Ho, ni faru planon renkonti?i en septembro

Ĝi estis longe preparita, dumtempe paŭzita kaj nun finita: La kultura broŝuro pretas! Hodiaŭ mi ricevis la lastan version de Felix Zesch, trarigardis ĝin kaj ne plu trovis ion korektindan aŭ ŝanĝindan. Do nun nur restas la (kompareble facila) tasko de presado. La Germana Esperanto-Junularo ne nur intencas fari tion antaŭ la fino de la jaro, sed krome havas fortajn motivojn por tio; kaj cetere eldonado de informfolioj (kaj t-ĉemizoj) dum mia aktiva tempo ofte okazis jarfine. Tial mi ne havas ajnan dubon, ke ankaŭ ĉifoje funkcios. Resume mi ĝojas, ke Felix kaj mi dum la pasintaj semajnoj tiom bone kaj harmonie kunlaboris kaj ke tiu projekto – kvazaŭ mia adiaŭa donaco por la Germana Esperanto-Junularo – nun realiĝis.

Hieraŭ vespere mi ekis la sekvan recenzon, ĉifoje unu por “Esperanto aktuell“. Jam je la unua aŭskultado de la KD venis multaj ideoj pri kion skribi al mia kapo. Do plej verŝajne ĉifoje mi ne bezonos tiom longan tempon.

Septembro ŝajne estas bona tempo por rerenkonti amikojn. La lernantoj revenas el la ferioj kaj tial denove estas en la urbo (resp. vilaĝo). Dimanĉe mi rigardis kun kvin amikoj (fakte ĉiuj, kun kiuj mi vojaĝis al la IJS dum somero) la filmon “The Village” (La vilaĝo) en la kinejo. Kvankam mi aŭdis de kelkaj aliaj homoj, ke ili tute ne ŝatis ĝin, ĝi tre plaĉis al mia frato kaj mi. Ne temas pri horora filmo (mi ankaŭ tute ne atendis ion tian), sed verko kiu timigas kaj invitas al kunpensado kaj diskutado.

1 thought on “Ho, ni faru planon renkonti?i en septembro

  1. elgrande

    Do bone, ke almena? al vi pla?is la filmo. 🙂
    ?u mi rajtas demandi, ?uste kio timigis vin? Anka? mi ver?ajne ?in pli ?atus, se mi pli timus, sed mi nur memoras unu scenon, en kiu mi sentis ?okon kaj tio estis tiam, kiam iu malfermis ternivelan lukon kaj ekvideblis tiu monstro. Tamen tio estis ver?ajne anka? a? ?efe pro la la?ta sono, kiu a?deblis sammomente.

    Pri kio vi diskutis? ?u pri la kritiko pri la socio? Alie mi trovis, ke je la fino jam ?io estis klara.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *