Sekvu vian kuron al la malhelo kaj la lum’

bela komiksa virino


Antaŭ pli ol semajno, my_lode en privata enskribo indikis TTT-ejon, de kie eblis elŝuti kelkajn tre interesajn MP3-dosierojn. Temas pri surbendigoj de ĥoro en kiu ŝi kantas. La voĉo, kiu plej plaĉas al mi, estas ŝia, kvankam ŝi en neniu kanto transprenis la ĉefan voĉon. Ĉe la surbendigo de “The Scientist” (origine de Coldplay), ŝi anstataŭas la pianon per kantado – kun plej impresa rezulto. Mi ŝatas la novan version eĉ pli ol la originalon.

La reordigado de MP3-aro pluriris. Multaj forigoj okazis, pri kio mi feliĉas. Tio ne estas perdo, sed gajno: Forigi ion ne plu bezonatan donas pli bonan rigardon (resp. aŭskulton) al la postrestanta. Samtempe, la kapablo forigi ion signifas ĉiam, ke oni povas lasi ĝin, kiu iam estis grava, finfine iĝi parto de la pasinteco, tiel liberigante la menson (kaj spacon!) por novaj aferoj. (Mi ne estas la nura persono, kiu konstatas tion.)

Denove mi serĉis Esperanto-enhavojn en la reto. La google-bildoserĉado liveris unu aparte menciindan rezulton:

bela komiksa virino

Temas pri dosiero kun la nomo “hotbgrun3.jpg”, kiu montras desegnaĵon de apenaŭ vestita virino (kun kompreneble belaj formoj) antaŭ verda stelo. Kiel kolektanto de neĉiutagaj varbaĵoj por Esperanto, tio kompreneble tre interesas min! Sed bedaŭrinde ne eblis akiri la originan dosieron en la reto (la supra bildo estas nur eta versio de ĝi).

Eta rekompenso tamen estas la freneza rakontaĵo de James Reynolds, la posedanto de la fonta TTT-ejo esperanto_enclave.tripod.com: Origine ĝi estis pri la lingvo Esperanto. Sed li rimarkis ke tiom multaj homoj venis al lia paĝaro serĉante informojn pri la aŭtomodelo “Esperanto” el la komputila ludo “GTA Vice City“, ke li decidis ŝanĝi la enhavon. Nun li precipe informas pri tiu aŭto Esperanto (“Kie trovi ĝin en la ludo?”) kaj flanke mencias Esperanton (la lingvon). Plej bele laŭ mi: Sur la paĝo videblas bildoj de krimulo kun pluraj luksaj aŭtoj – kaj ĉio tio temas pri Esperanto! Kiu iam pensintus ke povus okazi io tia? La mondo frenezas!
[Intertempe mi cetere havas la grandan version. Koran dankon al James Reynolds!]

Mia frato cetere montris tiun komputilan ludon jam antaŭ kelkaj monatoj al mi kaj atentigis min pri la tre konata nomo de tiu speciala aŭto. Mi mem posedas (kaj iam tre aktive ĝuis) la originan ludon kun la nomo “Grand Theft Auto”. Estas tre perforta kaj malmorala ludo kun parte bonega muziko (precipe unu funka kanto elstaras).

Jakob Nielsen en sia kolumno pri la uzeblo de interretaj paĝoj dediĉas artikolon al la diversaj filozofioj rilate al retpaĝoj. Resume li esprimas tion, kion mi ekde longe opinias, sed kion multaj homoj ne volas kredi.

Sabate okazis familia renkontiĝo. Entute estis tre gaja revido de la aliaj. Pluraj demandis pri mia sanstato kaj nun humuro; mi agrable babilis kun multaj. Kiel kutime dum tiaj kunvenoj, haveblis multega kaj bongustega manĝaĵo. Mi ŝerce diris, ke mi ekde nun ŝparu monon por operacia stomakpligrandigo, ĉar mi tiom ŝatintus manĝi pli.

Vespere mi rigardis la du fantaziajn filmojn “Legendo” (“Legend”) kaj “Saliko” (“Willow”) kun miaj gefratoj kaj la amikino de mia frato. Kiom bone fari denove ion kune. Spektado de filmoj ĉe ni ne estas io pasiva, ĉar ni ofte per nia “familia” humuro komentas ilin.

La sento, kiun mi dum la tuta tago havis, estis: “Jen, kien mi apartenas.” Nun mi scias ke ne nur miaj plej bonaj amikoj komprenas min, sed ankaŭ mia familio akceptas min. Do kion deziri plu? (Ha jes, kompreneble mi scias ion… tiu demando neniam estos retorika por mi.)

Rigardo reen – la 25a kaj 26a de aŭgusto 2003

La trideka enskribo antaŭ unu jaro – stranga filmtitolo, romantikaj akordoj, (ne)diskuto pri retpaĝaj stiloj.
La tridekunua enskribo antaŭ unu jaro – vespermanĝo kun tri atraktivaj junulinoj, la muziko de Coldplay.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *