La hodiaŭa tago eniros mian memoron kial dato de granda venko. Estis vere longa kaj pena batalo, sed mi nun povas diri ke mi certe gajnis la unuan batalo-serion. Se mi ene de unu horo povas rakonti ĉiujn miajn problemojn tiom klare, ke alia persono, kiu antaŭe ne konis min, komprenas mian situacion, tiam tio estas klara venko. Ne nur por mi, sed ankaŭ por la homaro, kiu ekde nun rajtas denove esperi pri tempo kiam miaj rakontaĵoj estas pli mallongaj, koncizaj! ; ) Nu, jam tiu memironio montras ke mi evidente pli bone fartas ol dum la pasintaj tagoj.
“Kiel vivi feliĉe?” estas granda taglibra temo por Ken Miner kaj mi. Ni ambaŭ venis al surprize similaj rezultoj (kiel relegeblas en lia taglibro, la 3an kaj 29an de julio).
Nun mi eltrovis ke Arnau Torras y Totosaus, la freneza Kataluna komiksodesegnanto, donas preskaŭ ekzakte la saman respondon en siaj plej novaj verkoj “Malpli da teksto kaj pli da sekso” kaj “La vivo simplas – temas pri amo!” (ili ankaŭ troviĝas en hispana katalogo). Bonvenon al la filozofa rondo, Arnau! Pensige ke eĉ tiom populara, ŝatata persono venas al tiom profundaj pensoj (nu ja, tiun komenton mi dum la pasintaj 12 monatoj jam aŭdis de pluraj personoj pri mi mem)!
R.E.M. (= “Rapid Eye Movement”, “rapida okulmoviĝo”; fenomeno dum certa fazo de la dormo) komence de la 1990aj jaroj rikoltis grandan sukceson per kantoj kiel ekz. “Losing my religion”, “Man on the Moon”, “Shiny happy people”, “Everybody hurts”, “It’s the end of the world as we know it (and I feel fine)” (kaj certe pliaj – mi nur listigas tiujn titolojn, kiujn mi memoras). Poste tamen la drumisto foriris kaj iom ekestis silento pri la grupo. En 2001, ili denove revenis al la amasa sukceso per la disketo “Imitations of life”.
Iom strange, ke mi ĝin unue ne tre ŝatis: Multe tro popa, mola, dolĉa, glata por mia gusto. Sed la akompana filmeto estis interesa: Iu familia festo (aŭ io simila), dum kiu okazas multaj akcidentetoj kaj aliaj aferoj; kaj la grupo umas meze inter la aliaj homoj. La fokuso daŭre ŝanĝiĝas, tiel montrante ĉiam alian scenon pli bone – foje ludata en inversa tempa direkto.
Kompilante novan KDn kun pli malrapidaj kantoj, mi unue pripensis enmeti “Losing my religion”, ĉar ĝi tiom taŭgas por mezrapida flirta dancado (t.e. mallonge antaŭ vere malrapida para kanto venas). Sed intertempe mi preskaŭ ne plu povas aŭskulti tiun kanton, sen ke mi jam je la unuaj akordoj tuj pensas pri mia amiko Lars Böhmer kaj okazaĵoj dum la IS 1994/95 en Tübingen. La tutan rakonton mi ne volas mencii ĉi tie (privata afero, kaj mi ja ne estas parto de ĝi). Sed pro tio mi decidis, ne enmeti “Losing my religion” en la farendan KDn kaj mi eĉ pli facile eltenas, ja ĝuas “Imitation of life” ol ĝin. Strange, la vivo, foje.
Rigardo reen – la 19a de aŭgusto 2003
La dudeksepa enskribo antaŭ unu jaro – la adiaŭa festo de Till.
Ofte mi pensas ke la sola certa afero pri feli?o estas ke ?iu devas lerni la propran vojon al ?i!
Parenteze, “Loosing my religion” devas esti “Losing”, ne “Loosing”. Certe tiu konfuzo inter “lose” (perdi) kaj “loose” (malfiksa) oftas e? inter tro multaj denaskaj anglaparolantoj…
Tiu kanto aperis en mia vivo lastatempe ?ar goludanta amiko verkis amuzan version de la kanto (kun novaj vortoj), kiu temas pri la goludo… la refreno estas:
I thought I could live in gote
I thought I could live in seki
I think I thought I could make ko
Kompreneble se oni ne konas goon, tiu tute sensencas. 🙂