La loko, kie mi sopiras esti

Pasintan sabaton mi DĴumis ĉe duobla naskiĝtaga festo. Pro pluraj kialoj mi tre antaŭĝojis tion: Unue, ĉar mi ĉiam volis DĴi dum festo en mia hejma amikaro (kaj montri al miaj amikoj, kion mi kapablas), sed ĝis nun mi neniam faris tion. Due, ĉar eĉa la lerta DĴ Arafat jam unu semajnon antaŭe dum alia festo (kiun mi tre ĝuis!) diris ke iĝos malfacila tasko, kaj tio iel allogis min. Trie, ĉar lia koramikino, kiu estis unu el la du gastigantoj, demandis min, tiel esprimante, ke ŝi fidas al mia DĴ-povo.

La malfacileco konsistis el tio, ke temis pri du rilate al aĝo kaj muzikgusto sufiĉe diversaj gastogrupoj. La invitintoj de la amikino estis plejparte junulinoj 17- aŭ 18-jaraj, dum la invitintoj de la ulo estis pli aĝaj kaj metalrokemuloj. Kompreneble mi antaŭe iom dubis, ĉu tio povus funkcii. Estus la unua fojo post duona jaro, ke mi vere DĴus.

Sed mi sukcesis. DĴ Arafat permesis al mi uzis sian KD-aron (kio ne estas memkompreneble inter DĴ-kolegoj), kiu estas bone ordigita kaj tiel faciligis trovadon de specifaj kantoj. Krome mi estis kunportinta ĉirkaŭ 60 proprajn KDjn, kio ebligis aŭskultigi kantojn, kiuj kutime ne eksonas dum hejmaj festoj.

Mi komencis per fazo de rokmuziko el la 1990aj jaroj (kutime mi uzas kantojn el la 1980aj, sed la publiko estis pli juna ĉifoje). Tio jam plaĉis al pluraj. Iom nervozigis min, ke neniu volis danci. (Poste montriĝis, ke la homoj simple preferis resti ekstere, sed samtempe aŭskultis la muzikon.) Tiam mi pro deziro de la gastiganto transiris al metalroko, kiun sekvis kelkaj aktualaj popmuzikaj kantoj kaj regeo. Tiu iom stranga mikso etosigis la homojn. Kun agrablo mi konstatis, ke “So lonely” de The Police tre plaĉas al amikino de mi, kiu ne ŝatas multajn muzikgrupojn, kiujn mi aŭskultas. Do finfine mi estis trovinta malnovan komunan kanton! Je noktomezo mi komencis duan metalrokan fazon, surmetante iom pli ekzotikajn kaj amuzajn pecojn, kiuj kaŭzis frenezan dancadon kaj vervan kunkantadon. Intertempe mi estis kontentiginta multajn muzikdezirojn. Je la dua DĴ Arafat transprenis la muzikon, ofertante duonhoran paŭzon por mi. Ĉar dum tiu tempo la aŭskultigiloj rompiĝis, mi ne plu bezonis surmeti poste. Ekstere mi rikoltis multan laŭdon de diversaj personoj, plej grave de belulinoj. Ankaŭ DĴ Arafat estis tre kontenta pri mia laboro. Kaj mi ne estis eksterordinare laca, nur ĉar mi staris dum horoj. Kion diri plu? Tiu vespero feliĉigis min. DĴumado vere estas mia afero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *