Monataj arkivoj: Marto 2005

For Alkoro kaj for Mizar’

Lastatempe mi denove komputilludas. Ĉifoje temas pri “Star Trek Armada“, kiun mia frato antaŭ jaroj donacis al mi dum kristnasko. Komence de 2001 (nur kelkajn tagojn post la IS!) mi ludis la unuajn du misiojn, sed ne emis tralegi la manlibron por vere kompreni, kiel ĉio funkcias. Poste la ludo restis dum monatoj netuŝita sur mia durdisko, ĝis kiam mi forviŝis ĝin pro spacaj kialoj. Kiel mi poste eltrovis, tio estis granda eraro, ĉar ne plu eblis reinstali ĝin!

Mi jam delonge havis la teorion, ke pri la kraŝoj ĵus antaŭ la fino de la instalado kulpas ne la malnoveco de mia komputilo aŭ la Windows-versio, sed la 512-MBa memorkristalo, kiun mi poste enmetis. Mia iama kunloĝanto Till, kiu estis aĉentinta la saman komputilon kaj la saman aldonan kristalon, havis similajn problemojn, kiuj solviĝis, post kiam li eligis la kristalon denove. Se mi hezitis pri tio tiom longe, tiam pro du timoj: Mi timis, ke mi povus rompi la komputilon (kio estas tre stulta timo, ĉar mi estas atenta kaj jam plurfoje malfermis ĝin pro similaj aferoj) kaj ke eble ne la kristalo kulpus (kio ankaŭ estas stulta timo, ĉar tiam mi almenaŭ sciintus tion kaj efektive havis nenion por perdi – krom la komputilon, se mi tamen rompus ion). Mi malfermis la komputilon, forigis la memorkristalon, restartis – kaj ĉio funkciis! Ne nur eblis instali la ludon; la komputilo ĝis nun neniam denove kraŝis.

Tiu kraŝado ĉe la instalado malebligis ankaŭ ĝis nun la instaladon de Open Office kaj de Adobe Distiller. Tial mi neniam povis PDF-igi dosierojn ĉe mia propra komputilo! Se tio nun ŝanĝiĝas, eblos multe pli komforta aktualigado de la kantaro! Tiam la lasta obstaklo al nova aktiveco miaflanke falos.

La muziko de “Star Trek Armada” estas parte tre aŭskultinda. Ĉiu el la kvar partioj (la Federacio, Klingonoj, Romulanoj, Borg-kolektivo) havas propran muziktemon. La unuaj du estas prenitaj el la serioj resp. filmoj, dum la aliaj du estas novkomponitaj. Tiuj du sintezilaj pecoj restas relative palaj kompare al la orkestraj, etosplenaj verkoj de Jerry Goldsmith (kaj Alexander Courage). Mi jam antaŭ jaroj MP3-igis la kvar muziktemojn kaj aparte ĝuas tiun de la Klingonoj.

Via bonŝancfeino havas hodiaŭ sian bonan tagon

Esperanto-projektoj preskaŭ ĉiam longe daŭras. Multaj eĉ ne atingas la gravan fazon de “konkretaj rezultoj”. Tial mi ĝojas, ke tio ne validas por la kultura broŝuro! Pri ĝi mi skribis la unuan fojon en decembro 2003, tiam menciante ke mi jam en aŭgusto 2003 ekis la laboron. Poste mi ofte menciis la kulturbroŝuron kaj la aktualan staton de la projekto. Mia lasta informo (de fine de 2004) estis, ke la dosiero pretas kaj nun nur necesas trovi presejon.

Antaŭ pli ol unu semajno, mi trovis leteron en la poŝto kun ekzemplero de la presita broŝuro. Kiom agrabla surprizo! Mi ĝis nun ne atente serĉis erarojn. En la ĉitema anonco en la komunumo de la Germana Esperanto-Junularo estas menciitaj jam du eraretoj. Pri ili ne kulpas mi, kio trankviligas min; kaj ne temas pri tajperaroj kaj lingvaj fuŝoj, kiuj ege ĝenas min. Laŭ mi temas pri relative etaj eraroj; mi miras, ke felicx atentigis pri la iom tro maldekstra emblemo (kiun ankaŭ mi rimarkis, sed ne konsideris esti eraro). Mi demandas min, ĉu ne eblintus eviti la malĝustan faldadon (tiaj eraroj ofte okazas lastminute), sed eblas korekti tion por refaldado. Nu, kompreneble almenaŭ por mia unuopa ekzemplero – ke iu alia pretas, fari tion por la aliaj 9.999, mi sincere dubas (kvankam tio al mi kiel perfektemulo plaĉus!).

Resume mi estas tre kontenta pri tio, ke mia lasta projekto el mia tempo en la junularo nun realiĝis kaj krome, ke Esperanto-organizo havas tutan informilon pri Esperanto-kulturo, grava sed ofte neglektita temo en la kampo de informado. Krome mi ĝojas, ke iu jam enretigis la verkon, tiel ke haveblas la kultura broŝuro en PDF-formato por rekta elŝutado. Aktivuloj, kiuj pro baldaŭa okazo ne havas tempon por mendi la presitan version, aŭ homoj, kiuj volas rigardi la rezulton uzante komputilon, ricevas la por tio bezonatan servon. Tio ankaŭ ebligas facile montri la broŝuron al Esperanto-organizoj en aliaj landoj, kiuj intencas realigi similan projekton.

Tre laŭdinda estas la nova paĝo kun informiloj en la facile elpresebla PDF-formato ( www.esperanto.de/dej/elshutoj ). Tiel oni devas agi!

Unu afero tamen ankoraŭ mankas. Kaj mi ĝojas, ĉi tie prezenti ĝin:

listo kun la fontoj de ĉiuj ilustraĵoj

– La eta princo: elibrejo (rekta ligo al la PDF-dosiero)
– Persone: mi mem (dum KEF 2000 en Helsinko, Finnlando)
– Asteriks’: mi ne scias (Benno Frauchinger aldonis ĝin)
– Anders Grop: foto-paĝo de la PSI 2000 (rekta ligo al la foto)
– Esperanto Desperado: iu retpaĝo (ekzemple ttt.esperanto.org/Ondo/78-lode.htm, rekta ligo al la foto)
– malantaŭo (Dennis Rocktamba): Mario Dejung (dum Bavelido-semajnfino 2002 en Bad Lörrach, Germanio)

– rok-gazet’: iu retpaĝo (eble tekstoj.nl)
– La Kuracistoj: Anna Skudlarska (dum IS 2001/02 en Rotenburg/Wümme, Germanio; rekta ligo al la foto)
– Pepo kun mikrofono: interreta arĥivo de www.esperanto.dk/muziko (rekta ligo al la bildo; desegnis: Martin Markarian)
– Pepo kun gitaro: interreta arĥivo de www.esperanto.dk/muziko (rekta ligo al la bildo; desegnis: Martin Markarian)
– Persone-desegnaĵo: Ranetoj kaj muziko (rekta ligo al la bildo)

Kompreneble ne temas pri “perfekta” listo, ĉar mi foje ne konas la fotinton aŭ desegninton kaj ĉar kelkaj retpaĝoj, kiu iam montris uzitan bildon, nun malaperis. Sed tio estas pli ol nenio kaj montras, de kie mi prenis la ilustraĵojn.

Rigardo reen – la 7a de marto 2004

La centdudekunua enskribo antaŭ unu jaro – MP3-ordigado, la artista datumbazo.

Tempo estas la morto kaj la saniĝo

Kion mi jam antaŭ monatoj anoncis sub “novaĵoj” ĉe miaj muzikaj paĝoj, nun feliĉkaze finfine konkrektiĝis:

Kultura Esperanto Festivalo (KEF)
en Helsinko (Finnlando)
16.-23.07.2005
www.esperanto.fi/kef2005/

Mi ricevis hieraŭ kaj hodiaŭ de du flankoj tiujn kaj pliajn informojn, kiujn eblas relegi ĉe la menciita TTT-ejo. Eĉ se mi ĝis nun ne estas parto de la oficiala programo (kiel DĴ, ano de muzikgrupo, preleganto), KEF tre allogas min. Mi certas ke kaj organizado kaj programo estos denove elstare bonaj. Por fari iom stultan komparon, kiu tamen bone montras mian aprezon de la aranĝo: KEF estas kiel IS, nur kun interesa kulturo anstataŭ elĉerpa festado.

Mia plej granda problemo nun konsistas el la decido, kion mi partoprenos:
16.07.2005 – 23.07.2005 8a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko, Finnlando
31.07.2005 – 07.08.2005 61a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Zakopane, Pollando
08.08.2005 – 14.08.2005 18a Internacia Junulara Semajno (IJS) en Vác, Hungario

Ne eblos ĉeesti ĉiujn tri renkontiĝojn pro manko de tempo. Nur eblus, se mi estus senlabora tiam (kion mi ne taksas alcelinda). Mi tre ŝatus denove sperti la etoson de renkontiĝo, kie Esperanto-muziko havas centran rolon. Aliflanke mi neniam estis en Pollando kaj jam ekde 1999 ne plu ĉe la IJK. Sed Hungario restas – krom Italio – mia plej ŝatata eksterlando por feriado. Jen kiel aspektas la situacio por mi.

Rigardo reen – la 6a de marto 2004

La centdudeka enskribo antaŭ unu jaro – listo de muzikaj aktivaĵoj, La Boum kaj La Boum II.

Vivo aspektas kvazaŭ tro multaj elektoj

Antaŭ unu jaro mi skribis pri la tempo, kiam mi komencis verki samplobazitan muzikon (la 1an de marto 1997) kaj antaŭ unu monato mi skribis, ke mi havas eblan lernantinon. Tio nun konkretiĝis. Mi rehavas kelkajn samplaĵo-KDjn, kiun mi intencas rezervi por ŝi. Mi hezitas doni al ŝi la samajn KDjn, kiujn mi mem uzas, ĉar mi antaŭtimas kverelojn pri “ŝtelado de ideoj”, kiuj facile ekestas, kiam du artistoj uzas la samajn fontojn kaj montras siajn verkojn unu al la alia. Krome oni perdas la seninfluitan aliron al samplaĵo-KDj, se oni aŭskultas verkojn, kiujn aliaj kreis per la samaj samplaĵoj. Ambaŭ tre malagrablajn efikojn eblas eviti per mia facila solvo.

Mi kontaktis mian estontajn lernantinojn hieraŭ retpoŝte kaj jam ricevis respondon. Ŝi estas tre entuziasma pri la tuta ideo (eĉ pli ol antaŭe!). Nu, mi nur esperas, ke ŝi ne estos seniluziigita, kiam ŝi komprenos, kion ekzakte mi faras, nome ke mi vere “nur” kunmetas samplaĵojn kaj ne aldone ludas iun komputilan sintezilon. Sed ankaŭ verkado per simpla samplado posedas siajn defiojn kaj allogojn. Kaj plej grave: Se la rezulto sonas konvinke, la resto estu egala. Mi opinias, ke ne nur gravas la materialo kaj la iloj mem, sed ankaŭ la muzika sentemo de la homo, kiu uzas ilin. Ĉar mia lernantino posedas multan muzikan talenton, mi estas tre scivolema, kion ŝi produktos per la rimedoj, kiuj ebligas al mi ekde ok jaroj esprimi min muzike.

Rigardo reen – la 29a de februaro kaj la 1a de marto 2004

La centdekoka enskribo antaŭ unu jaro – malofta tago, tradukpeto de Ralph Glomp, mia kantokolekto, fotoj de la belulinoj.
La centdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – la eko de verkado de samplobazita muziko en 1997, IS-fotoj de Ilka Piechotta.