama temo kaj pli fruan inspirita de lia prelego dum la KEF 2000. Mi donis al li dum la unua tago la liston da unuopaj punktoj de mia prelego, kio memorigis lin pri pluraj detaloj, kiujn li ankoraŭ metis en sian prelegon. Fakte la ĉefa diferenco estis, ke dum mi koncentriĝis pri kelkaj aferoj, li provis mencii ĉiun grupon, diskon kaj muzikaĵon aperintan.

Kvankam mi konis grandan parton de la enhavo, kelkaj aferoj estis novaj:

  • La Pendumito, grupo el Pollando, ludas punkmuzikon. Kvankam mi jam estis leginta la nomon en la interreto antaŭe, mi neniam aŭskultis ilian muzikon antaŭe.
  • Nargis Mondjazib el Uzbekio, kiu estis venkinta ĉiujn kantopremiojn de la Belartaj Konkursoj en 2003 kaj nun studas en Usono, faras bonegan muzikon. Mi jam estis leginta pri ŝi, sed ne konis ŝiajn kantojn. Ili similas al la etna muziko, kiu ekde kelkaj jaroj estas tre populara en Germanio kaj kies influojn oni nuntempe ofte uzas en popmuziko, hiphopo kaj arenbio.
  • Sed la plej granda novaĵo estis: Borje Lund denove muzikas! La fondinto de Persone kaj verkinto ekzemple de la famega “Ĉu vi pentas?“, sendis du nove surbendigitajn kantojn al Flo. Mi tre ŝatus havi tiujn kantojn. Eĉ se ili neniam aperos sur iu oficiale eldonita disko, ili tre tauĝos por pligrandigi mian DĴ-kantoekipaĵon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *