En abismo da sekundoj

Antaŭ ĉirkaŭ unu monato, mi republikigis mian samplobazitan muzikon en la reto. Mi ne atendis, ke tio kaŭzus grandan eĥon – la ora tempo de mp3.com ja pasis – sed antaŭ kelkaj tagoj rigardis la statistikojn de www.mp3.com.au/djkunar. Je mia granda surprizo, kelkaj kantoj iĝis tre sukcesaj!

Bedaŭrinde mi maltrafis la kulminon antaŭ du kaj tri semajnoj. Tiam la pluraj kantoj atingis sian ĝis nun plej altan pozicion en la listo de la plej popularaj pecoj. Tiuj listoj estas kompilitaj ĉiun semajnon. Nuntempe “Nokta miksaĵo” troviĝas je #34 en la ĝenro “rompopulso”. Antaŭ du kaj tri semajnoj “Funky R&B (‘100E’ mix)” okupis la 5an pozicion de “arenbio”, dum antaŭ du semajnoj “Ho, nur dancu kun mi” estis ĉe pozicio 6 (sub “diskoo”), “Je la fino de l’ somero” ĉe pozicio 16 kaj “Without a girl” ĉe pozicio 14 (ambaŭ sub “instrumenta roko”). Kiel artisto mi antaŭ tri semajnoj havis la pozicion 12 ĉe “trenco” kaj 28 ĉe la pli vasta ĝenro “elektronika muziko”.

Plej alten iris la tri acidĵazaj pecoj: Antaŭ tri semajnoj “Somero en la suda urbo” troviĝis ĉe #5, “Jazz di Gennaro (Catania mix)” ĉe #3 kaj “Sax on the rocks” eĉ al #2 (tiu tie cetere ankaŭ antaŭ du semajnoj). Oni rajtas riproĉi, ke tiaj statistikoj ja nur redonas listan pozicion, do nenion diras pri absolutaj elŝuto-ciferoj, kiuj povas esti tre malaltaj. Tio ĝustas. Tamen mi ĝojas, ke ja iel rimarkeblas, se oni havas artistan paĝon kaj post longa tempo tien metas plurajn kantojn.

Ĉe la alia, pro pli multaj entutaj elŝutoj pli grava TTT-ejo (www.download.com/kunar, tiu kun la pli novaj kaj plej bonaj kantoj de mi) ĝis nun “Mortal Combat 2 [remix #1]” estas kun granda distanco al la aliaj la plej populara peco. (“Klara blua akvo (Catania discopub mix) [refarita]” ja estis entute pli ofte elŝutita, sed troviĝas jam multe pli longe en la reto. La pasintsemajna elŝutado atingis malpli ol dekonon de tiu de la relative freŝe reenretigita kanto.)

Kelkaj el la stiltradukoj eble ne plene konvinkas. Jes, fakte la rokpopa terminaro ekde longe atendas aktualiĝon. Sed mi estas tro okupita per mia propra privata vivo nuntempe por fari tion… kaj Bertilo jam antaŭ longe konsentis, ke tio pli gravas!

Rigardo reen – la 17a de marto 2004

La centdudeksepa enskribo antaŭ unu jaro – bela vetero, listo de bazaj muzikstiloj por la MP3-datumbazo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *