Tempo estas la morto kaj la sani?o

Kion mi jam antaŭ monatoj anoncis sub “novaĵoj” ĉe miaj muzikaj paĝoj, nun feliĉkaze finfine konkrektiĝis:

Kultura Esperanto Festivalo (KEF)
en Helsinko (Finnlando)
16.-23.07.2005
www.esperanto.fi/kef2005/

Mi ricevis hieraŭ kaj hodiaŭ de du flankoj tiujn kaj pliajn informojn, kiujn eblas relegi ĉe la menciita TTT-ejo. Eĉ se mi ĝis nun ne estas parto de la oficiala programo (kiel DĴ, ano de muzikgrupo, preleganto), KEF tre allogas min. Mi certas ke kaj organizado kaj programo estos denove elstare bonaj. Por fari iom stultan komparon, kiu tamen bone montras mian aprezon de la aranĝo: KEF estas kiel IS, nur kun interesa kulturo anstataŭ elĉerpa festado.

Mia plej granda problemo nun konsistas el la decido, kion mi partoprenos:
16.07.2005 – 23.07.2005 8a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko, Finnlando
31.07.2005 – 07.08.2005 61a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Zakopane, Pollando
08.08.2005 – 14.08.2005 18a Internacia Junulara Semajno (IJS) en Vác, Hungario

Ne eblos ĉeesti ĉiujn tri renkontiĝojn pro manko de tempo. Nur eblus, se mi estus senlabora tiam (kion mi ne taksas alcelinda). Mi tre ŝatus denove sperti la etoson de renkontiĝo, kie Esperanto-muziko havas centran rolon. Aliflanke mi neniam estis en Pollando kaj jam ekde 1999 ne plu ĉe la IJK. Sed Hungario restas – krom Italio – mia plej ŝatata eksterlando por feriado. Jen kiel aspektas la situacio por mi.

Rigardo reen – la 6a de marto 2004

La centdudeka enskribo antaŭ unu jaro – listo de muzikaj aktivaĵoj, La Boum kaj La Boum II.

1 thought on “Tempo estas la morto kaj la sani?o

  1. frenezulin

    Iometetete same por mi.

    Same: mi sxatus partopreni cxiujn.. Mi ne havas problemojn, cxar mi scias, ke mi ne havos eblecon partopreni KEF, kvankam estis mia grandega revo, sed mi certe iros al IJS, IJK estas alia afero: aligxis, sed nenio certas. Mi tre esperas, ke ielajn, sed ni tamen povos renkontigxi, se vi ankaux emas 😉 kis, St

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *