Amo, fratino, estas nur unu kison for

Ĉifoje la muzika novaĵo legeblas tuj je la komenciĝo de la enskribo (la resto estas ĉiuokaze nur vanta memrigardado): Antaŭ kvin monatoj mi lastfoje menciis novan kanton, kiun mi verkis surbaze de samplaĵoj. Finfine plia seninspira fazo finiĝis, kaj eĉ pli: Ne nur ke mi denove finis muzikpecon; mi la unuan fojon ekde eble kvar jaroj denove havas bonan, akcepteblan superrigardon pri miaj planitaj verkoj. Kiom stulte ke mi tiom sklavigis min mem. Kun saĝa limigo al kelkaj muziklaboraĵoj, mi vidas ĉion pli klare. Subite mi havas ideojn, kiel fini aliajn kantojn, kiujn mi ekis jam en 1997, la unua jaro de mia verkado!

Estas interese, ke kelkaj amikoj priskribas min tute male ol mi mem. Unu (dum pasko) diris, ke mi faras la impreson, ke amrilatoj simple ne tiom gravas por mi kaj ke mi iel staras “super la aferoj”. Hieraŭ mi rakontis al du amikinoj mian nervozecon pro hodiaŭa prezentado ĉe mia laboro kaj unu firme asertis: “Vi certe sukcesos, ĉar vi ja konsekvence kaj ĝis la fino realigas aferojn.” Hm, mi vere nur aŭskultu min mem, kiam temas pri pozitiva konstato, kaj en la aliaj okazoj amikojn, se ili vidas miajn bonajn flankojn.

Sekvas plia ĉapitro en la granda serio “Kiel trovi feliĉon en la vivo?”, kiun mi provas praktiki. Kompreneble mi ŝtelis la gvidfadenajn frazojn de famaj aŭtoroj. Sed mi nek mencias iliajn nomojn nek la originajn diraĵojn (diversaj homoj ja ĉiuokaze tradukas ilin diversmaniere). Vero ne bezonas grandan nomon malantaŭ si, kaj nenio pli konvinkas min mem ol konsiloj, kiujn mi esprimas per miaj propraj vortoj.

1e: Ĉiu mem respondecas pri sia bonfarto.
Mi ne atendu, ke ĝi mirakle falas de la ĉielo aŭ subite venas el la nenio.
La sama ideo ankaŭ signifas, ke mi ne vere zorgu pri aliaj, sed preskaŭ nur pri mi mem.

2e: Kiu ne konas sian celhavenon, por tiu ne blovas favora vento.
Se mi ne klare scias, kion mi volas, ajna okazo ne povas iĝi oportuna.
Do ne eblas ke io de ekstere helpas al mi, se mi ne mem antaŭe certas pri miaj celoj.

3e: La bonŝanco helpas al tiuj, kiuj kuraĝas.
Ofte tiun, kiu agas maltimeme kaj kun klara intenco, subtenas neantaŭviditaj kromaj fortoj.
Tial kelkaj celoj, kiuj unue ŝajnas nur malverŝajne akireblaj, je la fino tamen realiĝas.

4e: Mi mem alportu la ŝanĝon, kiun mi volas vidi en mia vivo.
Kompreneble mi ne havas la povon por realigi grandskalajn ŝanĝojn – sed ĉe mi mem jes.
Plie ŝanĝiĝo de mi mem rekte influas mian percepton de la mondo, do montriĝas plej efika.

Kion mi volas, mi nun scias, kaj tion mi skribu la sekvan fojon. Sed unue mi menciu, kion mi klare ne plu volas. (Temas pri parto de komento, kiun mi skribis en la taglibron de amiko. Jes, mi ŝatas citi min mem!)

Distancrilatoj plej ofte aĉas. Ne tuj je la komenciĝo (aliokaze oni ja ne ekus ilin), sed post iom da tempo, kutime kelkaj monatoj. Mi mem spertis tion dufoje (kaj konas tion de multaj amikoj), do mi scias, pri kio mi parolas.

Unue la distanco eble eĉ alportas bonuson: Ĝuste ĉar la amata persono ne estas tiom proksima, ne eblas tro alkutimiĝi – ĉiu komuna momento estas io speciala. Ĉiu vivas sian apartan ĉiutagon kaj oni vidas la alian dum la libera tempo. Tio funkcias tiom longe, kiel ambaŭ bonfartas. Sed iam unu bezonus helpon de la alia, kiu kompreneble ne ĉeestas, kaj tiam montriĝas, ke mankas ĝuste la plej grava afero de vera rilato, nome subteno en krizaj situacioj. Plej ofte tio kaŭzas disiĝon. Alia eblo estas, ke la du simple vivas sian propran vivon kaj iom post iom tiom malsamiĝas, ke ili ne plu sukcesas trovi harmonion dum la kunaj fazoj. Tio povas esti des pli frustra, ĉar oni ja principe ŝatas la alian, sed ne kapablas kompreni la alian.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *