Mi estas la viro de mil viza?oj

Hodiaŭ mia taglibro festas sian duan naskiĝtagon. Nekredeble, kiom rapide forflugis la tempo, sed ankaŭ kiom fora mia vivo antaŭ du jaroj ŝajnas mi nun – tiom multe okazis.

Speciala tago meritas specialan enhavon. Do jen, kiel promesite:

DĴ Kunar 2005-04-28
Gunnar 2005-04-28 antaŭe Gunnar 2005-04-28 poste
ĉirkaŭ 19:00 ĉirkaŭ 20:00

Fakte mi jam antaŭe faris pasportajn fotojn antaŭ kaj post la hartondado, nome 2000-02-24. Tiam la efekto estis eĉ pli impresa, sed mi ĝojas ankaŭ pri la ĉifoja rezulto.

Bona amiko skribis, ke mi sur ĉiu foto videbla sur mia bildopaĝo aspektas alimaniere. Ial mi ĝojas, ke homoj foje havas problemojn rekoni min. La ĉefa klarigo estas, ke mi tiel montras al la homoj, ke ili ne povas simple juĝi pri mi laŭ mia ekstera aspekto, ĉar tiu povas subite ŝanĝiĝi.

Sed kompreneble mi ne limigos min en ĉi tiu enskribo al du fotoj. Jen tria:

U2: War
U2: War
  1. Sunday Bloody Sunday
  2. Seconds
  3. New Year’s Day
  4. Like A Song
  5. Drowning Man
  6. The Refugee
  7. Two Hearts Beat As One
  8. Red Light
  9. Surrender
  10. “40”

“War” (“milito”) estis mia unua U2-albumo. Mi aĉetis ĝin en supermerkato en Paderborn, plej malfrue komence de 1999. Ĝi duoble estas la ĝusta temo por hodiaŭ: Unue pro tio, ke el fotoj de U2-albumo konsistis mia unua enskribo. Due pro tio, ke hodiaŭ antaŭ 60 finiĝis la dua mondmilito. Mi ĝojus, se mi ankaŭ ene trovus pacon. Ĉiel ajn tiu ĉi albumo meritas ankoraŭ pli detalan pritraktadon – alifoje.

Kelkfoje mi sentas min kiel dronanta viro. Mi terure baraktas, sed ne sukcesas atingi grundon, sur kiu mi povas firme stari. Certe mirigos homojn ekster la okcidentaj industriaj landoj, ke juna viro en tiom riĉa lando kiel Germanio povas havi tiajn problemojn. Sed se oni konsideras, ke ne nur la komenca pozicio, sed ankaŭ la postuloj estas altaj, tio ne plu estas mirinda. Por resti en la bildo: Se oni ĵetas min en barelon 10 metrojn oble 10 metrojn oble 10 metrojn granda, pleniĝas ĝin per akvo kaj enĵetas min, ĉiam forpuŝante min, kiam mi provas atingi la savan randon, tiam mi iam dronos – kaj ne gravos por mi, ĉu mi, ĉar la barelo estas tiom plena, faros tion je tre alta nivelo.

Bone tamen, ke mi povas skribi tion nun. Kiam tia sento de senhelpeco estas aktuala, mi ne kapablas tion.

Dum la dua jaro mi ĉiam ligis al enskriboj, kiujn mi faris unu jaron antaŭe. Mi decidis ne plu daŭrigi tiun kutimon.

8 thoughts on “Mi estas la viro de mil viza?oj

  1. elgrande

    Blindegulo

    Male al tio, kion oni inkluzive de mi atendus, mi tute ne rimarkis la grandan diferencon inter la bildoj, ghis mi legis la vorton “hartondado”. Tio estas nur konsekvenca. Hodiau mi ankau ne rimarkis, ke du aliaj personoj estis che la frizisto.

  2. D? Kunar

    Perlojn al la porkoj

    Kaj mi pensis, ke mi povus iomete impresi aŭ ŝoki vin. Nu ja, sed vi ankaŭ havas problemojn, rekoni la samajn karakterojn en filmoj, ĉu ne?

  3. elgrande

    perloj…porkoj…kio?

    “Kaj mi pensis, ke mi povus iomete impresi a? ?oki vin. Nu ja, sed vi anka? havas problemojn, rekoni la samajn karakterojn en filmoj, ?u ne?”

    Jes. Kion signifas “perlojn al la porkoj”?

  4. frenezulin

    Hej hej hej!

    Mi tuj vidis la diferencon male al Elgrande. Al mi tre shoka estas. Lau mi tiu longa barbo estas nekrdebla, mi opiniaas iom da tondado helpus al ghi, kvankam mi scias, ke vi intence ne faras tion… 🙂 ankau mi devintus fari antaue kaj poste bildojn, char mi havas tre mallongajn harojn kompare al antaue. Al mi tre plachas la rezulto chiukaze. Ridetu kelkfoje, ne estu tiom serioza! Chu ni renkontighos en IJK au IJS hazarde au ech ne tiom hazarde? Kaj chu vi troveblas che ICQ kelkfoje? Kore, S

  5. D? Kunar

    ?eti perlojn anta? la porkinojn

    Tio estas mia versio de la germana frazo “Perlen vor die Säue werfen”. Mi ja jam anoncis novajn fotojn speciale al vi. Tial mi pensis, ke mi rikoltus iun komenton de vi, en kiu vi esprimus vian miron.

  6. elgrande

    perl-pork-esprimo

    “Tio estas mia versio de la germana frazo “Perlen vor die Säue werfen”.”

    Dankon pro tio, ke vi lernigis al mi tiun esprimon, kiun mi ankau en la Germana ghis nun ne konis.

  7. elgrande

    Re: ?eti perlojn anta? la porkinojn

    Nur malpli ol unu semajnon post via atentigo mi legas en aliulo taglibro , ke ekzistas retkomikso nomita “Pearls before Swine”. Demandinte en komento, chu tiu nomo iel rilatas al la Germana frazo, mi eksciis, ke la sama esprimo kiel en la Germana ekzistas en la Angla, ke kaj la Angla kaj la Germana esprimo venas el la Biblio kaj ke la Angla esprimo vere enhavas la vortojn “pearls before swine”.

    Mirinde, pri kio oni – audinte ion antaue nekonatan – atentas.

  8. elgrande

    Memkorekteto

    “Nur malpli ol unu semajnon”

    Mi ja ne povas bonege kalkuli, sed chi tie mi vere intencis skribi “Nur malmulte pli ol…”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *