Sa?a viro iam skribis, ke amo estas nur antikva instinkto

La pasinta semajnfino estis vere eventoplena. Krom la jam menciita festo sabate vespere mi pasigis ĝin jene:

Vendrede mi post la laboro unue iris sporti. Temis pri aldona Ju-Jutsu-leciono. Estas tre malkutime, ke mi trifoje faras sporton. Sed mi daŭrigu tiel. Krom la korpa ekzerco, mi ĉiam renkontas belajn virinojn. Ĉifoje mi eĉ parolis iomete kun unu, kio ne ĉiam eblas dum trejnado. Krome mi kiel informadikisto estas alkutimita al tio, ke virinoj forturnas sin, tuj post kiam mi diris mian studofakon. (Tio ne estas troigo! Mi ne kulpas pri tiu realo.)

Vespere mi kun du el la belulinoj de mia hejmvilaĝo rigardis “Mädchen, Mädchen” kaj “Mädchen, Mädchen 2“. Ni jam delonge volis fari tion komune kaj dum tiu tago spontanee decidis realigi tion finfine. Iĝis tre agrabla vespero.

Dimanĉe mi post bona matentagmanĝo veturis reen al Münster. Alveninte tien, mi konstatis ke la sekva trajno al Nordwalde veturos nur post duona horo… kaj la sekva buso eĉ nur post unu horo. Sed post kvin minutoj venus buso, per kiu mi almenaŭ povus veturi ĝis Altenberge (la plej proksima vilaĝo de Nordwalde, kaj la ĉiama rivalo… same kiel Springfield kaj Shelbyville ĉe “The Simpsons“). Ĉar estis ege varma sunotago (la veteranonco diris ion pri 27 gradoj!), mi decidis promeni la lastajn 5 kilometrojn tra la bela pejzaĝo. Tiom ofte mi devas hasti – kial do ne uzi mian liberan tempon por tio?

Pro la varmega vetero mi ŝvitis, sed malta biero, duŝo kaj freŝaj vestaĵoj ja atendis min hejme. Tiel mi pretis vespere ankoraŭ iri al festo de amikoj.

Ili jam la pasintan vesperon dancis “en la majon” (tradicia festo en Germanio antaŭ la 1a de majo) kaj dimanĉe promenis (same tradicio en Germanio dum la 1a de majo). Iel mi ĝojis, ke mi maltrafis tiujn programerojn, ĉar la aliaj rakontis al mi, ke dum la publika festo okazis bataloj kaj la promenado dum horoj en la plena tagmeza suno (male kiel mia posttagmeza promeno) iĝis serĉado de unu ombra loko post la alia.

Kelkaj el la amikoj jam estis foririntaj, sed aliaj ankoraŭ ĉeestis kaj ĝojis pri mia surpriza alveno. Mi manĝis du rostitajn kolbasojn, trinkis malvarmegan bieron… kaj DĴumis!

Nur unu vesperon antaŭe, mi estis dirinta al mia bona amiko Holger, ke mankas al mi la DĴumado. Nun mi tuj kontentigis mian deziron, uzante la KDjn de Urmel. Li havas bonan memkompilitan KDaron kun rok- kaj popmuziko.

Poste mi ludis kaj babilis kun kelkaj aliaj. Unu de la belulinoj denove impresis min. Ŝi ne nur estas amikema, sed ankaŭ inteligenta. Rimarkinde, kiom bonhumura mi estis kaj kiom facilis bone rilati kun aliaj personoj. Nuntempe tio tute ne estas memkomprenebla por mi.

Kiam mi finfine venis hejmen, mi antaŭ la pordo malkovris erinacon. Ĝi unue estis iom timema, sed poste ne lasis ĝeni sin de mi kaj trinkis akvon el subpelveto de plantopoto tuj apud la pordo. Ial tiuj etaj spertoj kun la naturo tre gajigas min. Evidente mi estas pli ol akvo kaj karbono, scio kaj racio.

Resumo de la semajnfino: Mi povas ĝui la vivon en multaj manieroj. Nur gravas koncentriĝi pri la momento kaj ne pensi pri iuj abstrakta estonteco kaj “grandaj ŝanĝoj”, kiuj iel ajn ne okazos.

Rigardo reen – la 2a de majo 2004

La centkvardektria enskribo antaŭ unu jaro – la 1a de majo, Schandmaul, Subway to Sally, In Extremo, IJF-fotoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *