Kiam mi rigardas al la mondo…

Mi revenas al la aktiva reta taglibrumado kun multaj novaĵoj, multaj skribindaj (muzikaj kaj vivaj) temoj, sed pri ĉio tio mi skribu morgaŭ (aŭ iom post iom)… nun kaj ĉifoje mi limigu min al unu temo (se mi farus tion pli ofte, kiel dum la tempo antaŭ unu jaro, mi skribus ankaŭ pli regule).

Grava demando, kiu daŭre havas aktualecon por mi, estas: Kie ricevi novaĵojn kaj legi interesaĵojn pri muziko? Ĝuste pro tio mi vivtenas la originan intencon de mia taglibro kaj en ĉiu enskribo pritraktas iun muzikan temon.

Se temas pri Esperanto-muziko, nuntempe apenaŭ ekzistas bona servo. rok-gazet’ tro malofte aperas. Novaĵlistoj (ekz. per-esperanto-muziko) rilate al informado pri muziko bedaŭrinde same mizere funkcias kiel ĉiuj retaj listoj en Esperantujo: Oni simple estas superŝutata per superfluaj mesaĝoj kaj ricevas ilin eĉ plurfoje, se oni membras en pli ol unu dissendolisto. Tial mi malmembriĝis ekde longe el ĉiuj tiaj Esperanto-listoj. La Vinilkosmo-informletero feliĉkaze intertempe nur alvenas unufoje al mia reta poŝtkesto, sed tamen estas (por reta letero!) multe tro longa. Krome mankas bona ĵurnalisma strukturo en la novaĵoj: En malmultaj vortoj oni unue donu la plej gravajn informojn, poste klarigu la temon pli detale kaj je la fino ankoraŭ menciu ceterajn sciindaĵojn. Tiel la tuto ne nur estus pli facile legebla; ankaŭ Esperanto-gazetoj povus senpene transpreni Vinilkosmo-informojn…

Kompreneble interretaj taglibroj prezentas eblan alternativan vojon al la informoj dezirataj. Sed unu intensa rigardo al la LJ-komunumoj, en kiuj mi momente membras, montras la deserton: La (laŭ koncepto tre bona!) Esperanto-komunumo apenaŭ aktivas, dum la ĝenerala komunumo vere ne estas la ĝusta loko por afiŝi memverkitajn kantotekstojn aŭ poemojn. Ankaŭ se temas pri neesperantlingva muziko, la situacio restas simila: (pri “Die Ärzte“, farita de du Aŭstralianinoj!) lastatempe iom tro aktivas kaj raportas pri banalaĵoj, dum ĉe (pri internacia / neanglalingva muziko) mi jam delonge ne plu legis ion interesan. Nu bone, mi ja konas plurajn personojn, kiuj foje skribas pri muziko en siaj taglibroj. Tio jam estas pli ol nenio.

Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis tre interesan germanlingvan taglibron, nome la “Freakshow” de sr-o Shhhh (kompreneble ne estas lia vera nomo!). Tiu ulo estas mem muzikisto kaj skribas tre ofte pri muziko. Mi ne transprenas ĝeneralan garantion pri tio, sed kion mi ĝis nun legis de li, tre plaĉas al mi (almenaŭ stile, se ne samtempe enhave). Same kiel en Esperantujo, en la germanlingva parto de la mondo mankas homoj kiuj vere bone regas la lingvon kaj havas interesan por rakonti. Pro tio mi des pli ĝojas ke mi trovis tian perlon en la oceano de la reto. Kiel ekzemplo servu la Klee-recenzo, kiu fakte estis la unua paĝo de la “Freakshow”, kiun mi legis (trovinte ĝin per google) kaj tra kiu mi malkovris la tutan taglibron.

Kia kvalita diferenco ekzemple al muzika taglibro de Ulrich Stock. Li verkas ĉe la prestiĝa germanlingva gazeto “Die Zeit”, sed entute ĝis nun restis tre superfaca, nenion diranta kaj sekve superflua. Li faras tre memkontentan kaj sin amantan impreson – fakte kiel ĉiuj “oficialaj” muzikorganoj, kiujn mi pro tio ekde jaroj komplete ignoras.

Unu ekzemplo, kiu bone ilustras tion, estas lia laŭdo de U2-recenco en la Sudgermana Gazeto. Kiel mi argumentas en komento sub la laŭdo, la recenzo estas enhavmalriĉa kaj nenion diranta. Sed la plej granda “krimo” konsistas en tio, ke la artikolo ne atentas la plej gravajn regulojn de bona recenzo: 1. Sendepende de tio, kion la recenzanto opinias – la rezulto de lia prijuĝo estu komprenebla, do fortigita per argumentoj. 2. La leganto de recenzo atendas respondon al la demando, ĉu indas aĉeti la recenzitan muzikon, do i.a. kiel sonas la verko.

Nu bone, mi jam delonge ne plu orientiĝas laŭ la amasmedioj, se temas pri muzikgusto, sed fidas je rekomendoj de amikoj – kun tre konfirmaj rezultoj. Mirigas min nur, ke amatoro venkas profesian ĵurnaliston rilate al la kvalito de recenzoj. (Ĝenerale tio ne validas; mi ja estas konvinkita, ke profesiuloj pli bone konas sian fakon ol neprosefiuloj.)

Ekestis eta eĥo: En komentoj en diskuto ĉe la “Freakshow” mi sabate iom rakontis – demandite pri la “stranga” lingvo de mia taglibro – pri Esperanto kaj klarigis la koncepton de mia taglibro. Hodiaŭ mi per google eltrovis, ke el tio kreskis mencio en alia taglibro. Mia fameco daŭre kreskas! ; )

Rigardo reen – la 2a ĝis 5a, 8a ĝis 13a de februaro 2004

La centdua enskribo antaŭ unu jaro – doktoriĝa oferto, naskiĝtaga manĝo, Avariya.
La centtria enskribo antaŭ unu jaro – taskolisto de IS, naskiĝtaga festo, foto kun la belulinoj (!), “Kosmo estas kun ni”.
La centkvara enskribo antaŭ unu jaro – moderna ruslingva popmuziko, pensoj pri socio, “Fields of Gold” rearanĝita.
La centkvina enskribo antaŭ unu jaro – belulinoj titolpaĝaj, forfikulo [ne maldeca!], sonĝo kun “Sweet Harmony”.

La centsesa enskribo antaŭ unu jaro – la muziko de arono, festo kun la belulinoj.
La centsepa enskribo antaŭ unu jaro – la muziko el “One Must Fall 2097”.
La centoka enskribo antaŭ unu jaro – germanlingva hiphopo.
La centnaŭa enskribo antaŭ unu jaro – germanlingva hiphopo (aktualigo), refunkciigo de malnovaj komputilaj ludoj.
La centdeka enskribo antaŭ unu jaro – DĴ Nucki kaj la IJF.
La centdekunua enskribo antaŭ unu jaro – polemiko pri “gxangalo.com”, MP3-kolekta ordigado, muziko de “OMF 2097”.

6 thoughts on “Kiam mi rigardas al la mondo…

  1. elgrande

    Mi tralegis tion, kion vi skribis ?e la menciitaj pa?oj, tiun la?don de la recenco kaj la recencon mem. Tre interese!

    Kial la Esperanto-komunumo ne estas ta?ga loko por afi?i poemojn en Esperanto? Ne ?ajnas klare difinite, kion oni rajtas afi?i tie. Do mi imagus, ke tie oni rajtas ?ion ajn afi?i, kio estas a? en a? pri Esperanto. Aldone ?ajnas manki pli bona afi?ejo ?e livejournal por Esperantaj poemoj. (Mi neniel volas diri, ke mi ?atas la tieajn poemojn.)

  2. D? Kunar

    Kial ne? Tial!

    ne estas taŭga loko por poemoj, ĉar ekzistas pli bona, nome . En ties profilo mi legas:

    “?i tiu komunumo celas esti ejo por originala, krea skribado/verkado Esperante. (…) Enskribu verkon por ricevi komentojn, korekta?ojn, a? (pozitivajn) kritikojn.”

    “Nu”, la nature sekva demando estas, “kial ne publikigi poemojn en ambaŭ komunumoj?” Ĉar la membroj de ambaŭ komunumoj certe ne volas ricevi ĉion duoble. Kaj ĉar la speciala komunumo estus superflua tiam. Sed reale tiu specialiĝo estas tre bonvena, ĉar (se praktikate!) ĝi ebligas bonegan filtradon, tiel ke al nur alvenas kontribuoj, kiuj ne rekte teme kongruas al unu de la pli specialaj komunumoj.

    Kompreneble tio jam ne funkciis ĉe la Esperanto-retlistoj. Ĝuste tial mi ja ankaŭ malaliĝis de ili. Sed malgraŭ ĉiu sperto, mi aŭdacas esperi ke eble ĉifoje homoj agos pli saĝe.

    Mi konfesas: Mi estas eliteca, aroganta persono. Mi vidas multajn aferojn kaj atendas, ke ankaŭ la aliaj vidu ilin kaj agu laŭ tio. Sed kaŝi tion ne helpos plibonigi la mondon aŭ la movadon. Stulteco aŭ nescio nur povas esti venkitaj, se iu montras la pli bonan vojon.

    (Cetere estas en Esperanto kaj pri Esperanto. Almenaŭ tiu distingo jam ekzistas. Tial mi malaliĝis de kaj ne plu estas ĝenita de bazaj demandoj.)

  3. elgrande

    Re: Kial ne? Tial!

    Bone, vi pravas. Evidente ja ekzistas pli tauga komunumo.

    Sed se vere la kutima esperanto-komunumo ne taugas por poemoj, estas lau mi sufiche stulte, ke 1.) ghia profilo estas rilate al la temo tiel vaga kaj preskau senenhava kaj 2.) ke en la profilo ne menciighas tiu skribado-komunumo, kvankam aliaj pli taugaj esperantaj komunumoj por aliaj temoj ja menciighas kaj kvankam skribado ja shajnas iel aparteni al la apenau difinita temo.

    Ja shajnas dezirinde forpushi poemojn el la kutima esperanto-komunumo, char la alia komunumo estas pli speciala. Sed mi pensas, ke oni ne povas atenti, ke aliuloj ne afishos ankau au nur en la normala komunumo, se tio neniel malrekomendatas.

  4. argilo

    Re: Kial ne? Tial!

    en la profilo ne mencii?as tiu skribado-komunumo

    Mi petos al (la prizorganto de ) aldoni liston de aliaj Esperantlingvaj komunumoj.

  5. D? Kunar

    aktualigo de informoj

    Jen la tipa problemo de interreto: Facilas eki ion novan, sed malfacilas konstante aktualigi la aferon…

    Intertempe ekzistas pluraj Esperanto-komunumoj – ili ĉiuj meritas mencion. Krome mi jam antaŭ monatoj faris ligoliston kun la plej vizitindaj TTT-ejoj (ekzemple PMEG) por ke homoj prefere ne demandu pri io, kion eblas facile trovi aliloke. Nu, estas evidente okupita persono kaj mi ne povas kritiki lin pro tio, ke li unue pensas pri si mem. Tio ja ankaŭ estas denove mia devizo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *