Kiom longe tio povas ankoraŭ pluiri? Tiurilate oni devas esti realisma.

Do, kion skribi post dektaga paŭzo? Ĉu mencii la bonajn aŭ malbonajn aferojn? Aŭ ĉu silenti pri ĉio rilate al certa temo, ĉar rakontado pri (mal)sanstato nur enuas?

Nu bone, jen kurte: En la rekorda tempo de tri tagoj, mi sukcesis iri al tri kuracistoj (ne Kuracistoj!) kaj psikologo kaj krome faris libervolan psikologan testaron. Ĉiuj ne nur konsentis, ke la streĉo de la pasintaj monatoj estis tro, sed ankaŭ laŭdis mian tiaman aktivan agadon por senstreĉiĝo kaj mian nunan bataladon por mia sano. Jam aŭdi tion tre helpis. Gastroskopio montris, ke mia stomako mirinde bone aspektas (por stomako, kompreneble!). Mi ne atendintus tion, konsiderante la lastatempan streĉon kaj la rezulton de ĝia pasinta ekzamenigo fine de 2001 / komence de 2002. Ŝajne mia stomako bone resaniĝis. Kaj la medikamentoj estas fortaj ( = efikaj), sed tiom maldanĝeraj, ke mi povus eĉ uzi ilin &#265iutage. Fine la kuracisto konsilis, ke mi neniel dietu, sed vivu, kiel mi volas.

Kompreneble tio ne solvas mian nunan problemon. Sed se la korpo principe funkcias, jam multo estas gajnita. Plie mi jam vidas la sekvajn paŝojn antaŭ mi. La nunaj tagoj estas malfacilaj kaj ofte okazas subitaj ŝanĝoj de mia humurstato, sed ĉio tio estas eltenebla, se mi vidas vojon (kaj eble iam celon) antaŭ mi. Ek al la atako – mi ĉiel ajn nur povas venki.

La duobla albumo “Geräusch” de Die Ärzte pli kaj pli altiras mian intereson. Dum ĝi je la unua aŭskultado nur parte trafis mian guston, nun daŭre iu alia kanto restas en mia orelo. Tio estas bona signo por tio, ke la grupo evidente liveris muzike altnivelan, sed stile malglatan verkon al la publiko. Tio vere kontentigas min.

Ĉe la oficiala TTT-ejo mi trovis alian interesan aferon, nome MP3-peceton de “System” – kiu ne rekonas la similecon al “La Bamba” (precipe ĉe la gitaro), konas nenion (kaj verŝajne neniam bambumis). “System” daŭre priskribas iom mian nunan vivofilozofion: Ĉio estas nenio, kiam daŭre restas granda problemo nesolvita. Sed se mi tion finfine komprenis, tiam vere venas la tempo, ke mi faru ion kontraŭ ĝi. – Kaj la kanto kaj la filozofio havas unu malgajan kaj unu belegan flankon. Foje la nova espero venkas la alkutimitan pesimismon…

Per eta truko mi sukcesis MP3-igi la kaŝitan kanton “Hände innen“, kiu troviĝas sur unu de la du KDj. Por aŭskulti ĝin, necesas permane reiri antaŭ la unuan kanton. Do ŝajne estas la “nula kanto” de “Geräusch”…

Alia, pli simpla metodo de kaŝita kanto estas longa paŭzo post la lasta “regula” kanto de KD. Ekzemple ĉe la U2-kompilo “Best of 1980 – 1990“, post duminuta paŭzo ankoraŭ venas la peco “October”. Ankaŭ Nirvana ofertas kaŝitan kanton sur la albumo “Nevermind” – post silento de 13 minutoj. (La peco “Endless, Nameless” tamen ne estas sur ĉiuj eldonoj de la albumo.)

Rigardo reen – la 10a de aŭgusto 2003

La dudekunua enskribo antaŭ unu jaro – reveno de la IJS; unuaj impresoj.

2 pensoj pri “Kiom longe tio povas ankoraŭ pluiri? Tiurilate oni devas esti realisma.

  1. elgrande

    Al mi ne ŝajnas tiel klara tio, pri kio vere temas tiu kanto de la Ärzte, sed mi ne estas subkomprenemulo. Mi tamen komprenus ĝin tiel, ke la veraj problemoj estas tiuj en la privata vivo, kiuj rilatas al ĉiu mem, kaj ke oni ne malŝparu sian tempon okupante sin pri politikaj problemoj, pri kiuj ĉiu ja parolas, sed ne eblas vere fari ion.

    Mi komprenas vin tiel, ke vi tute male al mi pensas, ke per la kanto oni volas esprimi, ke oni ja faru ion kontraŭ la “sistemo” kaj ke oni finfine solvu tian grandan problemon.

  2. Resonado: Mi scias, kion mi scias | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: