Ni estu popularaj

Okazis multaj prezentadoj de artistoj dum la KEF. Kelkaj prezentis sin mem, aliaj estis prezentitaj. Mi ne iris al multaj simple pro tempomanko (oni ĉiam havis ion por fari dum tia aranĝo). Dum mia alveno, Arnaŭ prezentis siajn komiksojn kaj parolis pri la verkado (mi nur kaptis kelkajn frazojn). Kim kaj Jomo prezentis sin kune. Precipe la rakonto de Kim pri la estiĝo de skao interesis min. La plej granda agrabla surprizo tamen estis la prezentado de Anja Karkiainen, kies verkojn kantis Liisa Viinanen (kaj iu alia kantistino) kaj gitare akompanis Vesa Pölkki.

Anja ankaŭ prelegis pri tradukado de kantotekstoj. Mi estis kunportinta la konsilojn kolektitajn de Roel Haveman por kompari tion al ŝia opinio. Tre plaĉis al mi eltrovi, ke ni tri rilate al kantoteksta tradukado grandparte konsentas. Mi vigle partoprenis la dialogon dum la prelego por interŝanĝi spertojn.

Alia, same interesa programero, estis la kurso pri poppecoj de Patrik Austin. Tie oni ankaŭ rimarkis, kial la organizado estis tiom bona: Ĉar la homoj kapablis improvizi. La teknikaĵoj, kiujn Patrik volis uzi por aŭskultigi plurajn muzikaĵojn, ne funkciis. Sed mi, vidante kion li intencis prezenti, alportis miajn KDjn kaj tiel eblis. En la unua parto de la kurso, mi ne lernis ion novan (mi jam sciis, kiel kanto estas konstruita). Sed tiam la aŭskultantoj formis tri grupojn por mem verki ion. La ideo ne estis, fari tuj kompletan kantojn, sed prezenti la bazajn elementojn (melodion, tekston, akordojn). Ĉar mi ne lertas rilate al melodiverkado kaj pensas ke por verki bonan tekston oni bezonas multan tempon, mi prenis la gitaron por skribi kelkajn akordojn. La aliaj en mia grupo ne spertis pri verkado aŭ muziko, tiel ke mi iĝis la ĉefa motoro kaj unue klarigis al ili, kial mi elektas kiajn akordojn. Je la fino la melodia grupo prezentis melodion per klavaro, la teksta grupo (kun Ĵomart kaj Nataŝa!) jam ludis kvazaŭ pretan kanton, kvankam la teksto estis iom triviala, kaj mi sole ludis miajn akordojn, rakontante la tekstoideojn samtempe. Mi intencis fari parodion de Esperanto-propagando-kanto, tiel ke la ideo iĝis ege kliŝaj kaj stultaj. La homoj ridegis pri tio kaj demandis, ĉu mi skribe fiksis tion. Fakte mi nur notis la akordojn, havante la tekstoideojn en la kapo kaj improvize vortumante ilin en la momento de la prezentado.

Jorge Camacho organizis la vesperon de erotika poezio, dum kiu diversaj personoj deklamis poemojn. Jorge petis la prezentantojn kaj disdonis la poemojn antaŭe. Mi tuj jesis al lia propono, transprenante “Virino” (1933) de Kurzens, Latva aŭtoro. Dum la vespero mi rimarkis la diferencon al la pasinta KEF, dum kiu mi ankoraŭ estis sufiĉe timema sur la scenejo. Ĉifoje mi simple faris tion sen longe nervozi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *