En la dika flu’ de la homoj sen tim’

De la publika kantaro intertempe aperis versioj 1.2 ĝis 1.5, sed mi ankoraŭ ne menciis tion ĉi tie. Pasis multa tempo ekde versio 1.1; post la transiro al OpenOffice fine de marto la projekto stagnis, ĉar la alskribitaj artistoj ne reagis. Krome mia gitaro (nepra ilo por kontroli la akordojn!) estis tute malagordita kaj mia agordilo ne plu funkciis. Mi supozis, ke ĝi simple estas difekta, ĉar lekado de la baterio indikis restantan elektrikecon. Tio tre frustris min, ĉar la agordilo eĉ ne estis tri jaroj aĝa kaj relative multekosta. Ial mi evitis havi certecon pri tio, ĉar mi ne volis alfronti la tristan veron ke mi bezonus novan. Sed iam mi finfine aĉetis novan baterion por elprovi, ĉu ne tamen tio jam sufiĉus. Kaj jen – estis tiel! Mi reekis la gitarludadon kaj gaje konstatis, ke la paŭzo ne mallertigis min. Post plia rondo da redemandado feliĉkaze venis respondoj de pluraj artistoj kaj tiel reekomenciĝis mia aktiveco.

Nuntempe estas 47 kantoj en la publika versio. Mi sekve listigos nur la aldonojn:

versio 1.2, 2005-04-02:
35. Giuseppe CASTELLI: Travivos mi

versio 1.3, 2005-04-03:
36. Duncan C. THOMSON: Pasportserva bluso
37. Duncan C. THOMSON: Mola
38. Simon & Garfunkel: Son’ silenta
39. Queen: Mi brilu plu
40. Queen: Kiel birdo

versio 1.4, 2005-07-01:
41. Esperanto Desperado: Grava
42. Esperanto Desperado: Lando de amo
43. Esperanto Desperado: Feliĉe

versio 1.5, 2005-07-05:
44. La Kuracistoj: Duona amkanto
45. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
46. La Kuracistoj: 2000 knabinoj
47. La Kuracistoj: Por ĉiam

Krome mi korektis kelkajn etajn erarojn kaj prilaboris precipe la Kuracistoj-kantojn. Intertempe ekzistas du pliaj akordofontoj, nome www.tabfind.de kaj la oficiala kantolibro de “Die Ärzte”. Mi ankoraŭ ne decidis pri ĉiuj etaj detaloj, sed la listo da harfendaĵoj jam rimarkeble ŝrumpis. Tre kontentigas min, ke mi finfine komprenis, kial unu aŭtoro notis tion kaj la alia jenon, kvankam ja nur ekzistas unu vera versio (krom ĉe tiuj kantoj, kiujn Die Ärzte plurfoje surbendigis).

Ankaŭ la ĝenerala kantokolekto kreskas. Por la novaj aldonoj mi same uzis OpenOffice. Vere funkcias bone. Kompreneble restas ankoraŭ multo por fari. Sed la vere grava afero estas, ke mi vidis, kiel mia (!) projekto antaŭeniras.

7 thoughts on “En la dika flu’ de la homoj sen tim’

  1. pedropiko

    Se vi interi?as pri Kaj Tiel Plu, mi havas ?ion (de amba? diskoj) en mp3 kaj la tekstojn tajpitajn. Sed diru nenion al Flo 😉

  2. bertilow

    ?u nepra aparato?

    ?u oni nepre bezonas elektronikan agordilon por agordi gitaron? Kiel muzikistoj elturni?is anta? ol oni inventis tiajn aparatojn?

  3. D? Kunar

    por la kantaro

    Mi posedas ambaŭ albumojn, do ne bezonas MP3-dosierojn aŭ tekstojn. La vere grava elemento, nome la akordoj, mankas al mi.

  4. D? Kunar

    Ne oni, sed mi!

    Kia honoro, ricevi komenton de la rare komentanta Bertilo! Evidente la vojaĝado ne malebligas legadon de retaj taglibroj.

    Kompreneble homoj kun talentaj oreloj (kiel miaj kunbandanoj Sebastian kaj Basim) ne bezonas agordilon. Sed mi daŭre nur kapablas diri, ĉu gitaro estas agordita aŭ ne, komparante la sonon de unuopaj kordoj. Jam la decido, ĉu kordo estas tro alta aŭ malalta, superas mian povon – por ne paroli pri la punkto, ekde kiam sondiferenco estas tiom malgranda, ke ĝi estas akceptebla. Mi plu esperas, ke iam venos tiu fajnsenteco al mi – ĉe multaj aliaj aferoj, mi pli bone rimarkas detalojn ol aliaj, eĉ ĉe muziko.

    Dum antaŭaj tempoj, muzikistoj aŭ devis havi bonajn orelojn aŭ publikon kun malbonaj oreloj. Mi ne scias, ĉu ĉiu hobie muzikanta persono kapablis agordi sian instrumenton mem – mi aŭdis antaŭ kelkaj semajnoj eĉ pri membro en koncertanta orkestro, kiu tion ne povas.

    Se elektronika aparato povas transpreni tedan laboron, sen samtempe forigi la eblon ke mi iam mem kapablos fari ĝin, tiam temas pri utila ilo. (Elektronika agordilo ja ne estas atoma bombo, por kiu mi uzus pli severajn uzokriteriojn.) La artistan parton de la muzikado oni kompreneble ne lasu al la maŝinoj, aŭ iun tagon gitarludantaj maŝinoj ne plu estos unuopaj fenomenoj…

  5. pedropiko

    Re: por la kantaro

    Jen la plej demandita afero kaj la plej malfacila, foje oni uzas mezepokajn skalojn, t.e ke eble G estas fakte mikoslinia C. Foje, la lastan kordon de la gitaro, kiu normale estas akordita en E, devas esti reakordita al D. La partirurojn ni havas, kaj la plimumto de la kantoj estas en G, multaj el ili en miksolinia C, t.e ke por nia post J.S.Bach-a sistemo la skalo estas G sed la fona harmonieco venas el C. Iom komplike klarigi, krome en esperanto. Sistemoj tiaj, tute perditaj en nia okcidenta muziko, konservi?as en la plej malnovaj tradicioj, nuntempe ?e “mallertaj” kamparanoj kiuj tute ne scias muzikan teorion sed havas talentegon por ?i, kaj en la araba, persa, afgana, kaj sefarda tradicioj nuntempe. Mi ne scias ?u mi kapablis min esprimi bone.

  6. pedropiko

    Re: ?u nepra aparato?

    Tute prave. Kiam mi akordas la violonon per la japana ilo, la rezulto ne estas la sama ol kiam mi akordas ?in miaorele. Jen la pruvo ke muziko ne estas matematika?o. Komputilo neniam ludos kiel homo, ?ar fakte ne temas nur pri kombini notoj kaj tempoj, sed anka? esprimi senton.

    ?u mi rajtas aldoni vin al mia listo de geamikoj?

  7. pedropiko

    Re: ?u nepra aparato?

    Mi forgesis aldoni ke la violono sonas multege pli bone kiam mi akordigas ?in miaorele ol uzante la akordilon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *