Bonan alvenon! Al la vera mond’

La normala vivo rehavas min. Hodiaŭ estis jam mia dua labortago. Sed mi ne volas akcepti la revenon de la malnova ĉiutago. Io en mia vivo ŝanĝiĝu. Nu, pri tio mi skribos eble alifoje. Nun unue mi denove banu mian menson en IS-memoroj.

Kvankam en Wetzlar ne okazis (kiel dum la pasintaj tri jaroj) koncerto de “La Kuracistoj“, mi tamen havis la okazon muziki. Sebastian kunportis sian gitaron, mi mian kantokolekton – do ĉio pretis por duopa muzikado. Ni intence ne planis ion ajn antaŭe, sed antaŭvidis eble fari mallongan koncerton en la gufujo. Je la fino ni ne faris tion (pro manko de energio, voĉo, volo…), sed ne gravas, ĉar ni muzikis sur mia ĉambro. Estis tre interesa sperto, komune muziki la unuan fojon post unu jaro denove. Funkciis, je mia surprizo, tute bone. Tio kreskigis en mi la deziron, denove fari ion komune en la nova jaro. Ne nepre kadre de “La Kuracistoj”, certe ne kun la devigo fari tuj tutan koncerton kaj eble tio tute ne realiĝos. Sed deziri ja ne estas malpermesita afero…

La 1an de januaro posttagmeze mi ludis kun Duncan kaj kelkaj aliaj personoj, dum apud ni ekzercis pluraj junuloj (i.a. n_true, timwi, karulin) kantojn en diversaj lingvoj. Tio instigis Duncan poste mem ekpreni la gitaron. Mi tuj vidis mian ŝancon kaj alportis mian kantokolekton. Kvankam mia voĉo tiam ne estis en plej bona stato, ni sukcesis komune muziki tre agrable. Mi tre ĝuis tiun situacion kaj denove konstatis, kiom utila bona kantaro estas. Tio motivigu min daŭrigi la laboron por la publika kantaro – almenaŭ, kiam mi denove havos tempon kaj energion por ĝi. Mi ne devigu min al tiaj aktivecoj.

Pluraj homoj jam demandis pri IS-fotaroj en la reto. Ĝis nun la persona rikolto ne estis tre granda. Sed jen:

La oficiala IS-foto-KD ne enhavas ĉies fotojn. Ekzemple mankas tiuj de Till. Espereble mi baldaŭ ricevos ilin. De la foto-KD precipe plaĉas al mi la fotoj de Ilka Piechotta, kiu havas tre bonan kameraon aŭ pli multan talenton rilate al fotado ol aliaj homoj. Jam pasintjare mi rimarkis, ke ŝi prenas la tempon por prilabori la faritajn fotojn – tre laŭdinde!

Rigardo reen – la 7a de januaro 2004

La okdekdua enskribo antaŭ unu jaro – pensado pri la estonteco de “La Kuracistoj“.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *