Tiu tempo venos; iun tagon vi vidos, kiam ni ĉiuj povos esti amikoj

Mia menso daŭre ne tro stabilas; sed mi tamen kapablas konstati agrablajn suprizojn, kiam ili okazas. Felix Zesch, la nuna prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo, kontaktis min. Li havis bonajn novaĵojn:

  1. La ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj ( = malpri viroj inter 18 kaj 64 jaroj) donacis – sen antaŭe promesi tion! – certan monsumon al la junularo, ĉar tiu post longa kaj multpersona agado atingis la postulatan membronombron.
  2. Tio signifas, ke la Germana Esperanto-Junularo havas neatendite monon por novaj informfolioj. Por ke tiu mono ne forfalu, tamen necesas eldoni ĝin ankoraŭ ĉijare.
  3. Ĉar la kultura broŝuro (pri kiu mi ja skribis plurfoje jam, laste la 5an de julio) estas la plej preta, tiu aperu unue. Felix volas nun transpreni la finan preparfazon.
  4. Resume do la tuta peno investita indis, se nun vere la broŝuro aperos. Mi ĝojas pro la junularo, pro Felix kaj pro mi mem.

Hodiaŭ mi enretigis malnovan artikolon, kiun mi verkis en 2000. Ĝi nomiĝas “Esperanto-muziko kaj la Esperanto-movado“. Nu ja, ne plu aktuala rilate al ĉiu detalo, sed tamen leginda (almenaŭ por interesitaj nespertuloj pri Esperanto-muziko).

Mi ne estas la sola muzikema esperantisto, kiu taglibrumas. Finfine mi trovis la tempon por (re)aŭskulti novajn pecojn de miaj kolegoj kaj komenti en ties taglibroj:

arono verkis “Resubiras sama suno” kaj “Eskapo“.
argilo finis “Kion fari?“.

Rigardo reen – la 13a de aŭgusto 2003

La dudekkvara enskribo antaŭ unu jaro – polurado de la nova “Feliĉe”-strofo, promeso de Patrik Austin, Beatles-kantado dum festo kaj la sufiĉaj 40 KDj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: