Ni estas ?iuj nekonataj

La tempo ŝajne forflugas – jam mi retrovas min sojle de kristnasko. Sed kvankam mi estas ege laca, mi ne malaperos sen ankoraŭ fari du enskribojn. Kio okazis dum la pasintaj semajnoj? Mi aŭskultis multan metalrokan muzikon. Sed pri tio mi skribu alifoje pli detale.

Aperis la speciala, plilongigita versio de la trilogio “Mastro de la Ringoj” sur DVD. Entute la tri filmoj daŭras preskaŭ 12 horojn. Nur frenezuloj rigardus la tutan verkon seninterrompe! Ĝuste tial mi faris tion kun kelkaj amikoj. Ni komencis sabate je la 17a kaj finis dimanĉe je la 5a. Kompreneble ni faris kelkajn etajn paŭzojn por manĝi kaj alporti novajn trinkaĵojn. Origine mi planis foriri post la dua filmo, sed tamen senprobleme eltenis ĝis la fino. Mi ne pensintus, ke mi tiom facile restus veka dum preskaŭ la tuta nokto. Evidente mi ne estas tiom senenergia, kiel mi pensis.

Okazis lasta festo en mia amikaro por ĉi jaro. La unuan fojon post longa tempo mi sukcesis amuziĝi, sen ke iuj timoj aŭ pesimismaj pensoj en mia kapo ĝenis min. Jes, evidente estis longa jaro kaj longa vojo por iri.

DĴ Arafat eksterordinare bone plenumis sian taskon. La homoj inkluzive mi ekscitite dancis. Fakte mi sentis min kiel dum mia junula tempo en la IS-diskoteko. Tiam mi dancis de la malfrua vespero ĝis la mateno, eniris la diskotekon kiel la unua (krom la DĴ) kaj forlasis ĝin kiel la lasta persono. Ekde la IS 2000/01, pli kaj pli ofte mankis al mi la energio por elteni longan dancadon. Kompreneble tio ĝenis kaj zorgigis min. Ĉu tio estas signo de malfortiĝo, kiun alportas la aĝo? Verŝajne ne, kiel mi nun eltrovis. Simple mankis al mi la energio, ĉar mi estis tro kaptita en projektoj kaj postenoj. Mi ĝojas ke mi nun denove koncentriĝis pri mia plej grava tasko, kiun mi iam forgesis kaj longe neglektis, nome vivi mian vivon.

Por fari tion, mi komencis ordigi mian vivon. La ordigado jam bone sukcesis, sed ankoraŭ daŭriĝas. Unu grava ago estas reorientiĝi pri la vere gravaj kaj necesaj aferoj kaj rezigni male pri tiuj, kiuj ne utilas kaj nur forŝtelas tempon. Tial mi antaŭ kelkaj tagoj malaliĝis de kaj , kvankam estas nekutima paŝo por esperantisto, ĉar laŭdire oni ja restu konektika. Sed, sincere: Mi ne plu emas respondi ĉiam la samajn demandojn, nur ĉar mankas aktualigo de la komunumo-paĝoj kun bonaj ligoj (kiujn mi jam proponis antaŭ monatoj). Same mi ne plu emas korekti plejparte anglalingvajn komencantojn, kiuj faras ĉiam la samajn erarojn kaj malofte poste korektas siajn enskribojn, sed ofte refaras la samajn erarojn poste. Certe por anglalingvano la lernado de fremda estas io tute alia ol por mi: Se oni venas el mondo, en kiu lingvolernado estas superflua luksaĵo, jam du etaj frazoj kun kvar eraroj validas kiel impresa rezulto. Sed en mia propra, privata mondo, en kiu ekzistas rapide lernebla lingvo kaj helpiloj kiel reta gramatiko kaj reta vortaro, tiel ke oni povas pliboniĝi, la sama rezulto estas mizera. Mi ĉesu revi pri tio, ke miaj penoj vere estas fruktodonaj. Homoj ne volas akiri la lingvan nivelon, kiun mi taksas dezirinda. Tial mi ne plu bezonas senti min respondeca pri korektado aŭ respondado de komencantaj enskriboj. La veraj respondeculoj, se io tia entute ekzistas, estas Nordamerikaj aktivuloj, kiuj ne laciĝas helpi al samlingvanoj.

Kaj mi eĉ pripensas, estonte eble eĉ malpli enmiksiĝi en granda parto de la Esperanto-mondo. Tio ne nur koncernas projektojn kaj organizojn, sed ankaŭ aliajn retajn taglibrojn.

Post kvin monatoj kaj duona, mi denove lasis tondi miajn harojn. La rezulton la belulinoj jam povis prijuĝi dum la menciita festo. La reagoj estis pozitivaj – kion atendi plu? Krome mi hodiaŭ aĉetis novan parfumon por mi. Ankaŭ viroj atentu pri sia ekstera aspekto (kaj bonodoro). Finfine mi denove flegas min mem – mi ŝatas mian stilon.

Rigardo reen – la 15a, 16a, 17a, 18a kaj 23a de decembro 2003

La sepdekdua enskribo antaŭ unu jaro – bonaj kaj malbonaj novaĵoj, Dennis Rocktamba.
La sepdektria enskribo antaŭ unu jaro – subita aktiveco en muzika Esperantujo, artikolo en “Die Zeit”.
La sepdekkvara enskribo antaŭ unu jaro – invitkodoj ne plu bezonataj, propra fameco.
La sepdekkvina enskribo antaŭ unu jaro – kultura broŝuro, promeso de prelego, ŝerco kun mesaĝobildoj.
La sepdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – nerevido de Rusa amikino, ekzercado de La Kuracistoj.

2 thoughts on “Ni estas ?iuj nekonataj

  1. amuzulo

    Nu, mi samopinias kun preskau chion kion vi diris pri Esperanto… tamen, mi vershajne ja daure aktivos… sed nur post trovado de bona laboro…

  2. goulo

    Mi certe povas kompreni ke oni laci?us pro vico da tiaj aferoj. Tamen mi povas diri ke almena? iuj komencantoj kaj progresantoj aprezas vian helpon kaj pliboni?is per ?i (miaopinie). Kvankam mi certas ke mi mem ne jam atingis vian severan normon, mi dankas vin pro viaj diversaj helpemaj kaj kura?igaj komentoj kiam mi ekskribis Esperanton en mia lj-taglibro.

    Aliteme, feli?an kristnaskon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *