Am’ superas justecon, sang’ pli dikas ol akvo

Post multa (laŭ mi superflua) retpoŝta baraktado nun finfine evidentiĝis, ke la planita (kaj por fine de novembro anoncita) lernu.net-KD-Romo ne enhavos la de mi preparitan titolliston. La eldona teamo miskalkulis la spacon aŭ la kostojn por la laŭleĝa uzo de la muziko. Do denove mia “pesimisma” opinio, ke apenaŭ eblas eldoni KD(-Romo)n kun Esperanto-muziko, estis pravigita de la realo. Tio ne signifas ke tiu celo ne iam realiĝos aŭ ke ne eblas eldoni ion ĝustatempe. Sed mia sperta, “rezignita” vidpunkto denove venkis kontraŭ malaj, optimismaj, entuziasmaj asertoj. Tion mi alcelis skribe fiksi ĉi tie.

Hodiaŭ mi denove atingis plian duonjaron da reta taglibrumado. Entute nun estas unu kaj duona jaro! Nu, fakte mi kalkulas iom strange, ĉar ja estus jam 19 monatoj, sed en 2003 mi ellasis julion kaj nun festas, ke tiu unua jubilea enskribo okazis antaŭ ekzakte unu jaro. Tamen mi ĉijare ja ankaŭ ne taglibrumis en julio, do nur estus 17 monatoj. Aliflanke mi ja ĉijare en majo ankaŭ festis unu jaron da taglibrumado… hm, nun sufiĉas la konfuzo, resume: Mia metodo ne estas vere logika, sed tamen antaŭvidebla – ĉiam en decembro kaj majo estu jubilea enskribo.

La publika kantaro, longtempe neglektita de mi (kaj doloras konfesi tion!), nun denove ricevis pli multan atenton. Mi ekis alskribi la diversajn aŭtorojn por ricevi ilian permeson uzi la kolektitajn kantojn en publike havebla versio de mia kantaro. Unue mi ne volis tuj provi tion ĉe ĉiuj, sed elektis kvar personojn. Kaj nun venas la – laŭ Esperantujaj mezuroj – granda sensacio: Ĉiu el ili respondis (jese) ene de malpli ol du tagoj! La malpli granda malsensacio estas, ke mi ankoraŭ ne preparis la korektindajn PDF-dosierojn por ili. Sed venos la tempo ankaŭ por tio.

Rigardo reen – la 4a, 5a kaj 8a de decembro 2003

La sesdekoka enskribo antaŭ unu jaro – trinkeja kompilo, gazetanonco, komputilado, saŭnado, multa manĝado.
La sesdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – populareco, Rollerball / M.U.D.S., ekzercado, TTT-ejoj kun Eo-muziko.
La sepdeka enskribo antaŭ unu jaro – duonjaro da reta taglibrumado, trinkeja kompilo, festo, diskotekvizito.

2 thoughts on “Am’ superas justecon, sang’ pli dikas ol akvo

  1. Sennoma

    Cxu E-a muzikistoj avaras?

    Mi legas ke “La eldona teamo miskalkulis la spacon a? la kostojn por la la?le?a uzo de la muziko”. Cxu gxenerale la muzikistoj esperantistaj rifuzas “doni” kanzonon, ankaux se temas pri lernilo? Mi apenaux povas kredi ke ne eblas trovi kompromison…
    Tio ankaux igas demandon al mi: cxu iu havas statistikojn pri kiom da KD-jn artistoj esperantistaj vendas? Ecx se ne malprecizaj… cxu 100, 1000, 10000?

    E.

  2. D? Kunar

    uzo de muziko

    Oni ĝenerale jam aŭtomate postulas, ke artistoj ofertu la muzikon senpage por KD-Romo. La kostoproblemo ekestis, ĉar laŭleĝe necesus tamen pagi la kopirajtajn asociojn, en kiuj la pli profesiaj artistoj membras. Se la ideo, eldoni KD-Romon kun Esperanto-muziko (denove) ne realiĝas, tial ne pro tio, ke la muzikistoj ne kunlaborus. Sed mi sincere demandas min, kion ankoraŭ postuli de ili krom senpaga uzado de ilia muziko. Se tio ne sufiĉas, tiam ne eblas – almenaŭ ne sub la ĝisnunaj kadraj kondiĉoj.

    Pri ekzaktaj vendokvantoj bonvole demandu Vinilkosmo. Laŭ mia scio jam estas sukceso, se 500 ekzempleroj estas venditaj. La plej sukcesajn KDjn (ekz. de JoMo, Jacques Yvart – kaj kompreneble Persone) oni reeldonis minimume unufoje.

    Resume la vero do estas tia: Esperanto-muzikistoj malmulte kaj malofte enspezas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *