…kaj lante la somero venas

Do jen: Jam pasis unu monato de neskribado kaj la unua duono de la jaro. Pri la jaro mi nun ne plie cerbumu aŭ rerigardu (tion mi faras fine de la jaro dum la IS kun bonaj amikoj), sed iom rakontu kio okazis en junio.

Tre interesa kaj okazplena monato, kiu montris al mi kiu mi estas kaj kiu mi eĉ povus esti (denove). Malfacilas mencii detalojn… mi limigu min al tio, ke mi faris plian paŝon for de mia pasinteco kaj samtempe reen al mi mem.

Mi devis trairi ankaŭ kelkajn malbonajn tagojn, dum kiuj mi ne nur anime, sed precipe korpe malbonfartis. Feliĉkaze mi ne tute perdis la vivovolon, sed anstataŭe rebatis, batalante por mi mem. Tiu solvo funkciis kaj mirige montris al mi, ke mi povas esti tute alia, se mi nur volas. Mi ne plu limigis min al lamentado aŭ membedaŭro. Mi vere ŝanĝis ion.

Krome okazis iom superfaca ago, kiu tamen montris grandegan efikon: Mi malkonektis mian televidilon kaj metis ĝin en la ŝrankon, tiel ke mi eĉ ne plu vidas ĝin. Kaj tio, dum granda sporta evento okazas en Eŭropo, kiun mi kutime spektas tiom multe kiel eble! Bona okazo por montri mian fortan volon – kaj mi eltenis. Jam ekde longe ĝenis min, ke mi vespere ĝis nokte nur sidas antaŭ la televidilo. Mi devis ridi kiam mi rimarkis ke mi sen ĝi vere faras multajn aferojn, pri kiuj mi diris, ke mi farus ilin, se mi ne televidus tiom multe.

Pri mia ena batalo kaj miaj duboj mi skribis jam en la pasinteco. Fakte ĉio tio ankoraŭ validas kaj taŭgas kiel bona resumo. Do, jen mallonge:

koraj aferoj

– La eterna cerbumado: Ĉu mi ĉiam devas esti sola?
– La sobra, esperiga konstato: Mi ne povas trovi amon kun cinika kor’.
– La granda demando: Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun’?

vivaj aferoj

– La forta volo: Mi volas subentiri la murojn, kiuj ene min tenas.
– La agrabla, kormoviga rimarko: Finfine la printempo venis (ankaŭ al mia koro kaj vivo).
– La intenco: Mi vivu antaŭ ol mia sopiro mortas.

Pri tio mi ankoraŭ skribos alifoje. Restas multaj temoj de tiuj pasintaj 30 tagoj! La (relative triviala) muzika novaĵo: Pretas versio 2.1 de mia kantokolekto, nun kun 121 kantoj, unu nova (“La landoj ekzistas ne” de Morice Benin). Ankaŭ la preparoj por la unua publika versio finfine iris antaŭen… do eble tamen ne tiom malgranda anonco.

1 thought on “…kaj lante la somero venas

  1. elgrande

    Mi ?ojas denove legi de vi. 🙂

    Se mi volus fari pli, mi ver?ajne devus en?krankigi mian komputilan anstata? mia televidilo, anta? kiu mi ne vere pasigas multan tempon, kvankam la nuntempajn piedpilkludojn mi ja plej ofte vidas. Sed aliflanke , se mi tute ne plu uzus mian komputilon, estus pli malfacile interkomuniki kun amikoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *