Monataj arkivoj: Majo 2004

?u en ?ia koro min atendas la fortun’?

Post semajno kun 50 laborhoroj (el ili 38,5 pagitaj), mi finfine trovis la tempon por fini la lundan enskribon (germanlingva recenzo de KD; iam mi traduku ĝin) kaj krei novan. Kio okazis intertempe?

Hieraŭ mi estis ĉe naskiĝtaga festo. Tie mi renkontis – krom la amikojn – ankaŭ la belulinojn denove. Mi devas konstati, ke unu el ili vekis mian profundan intelektan (kaj eble animan) intereson. Finfine mi havis (denove) bonan, ne superfacan babiladon. Tio ĝenerale pli mankis al mi ol festado. Mi tiom solas vespere dum la semajno.

Mia familio subtenas min. Mia frato (kiu hieraŭ havis naskiĝtagon, sed pro invito al la menciita festo ankoraŭ ne festis ĝin) diris ekzakte tion, kion mi bezonis aŭdi, nome ke konas miajn problemojn kaj komprenas min.

Dum la semajno altelefonis min mia bona amiko Holger. Li havis kelkajn novaĵojn por rakonti kaj ni interŝanĝis vidpunktojn pri la gravaj temoj (rilatoj, Esperanto-renkontiĝoj, virinoj). Interese ke li konstatis kion mi ankaŭ sentas, nome ke mi iĝas malgraŭ ĉio pli kontenta ol antaŭe.

amuzulo nun laboras por la Kanada entrepreno “Esperanto Antaŭen” kaj interalie faris proponon pri eldondado de mia interreta kompilo. Ĝuste, kiam oni ne plu atendas ke io evoluiĝas rilate al muziko en Esperantujo, alvenas tiaj mesaĝoj. Eĉ se la projekto ne realiĝos (jes, mi estas pesimisto), almenaŭ mi sentas min nun grava kaj rekonata.

Sume do multaj bonaj okazaĵoj. Tio pensigas min pri la ideo, ke fortuno venas al tiu, kiu ne kalkulas je ĝi sed aktive agadas por sia feliĉo. Kvankam mi malŝatas konfesi tion, la parolado kun la ĉarmulino tamen plej restas en mia menso. Ne temas pri la unua fojo, ke tio okazis, cetere. Tio despli maltrankviligas min.

Rigardo reen – la 11a ĝis 14a de majo 2003

La kvara enskribo antaŭ unu jaro – muzikaj rimarkoj pri U2, La Kuracistoj, kantaro kaj samplaĵoj.
La kvina enskribo antaŭ unu jaro – diplomo kaj glaciaĵo en la parko.
La sesa enskribo antaŭ unu jaro – la granda temo por DĴ, nome memkompilitaj KDj.
La sepa enskribo antaŭ unu jaro – studenta festo kaj kvin gravaj kantoj el la universitata tempo.

Kovru min kaj malkovru min per amo

Noto: Kvankam mi tre ŝatas mian alian gepatran lingvon, nome la germanan, mi malofte sentas la deziron skribi en ĝi – foje tamen jes. Se mi do faras tion, tiam je speciala okazo: Antaŭ ekzakte unu jaro aperis mia unua – kaj ĝis nun nura – germanlingva enskribo. Kiel temo mi ankaŭ ĉifoje elektis recenzon de verko, kiu meritas pli multan atenton ol ĝi nun havas.

Hinweis: Obwohl ich meine andere Muttersprache, nämlich Deutsch, sehr mag, verspüre ich selten den Wunsch, in ihr zu schreiben – manchmal allerdings schon. Wenn ich das also mache, dann aus einem besonderen Anlaß: Vor genau einem Jahr erschien mein erster – und bislang einziger – Eintrag auf Deutsch. Als Thema habe ich auch dieses Mal eine Rezension ausgewählt – von einem Werk, welches mehr Beachtung verdient hat, als es derzeit bekommt.

Ein Album zum Tanzen und Träumen

Menino spielen eine Mischung aus Jazz, Pop und Latinomusik. Auf ihrem ihrem 4. Album erreichen sie dabei einen ebenso zeitgemäßen wie eigenständigen Klang. Die schnellen, rhythmischen Titel zum Tanzen wirken authentisch, nicht billig, während die angenehm-entspannten Titel (inklusive Meeresrauschen) an Chicane und die “Café del Mar”-Serie erinnern. Sänger Stephan Glöckner klingt wie Sting zu seinen besseren Zeiten und ist allein schon ein Anhören wert.

Neben Bläsern und Saxophon hört man Scratchen und Sprechgesang, offenbar durch die Fantastischen Vier inspiriert. Selbst Filtereffekte, wie man sie aus der elektronischen Musik kennt, kommen zum Einsatz. So vielen Feinheite und experimentelle Elemente, insbesondere das lange Instrumentalstück am Ende, erinnern ein wenig an Marillion. Anscheinend leben Menino ebenso wie diese nach dem Motto: “Natürlich könnten wir unsere Musik auf radiofreundlich trimmen, aber wozu? Wir bleiben uns lieber selbst treu – es bleiben genügend Leute übrig, die unsere Musik mögen.”

Auf jeden Fall unterscheiden sich die Musiker aus Deutschland sehr wohltuend von der Masse. Zwar werden sie deswegen nicht im Radio oder auf Musikkanälen gespielt, bekommen aber Platz auf meinen persönlichen Mix-CDs. Einziger Kritikpunkt: Zu viel Englisch für meinen Geschmack, 2-3 Lieder hätten gereicht. Bei insgesamt über 70 Minuten Spielzeit kann ich mich allerdings nicht allzu sehr beklagen. Wer hochwertige, abwechslungsreiche Musik mit internationalem Klang zu schätzen weiß, für den stellt diese CD einen Geheimtip dar.

Meine derzeitigen Lieblingsstücke: Voce, 39°, Uma hora, Fria, Discover me

39° de Menino – rava kaj reviga albumo
39° - KD de Menino
  1. Vocé 5:43 (MP3-Ausschnitt/MP3-peceto)
  2. 39° 6:50 (komplett als MP3/komplete kiel MP3)
  3. 24 horas 5:47 (MP3-Ausschnitt/MP3-peceto)
  4. Arche nova 7:50
  5. Timbacana 1:52
  6. Bom de mais 4:49 (MP3-Ausschnitt/MP3-peceto)
  7. Uma hora 5:00
  8. Fria 5:43
  9. The getting 5:32
  10. Discover me 4:46
  11. Sound of a breaking heart 4:35
  12. Q 11:53

Verweise:
Internetauftritt von Menino (anglalingva versio: vidu la flagon malsupre de la TTT-ejo!)
generelle Infos und Meinung zur 1. CD auf meiner Musikseite
ĝeneralaj informoj kaj opinio pri la 1a KD sur mia muzika paĝo

Rigardo reen – la 10a de majo 2003

La tria enskribo antaŭ unu jaro – komiksorecenzo en la germana kun klarigo en Esperanto.

Mi faras ?in en alia maniero

Skribi pri sia propra taglibro (aŭ pri tiuj de aliaj) estas iom vanta kaj danĝera: Oni riskas turni sin nur ĉirkaŭ si mem. Tial mi intence evitas tiun temon kutime kaj nur nun, post plia duona jaro da taglibrumado, la duan fojon aŭdacas dediĉi sufiĉe da spaco al ĝi.

Kion pri aliaj retaj taglibroj en Esperanto?

Kiuj ekzistas, kaj kiaj ili estas? Kio ŝanĝiĝis intertempe? Post unu jaro indas fari bilancon.

retaj taglibroj ĉe www.livejournal.com

Unue kompreneble mi menciu la du ulojn, kiuj venigis min al LJ: amuzulo malpli ofte skribas lastatempe (bedaŭrinde!) kaj sen li la aktiveco en la lingvaj komunumoj (, , ) stagnas. n_true daŭre kaj multon skribas, sed nur malofte en Esperanto. Fakte li (sen intenci tion) retenis min skribi mian taglibron iam en la angla, kvankam mi per tio povus rikolti komentojn de pli multaj (nekonataj) personoj kiuj nur hazarde enrigardas.

Duaj en la vico estu tiuj, kies taglibrojn mi malkovris kaj eklegis jam je la komenco. Al la Nordamerika rondo apartenas kvarko kaj argilo, kiuj ambaŭ havas interesajn temojn kaj regas Esperanton sufiĉe bone por ke iliaj enskriboj estu legindaj. Du pliaj, nome elgrande el Germanio kaj keldan el Usono, skribas lastatempe malofte kaj nur foje en Esperanto, sed tamen restas observindaj. Apenaŭ aktivaj ekde longa tempo estas alauxdo el Rusio (nun loĝanta en Germanio) kaj nigra_okulo el Ĉinio.

Dum la pasintaj 12 monatoj feliĉkaze ankaŭ aperis kelkaj novaj esperantlingvaj taglibroj. La plej verva aŭtoro sendube estas goulo, kiu praktike montras kiom imprese rapide iu povas lerni Esperanton. La Kanadano arono sendube ŝatas modernajn teknikaĵojn kaj cetere mem faras muzikon kun Esperanto-titoloj. Bedaŭrinde nur ke li ne pli ofte skribas en Esperanto. Plej nova en la rondo estas karulin el Germanio, kiu ĝojigas per kompareble alta lingvonivelo. Ŝia taglibro momente estas la plej leginda kaj reaginda por mi, eble ĉar la “lokaj” temoj ne troviĝas geografie tiom for de mi kiel ĉe la aliaj.

retaj taglibroj ekster www.livejournal.com

Inter ĉiuj retaj taglibroj, kiujn mi legas, elstaras tiu de Ken Miner. La teknike simplegaj kaj neniel ĝene ornamitaj paĝoj (pura XHTML-kodo!) enhavas la pensojn kaj rakontaĵojn de regule aktiva taglibrumanto, kiu per agrabla mikso inter lingvikaj, filozofaj kaj ŝercaj kontribuoj akiras longtempan intereson ĉe mi.

Basimo, la gitaristo de La Kuracistoj, kreis esperantlingvan taglibron kun la nomo “Blogsimo“, sed bedaŭrinde malofte enskribas. En lia germanlingva taglibro regas plaĉa mikso inter interrete trovitaj novaĵoj, ŝercoj kaj bildoj. La frenezaj komentoj aparte distras.

Ankaŭ aliaj esperantistoj kiel Manuel Pancorbo Castro el Hispanio kaj Nicola Ruggiero el Italio havas retan taglibron, sed ne skribas tiom ofte. Eĉ tute malaperis la “taglibro por Leontodo” zmila el Belorusio – la lasta enskribo enhavis bildojn de bela (artefarita) virino. La t.n. “blogaro” ĉe gxangalo.com, unue anoncita per la kutima ĝangala fanfaronado, estas apenaŭ aktiva nun. Bedaŭrinda afero ĉefe nur ĉar almenaŭ unu el la uzantoj, nome Gonçalo Neves el Portugalio, havis vere interesan taglibron.

resume

Retaj taglibroj dum iom da tempo estis tre popularaj en Esperantujo, sed intertempe jam multaj denove malaperis aŭ restas neaktualigitaj ekde monatoj. Kvankam la antaŭa invitkoda baro ne plu ekzistas, do principe ĉiu povas krei taglibron ĉe LiveJournal, apenaŭ aperas iuj novaj uzantoj, kiuj regule skribas en bona Esperanto. ŝajne temas do pri pasanta modo – same kiel antaŭe personaj hejmpaĝoj, dmoz.org, www.babilejo.org kaj eble iam la Vikipedio.

La necesa muzika novaĵo: Mi de hejme kunportis mian kantokolekton kun neesperantlingvaj kantoj. En mi vere kreskis la emo denove muziki pli en aliaj lingvoj, precipe la germana. Esperanto-muziko nuntempe ne sukcesas tre entuziasmigi min, eĉ ne kiam venas bonaj aŭ bonon promesantaj novaĵoj. Mi simple devas iri mian propran vojon kaj ne tro kateni min al io ajn.

Rigardo reen – la 9a de majo 2003

La dua enskribo antaŭ unu jaro – pripensema teksto kune kun la centra temo “muziko”.

?u vi memoras – vi neniam komprenis ke mi devis iri

Hodiaŭ mia taglibro ekzistas ekde ekzakte unu jaro! Pro tiu okazo mi dediĉu la ĉifojan enskribon al tre speciala KD, samtempe alludante al la tempotemo.

Reen al la estonteco
  1. Huey Lewis and the News: The Power of Love
  2. Lindsey Buckingham: Time Bomb Town
  3. Alan Silvestri and the Outatime Orchestra: Back to the Future
  4. Eric Clapton: Heaven is One Step Away
  5. Huey Lewis and the News: Back in Time
  6. Alan Silvestri and the Outatime Orchestra: Back to the Future Overture
  7. Etta James: The Wallflower (Dance With Me Henry)
  8. Marvin Berry and the Starlighters: Night Train
  9. Marvin Berry and the Starlighters: Earth Angel (Will You Be Mine)
  10. Marty McFly with the Starlighters: Johnny B. Goode

Reen al la estonteco” estas – aparte de “Highlander” – la filmo el la 1980aj jaroj por mi. Krom esti brilaj filmoj, ambaŭ verkoj havas bonegan muzikon, fantastikan mikson inter roko kaj orkestro. La sonŝpuro de “Reen al la estonteco” estis la unua KD kiun mi iam ajn aĉetis (laŭ mia memoro en 1992)! Ĝis hodiaŭ ĝi restas plej interesa KD kun plej diversaj pecoj – roko el la 1980aj, rokenrolo el la 1950aj kaj viglaj orkestraj titoloj. Nura kritikpunkto: Mankas la ĉarma kaj en la filmo tre rimarkinda kanto “Mister Sandman” de The Four Aces (eble la versio en la filmo estas tamen de The Cordettes…) kaj la muziko kiu eksonas dum la rolbreta ĉaso. Nu, la sonŝpuro de la dua filmo enhavas la titolon “ŝvebbreta ĉaso”, kiu grandparte estas la sama; kaj mi antaŭ jaroj en Britio aĉetis tutan albumon de The Four Aces nur por havi tiun “Mister Sandman”! Ĉiukaze temas pri sendube digna muziko por la unujara estado de mia taglibro. Samtempe mi povas ĝoji pri alia cifero, nome la 150a enskribo, kiu estas tiu ĉi.

Rigardo reen – la 8a de majo 2003

La unua enskribo antaŭ unu jaro – fakte multe malpli ol tri bildoj de U2-KDj. La unuan vere longan tekston mi skribis unu tagon poste – kaj tial mi nun ne skribu plu pri la pasinteco, sed morgaŭ.

Tempo pluhastas

Antaŭ pli ol duona jaro mi skribis ion pri oraj tempoj – precipe, ke ili ne ekzistis en la pasinteco. Dum la pasintaj monatoj mia vivo tamen tre similis al ora tempo. Kompreneble ekzistis problemoj, sed ili estis ridinde malgrandaj kompare al tiuj, kiujn mi devis alfronti antaŭe. Mi ĝojas ke mi konsciis jam tiam pri tio, ke estis relative ora tempo kaj ke ĝi ne daŭros eterne. Hodiaŭ ĝi finiĝis. Oni postulas de mi ekde nun labori multe pli ol la kontrakte interkonsentitajn 38,5 horojn semajne. Mi timas, ke restos malmulta spaco por privata vivo. Kiel oni praktiku amikecon se oni vespere revenas hejmen, tute lace? Kaj ĝenas terure la soleco. Pri la ideo de amrilato mi nur povas moke ridi je tiuj cirkonstancoj! Nu, la aliajn pensojn pri tiu tempa problemo mi ne publikigu, sed priparolu kun amikoj. Fakte mi urĝe devas rekontakti kelkajn el ili – mi bezonas ilian subtenon nun.

www.download.com ŝajne ne bone funkcias. Jam antaŭ semajno mi metis tien novan kanton, sed ĝi ankoraŭ ne aperis tie! Kaj des pli ĉagrenis min ke la sistemo eble tute perdis la dosieron kaj priskriban tekston. Nun mi eĉ devis parte reenmeti artistan prezenton. Tiaj aferoj vere povas nervi…

Dol?aj son?oj estas faritaj el tio

Lastatempe mi havis du tre interesajn sonĝojn. La unua stile similis al tiu, pri kiu mi skribis alifoje. Mi staris antaŭ iu sabla placo, neenvidebla pro lingobreta barilo, kiam subite de la dekstra flanko la aperis virino kun la aspekto de Uma Thurman, portanta nigrajn vestojn kaj japanan glavon, kaj eniris la lokon. De maldekstre venis blonda virino kiun mi rekonis kiel Elle Driver el Kill Bill 2. Ŝi montris per sia fingro al la placo kaj malafable diris kelkajn ordonojn. Tuj venis kelkaj kiel japanaj glavobatalistoj vestitaj krimuloj kiuj same eniris la placon. Ŝajne tie nun baldaŭ ekus iu tipe filma batalado. La plej bela afero pri tio estas, ke mi ĝis nun eĉ ne vidis la unuan parton de Kill Bill!

Ĉar mi nur estas normala, mortebla homo, mi preferis forlasi la lokon kaj eniris urban trajnon. Bedaŭrinde tie atendis min bando de organizitaj krimuloj, kiuj uzis min kiel ostaĝon (same kiel aliajn pasaĝerojn). La krimuloj, nigre kaj elegante vestitaj, restis tre trankvilaj kaj nur bezonis montri siajn pafilojn por silentigi la homojn. Ili sidis apud mi, kio (pro la trankvileco) ne rekte timigis, sed tamen nervozigis min. Ni veturis dum iom da tempo, ĝis kiam la trajno estis subtere. Nun venis iu dubinde aspektanta viro, kiu iom esploris la situacion. Montriĝis, ke li estis teroristo, kiu intencis mortigi ĉiujn per venena gaso. Tion la krimuloj komprenis nur post mi, sed ili tamen antaŭ mi forlasis la trajnon. Je la fino ankaŭ la aliaj pasaĝeroj sukcesis eliri, same kiel mi (la terorista plano ne funkciis… nenie estis iu gaso, la teroristo subite estis for). Mi ĝojis, ke mi travivis, kvankam mi ja nur ludis tiom etan kaj sensignifan rolon en la tuta rakonto. Sed kiam mi eliris la trajnon, mi rimarkis, kiom multajn aferojn mi estis kolektinta intertempe: Pezan pafilon, japanan glavon kaj 2-3 valizojn. Strange ke neniu el la armitaj malbonuloj antaŭe forprenis la armilojn de mi. (Mi ĉiukaze ne estus uzinta ilin.) Resume: Mi sendube havas multan fantazion.

La duan sonĝon eblas priskribi pli kurte kaj facile. Ĉefaj aktoroj estis bela esperantistino, kies nomon mi ĉi tie ne menciu, kaj mi. La preskaŭ nura enhavo estis agrabla sento de kuneco. Ĝuste kiam la afero komencis iĝi pli… nu, interesa, mi vekiĝis, je la 7a kaj 49 matene. Tamen bela sperto!

Pri persona poŝtelefona melodio mi skribis antaŭ kelkaj tagoj. Nu, intertempe mi traaŭskultis mian MIDI-kolekton (temas pri aro da komputilaj muzikdosieroj) kaj faris unuan elekton. Nun sekvos la dua fazo, nome el la dekoj da dosieroj trovi la plej taŭgajn por mia poŝtelefono. Mi ne nur estas vanta, sed tre individuema. Sed serioze, DĴ kiu ne elektas propran melodion ne estas DĴ, ĉu ne?

Mi brulas kaj mi malvarmumas

Hieraŭ mi trarigardis mian liston de memverkitaj kantoj kaj decidis, meti la novajn al www.download.com/kunar kaj la malnovajn al www.mp3.com.au/djkunar. La limo ĉe www.download.com estas 50 MB, kaj ĉar mi estonte volos tien meti freŝe verkitajn pecojn, mi ne eluzu la tutan spacon tuj. Ĉiukaze estas tempo montri mian muzikon denove en la reto; tio ankaŭ instigas min pluverki. Sed mi senpacience atendas ke www.download.com montras miajn lastajn ŝanĝojn, kiujn mi jam faris antaŭ pluraj tagoj.

Iu havis la bonan ideon krei esperantlingvan TTT-ejon pri Kate Ryan. Mi ĉi tie skribas “iu” ĉar mi nenie trovis indikon pri la aŭtoro sur la paĝoj mem. En la HTML-fontkodo mi legas la nomon “Dominik Cornice”.

La paĝoj en tri lingvoj (franca, angla, Esperanto) informas pri la Belga kantistino, listigante ŝian diskografion kun kelkaj sonekzemploj. Iom mirinde ke eblas elŝuti la kompletan kanton “Libertine” en la kutima MP3-kvalito. Mi redemandu, ĉu tio vere estas intencita kaj legala.

Similaj TTT-ejoj ekzistas pri Mylène Farmer, Lara Fabian kaj Alizée. La ideo, informi pri franclingvaj artistinoj (kaj tiel pri neanglalingva muzikkulturo) tre plaĉas al mi. Nur ĝenas min la titolo de la paĝoj, ekz. “Kate Ryan en esperanto”, ĉar Kate Ryan ne kantis ion ajn en Esperanto. Pli taŭga estus “Kate Ryan – informoj en Esperanto”. La nuntempa misgvida titolo ĝis antaŭ kelkaj tagoj retenigis min esplori la TTT-ejojn pli bone. Evidente do ne temas pri malgrava detaleto.

Kate Ryan ne nur meritas rekonon pro tio, ke ŝi kantas en la franca aŭ ke ŝia dencmuziko agrable elstaras el la nuntempe tre monotonaj elektronikaj verkoj. Ŝi plie montras du apenaŭ renkonteblajn fenomenojn: Unue, ke nova versio de kanto el la 1980aj aŭ 1990aj jaroj povas esti pli bona ol la originalo (“Désenchantée” – origine de Mylèene Farmer). Due, ke la sono de la dua disketo (“Libertine”) eĉ pli bone eniras la orelon ol tiu de la unua. La dioj de elektronika muziko foje havas kompaton kun la homoj.

Mi estas unu el tiuj melodramaj stultuloj

La televidelsendo pri Esperanto kiun mi jam menciis pasintan sabaton kaŭzis akrajn reagojn. La TTT-ejo de 3sat kun forumo ne nur informas pri Esperanto, sed donas ankaŭ la eblon, kundiskuti. Jam antaŭ kelkaj tagoj mi tie unue laŭdis la intencon de 3sat kaj plie atentigis, ke la sekvaj du frazoj estas malĝustaj aŭ sensencaj:

“Esperanto konsistas principe el nur 927 bazaj vortoj.”
“Ekzakte 16 reguloj sufiĉas por la gramatiko de Esperanto.”

Longa lamentado

Vi i?as konfuzita, sed vi ?in konas

Post du monatoj, mi risku denove rigardon al mia listo de aktivaĵoj:

– recenzado de Esperanto-KD (promesite jam delonge)
– publika versio de mia kantokolekto
– (re)publikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar
– difinado de novaj vortoj, i.a. la elektronikaj stiloj (ĝis julio)
– finpreparo de la kultura broŝuro (atendado de nova versio)
– sekva fazo de la datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj (pratika elprovo)
– verkado de samplobazita muziko (dum hazarde libera tempo)

Ŝanĝoj kompare al marto:
– Mi intertempe finis la prelegon (dufoje prezentis ĝin) kaj unu recenzon. Tamen restas unu KD por recenzi…
– La verkadon de difinoj por elektronikaj muzikstiloj mi ne finis kiel intencite dum marto aŭ aprilo. Ĉar mi laboras tuttage ekde meze de aprilo, mi konsideras tion pardoninda.
– La finpreparado de la kultura broŝuro denove stagnas. Mi akceptu, ke tiu projekto simple ne povas esti finita sen komplikaĵoj, kvankam tio laŭ miaj spertoj eblus. Se tio sonas kontraŭdire: Jen kio kaŭzas kapdolorojn al mi!
– La Esperanto-MP3-datumbazo malrapide evoluiĝas, sed tio estas tute en ordo, se oni konsideras, ke temas pri projekto intencita por “iam en 2004” kaj ke la du organizantoj havas aliajn okupojn (studadon, laboron) kaj projektojn. Nur gravas ke ĝi iras antaŭen.

Realisma celo por majo estas plenumi la unuajn du taskojn kaj eble parte la trian. Ĉio alia estos bonvena bonuso, sed ne serioze entaksita. Se mi ne limigas min al kelkaj ( = malmultaj) aferoj samtempe, mi ne eskapos el la sakostrato kiun mi tro ofte mem kreas. Tiam mi sentas min respondeca pri ĉio, nur vidas la laboron farendan, ne la faritan kaj forgesas, ke ne eblas fari ĉion tuj, sed ke ankaŭ miaj fortoj estas limigitaj kaj mi bezonas privatan vivon kun distriĝo. Mi ne trudu al mi erarajn ideojn, kiujn mi jam ne ŝatis, kiam aliaj esprimis ilin pri mi dum mia tempo kiel prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo. Kaj cetere mi ne plu sentu min respondeca pri ajna afero kiu okazas al GEJ – mi ne plu estas ĝia aktivulo, nek ĝia membro kaj laŭ mia impreso la nunaj centraj aktivuloj ne akceptas miajn konsilojn aŭ proponojn. La supra listo plie memorigu min pri tio, ke mi havas aliajn aferojn por fari.

Vivu, vivu, anta? ol via sopiro mortas

La 1a de majo estas festotago en Germanio. Ĉar ĝi ĉijare okazis dum sabato, tio ĉiukaze ne havis verajn sekvojn por mi. Sed tradicie homoj ekskursas kaj promenas, multaj trinkas alkoholon jam ekde tagmezo kaj tiel jam posttagmeze kelkaj estas tro ebriaj por plufesti. Malgraŭ tio temas pri la “tago de la laboro”.

Mia grupo (la samaj personoj kiel de la hieraŭa festo) promenis dum ĉirkaŭ tri horoj kaj duona, ekipita per ĉaro kun KD-ludilo kaj trinkaĵoj (biero, limonado kaj iu bongusta miksalkoholaĵo). Kiel mi kun kontentigo konstatis, ni ne nur iris sufiĉe longe por atingi decan kilometronombron, sed samtempe neniu vere ebriiĝis. Kelkaj junuloj evidente scias kiel konduti, malgraŭ ĉiuj stereotipoj.

Vespere unu de la knabinoj festis sian 18an naskiĝtagon. Ekstere rostitaj kolbasoj kaj diversaj salatoj kune kun membakita pano servis kiel deca vespermanĝo. Mi dufoje sukcesis rideksplodigi la homojn proksime de mi per spontaneaj, situaciaj ŝercoj. La prizorgadon de la muziko iam transprenis DĴ Arafat, kiu dancigis la homojn kaj aŭskultigis novan kanton al mi, kies refreno tre impresis min:

“Vivu, vivu, antaŭ ol via sopiro mortas (…)
Donu, donu, vian tutan vivenergion al la revoj de via kor'”

Mi jam kunkantis ekde la dua refreno. La kanto nomiĝas “Leb” kaj estas de la grupo Schandmaul, kiu miksas metalrokon kun mezepoka sono. Temas pri nuntempe tre populara muzikstilo en Germanio. Kelkaj homoj opinias, ke tia muziko deprimigas kaj gvidas al memmortigo. Sed tiu ĉi kanto tute male magie revivigas min, memorigante min ke mi devas batali por mia feliĉo kaj vivi anstataŭ cerbumi la tutan tempon. Ĝi por mi servas kiel kontraŭtezo al la kanto “Müd” de Subway to Sally, kiun mi aŭskultis fine de 2001, kiam mi estis tre malsana kaj malbonhumura, kaj kies refreno estas “Ho, mi tiom lacas de ĉi mondo”. Interese, ke tiuj du kantoj jam je la unua aŭskultado tiom restas en mia menso, priskribas miajn sentojn, kaj samtempe donas tute malan mesaĝon. Mi klare preferas la novan, tiun de Schandmaul.

Tria en la rondo kaj pli konata ol Schandmaul kaj Subway to Sally estas In Extremo. Ĉiuj tri venas el Germanio kaj ludas la jam menciitan “mezepokan metalrokon”. Kelkaj kantoj de In Extremo estas en la malnova germana, aliaj en la sveda, interalie “Herr Mannelig”. Bertilo Wennergren kreis Esperanto-tradukon de ĝi, fakte de alia tekstversio.

Nun aperis la IJF-fotoj de Nicola Ruggiero. Li jam anoncis aldoni tiujn de Sjoerd Bosga kaj Katja Ignatieva. Mi estas tre scivolema pri ili (la fotoj).