Kaj vi diras: “Estas tute en ordo”

arono mencias en enskribo antaŭ kelkaj tagoj novan memverkitan kanton. Ĝi havas la titolon “soma alti se” kaj estas en la soma, de li memkreita lingvo. Kiam mi la unuan fojon aŭskultis ĝin, al mi tuj plaĉis la mikso de akustika gitaro kaj elektronika drumo, kiu similas al “Don’t tell me” de Madonna (kaj same, ankaŭ tiu kanto por mi havas iom melankolian tonon). La voĉo de la kantanta arono estas tre klara. Foje li eĉ duvoĉe kantas! La temo de la kanto (fino de somero, alveno de aŭtuno) bonege retroviĝas en ties etoso kiu ŝajnas al mi aŭtuna kaj iel “skandinave” melankolia.

Do li aldonas propran verkon al la listo de “aŭtunaj kantoj” kiujn mi konas: “October” de U2, “Korpo kaj aninm’” de Persone, “April come she will” de Simon & Garfunkel (almenaŭ la lasta parto estas aŭtuna). Kun tiaj kantoj (kaj bonaj amikoj), la foriro de la somero estas multe pli facile eltenebla.

1 thought on “Kaj vi diras: “Estas tute en ordo”

  1. arono

    Hoj… mi ru?i?as. Estas al mi granda plezuro somerfine kunmelankoliumi kun vi. 🙂

    Skandinava, ?u? Vi scias precize kiel flati min! Komparon kun Madonna mi neniam anta?vidus, sed mi nun konstatas ke mi evidente nun meritas ?ian famon kaj monon. 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *