Salutojn portu al la fraŭlinoj, kiujn amis mi, sed ne plu

Hodiaŭ estas Pentekosto, la due plej alta festo de la kristanoj. Antaŭ unu jaro okazis granda ŝanĝo en mia vivo: Mi ekkonis la ĉarmulinojn dum festo en Nordwalde. Tio estis la komenco de tute nova amikaro ĉi tie hejme. Des pli mirinde, se mi konsideras, ke nur relative hazarde mi entute iris al tiu festo. Tiam mi gastigis mian bonan amikon Holger, dum mia frato havis alian Esperanto-amikon kiel gaston kaj proponis, kune viziti tiun feston. Foje bonegaj ŝanĝoj en la vivo okazas pro tute etaj kaŭzoj.

Dum la semajnfino mi realigis mian planon kaj ekipis mian poŝtelefonon per novaj melodioj kaj sonoj. Ili ĉefe estas prenitaj el komputilaj ludoj, nu ja… sed finfine mi havas mian dekomence deziratan melodion de “Monkey Island”. Ankaŭ diversaj melodioj el “X-Wing” troviĝas nun sur mia telefoneto, kvankam ili ne tre taŭgas kiel atentigaj melodioj. Ili simple tiom plaĉas al mi… Jam ekde unu jaro mi intencis fari tion kaj jam antaŭ unu monato komencis per la serĉado de melodioj, sed neniam trovis la tempon por koncentriĝi pri la afero.

Eta anekdoto kiu okazis dum la semajno: Ĵaŭde la German-Hungara socio de Münster r.a. festis la membriĝon de Hungario al la Eŭropa Unio. Mi alvenis nur malfrue, sed tamen restis tempo por surmeti miajn Hungarajn KDjn. Kaj jen – ne nur ke la homoj miris pri mia muzikkolekto, ili ankaŭ dancis al ĝi. Ah jes, kaj mi konis la tekston de unu Hungara kanto pli bone ol la Hungarinoj mem. Mi ĉiam sciis ke mi estas internacia DĴ, kaj jen nur plia pruvo ke tio kompreneble validas ankaŭ ekster Esperantujo. Mi foje reiru al la monata renkontiĝo de tiu asocio, ili estis vere amikemaj.

Neatenditaj teknikaj problemoj prokrastis la aperon de mia plej nova kanto ĉe www.download.com/kunar. Mi nun repritraktis la aferon kaj repetis la TTT-ejestrojn, fari la necesan kontrolaŭskultadon. Nur post tiu paŝo la nova kanto povas publikiĝi en la reto. Fakte mi povintus reprovi tion pli frue kaj pli ofte, sed simple mankis la emo. Mi ne plu havas la nervojn por batali kontraŭ retaj formularoj kaj sistemoj, kiuj ŝajne ne funkcias ĝuste. Espereble post kelkaj tagoj solviĝos ĉio.

Gunnar kiel elfo

Dum la pasinta semajno, mi kolektis akordojn kaj kantotekstojn en la reto, kiuj alcelas la mondon de DSA (“Das schwarze Auge”, “La nigra okulo”), mia preferita fantazia rolludsistemo. Pli precize mi prenis tiujn kantojn, kiuj origine havas alian tekstojn kaj kiujn oni reverkis, tiel ke ili nun rakontas ion pri Aventurio (Aventurien), la fantazia kontinento. Mi devas konfesi, ke rolludado kaj ĝia muziko nuntempe pli interesas min ol Esperantujo kaj ĝia muziko. Mi simple volas pasigi mian liberan tempon per io alia kaj same sperti muzikon kadre de io alia ol Esperanto. Ju pli mi tion faras, des pli mi sentas min esti mi mem kaj des pli mi rimarkas, pri kiom multaj aferoj mi interesiĝas kaj povas komuniki kun aliaj.

Pasintan jaron mi paŭzis dum tuta junio rilate al taglibrumado. Tion mi taksas esti bona decido ankaŭ ĉijare. Lastatempe mi malofte sukcesas enskribi ion ĝustatempe kaj mankas la energio, trovi la temojn kaj bone rakonti pri ili. Per tiu paŭzo mi vidos, kiel ŝanĝigas mia vivo sen la ĝena kaj nenecesa penso en la kapo, ke mi “ja ankoraŭ devas skribi ion en mian taglibron”. Samtempe mi pasigos ne tiom multan tempon en la reto, kio donos valoran tempon por plusekvi miajn projektojn – aŭ simple iri inter la homoj por havi normalajn kontaktojn. Kiel mi rimarkis, mi tute kapablas fari tion. Mi nur ne rajtas kateni min mem per malĝusta sento de respondeco pri io ajn en Esperantujo. La tradiciaj Esperanto-organizoj fajfas pri mi kaj mia bonfarto – mi do faru same pri ili.

4 thoughts on “Salutojn portu al la fraŭlinoj, kiujn amis mi, sed ne plu

  1. DĴ Kunar

    Vi rajtas demandi

    Temas pri longa rakonto, kiun mi prefere ne faru publike. Kial ĉiam ekzistas minimume du flankoj, kaj mi kompreneble opinias, ke mi pravas, ke la aliaj tute neglektis ĝin (kaj antaŭe min) kaj ke mi iel devas akiri “justecon”.

    En mia brusto batalas du animoj: Unu diras, ke publika lamentado nenion ŝanĝas sed nur malpopularigas min ĉe aliaj personoj, kiuj ne estis envolvitaj en la okazaĵoj. La alia protestas kaj insistas, ke mi de tempo al tempo faru almenaŭ sarkasman alludon, tielmaniere repagante parte la suferon, kiun aliaj kaŭzis al mi. Resume mi do foje mencias tiun parton de la pasinteco, sed ne detale malkaŝas ĝin. Se ni iam renkontos unu la alian en la reala vivo, mi eble rakontos la tuton al vi.

  2. elgrande

    Re: Vi rajtas demandi

    En ordo; mi tute komprenas, kion vi volas diri. 🙂

    Mi mem kutime ankaŭ ne publike lamentas, ĉar mi pensas, ke tio malpopulragas onin. Verŝajne en mia livejournal mi lamentas iom pli ofte, ol en la reala vivo. Ĉar mi opinias, ke tiuj, kiuj ne volas legi ion, ne bezonas fari tion kaj verŝajne ĉar mi kredas, ke neniu, kiun mi vere konas, komprenos ion, kion mi skribas en Esperanto.

    (Se vi vere volas, ke mi korektu viajn “erarojn”, mi devas atentigi vin pri tio, ke “*tielmaniere” ne estas ĝusta vorto. Diru “tiumaniere” aŭ “tiamaniere” kaj legu en http://www.bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/frazetvortigo.html pri “Vortigo per A-finaĵo aŭ E-finaĵo”, kie estas dirite, ke la vorto “*tielmaniere” estas erara. Tamen mi trovas iel strange “korekti” denaskan parolanton. 😉 Mi povus imagi, ke eble vi trovas, ke tiuj, kiuj opinias tiajn formojn eraraj, estas skemismanoj, kaj ke tiuj “eraraj” formoj ja fakte ekzistas en Esperanto.)

  3. DĴ Kunar

    nu bone, tiamaniere ; )

    Dankon pro la atentigo. Mia Esperanto-nivelo dum la pasintaj 8 jaroj nur pliboniĝis per multa legado, uzado de vortaroj kaj atentigoj de aliaj. Cetere denaskaj parolantoj neniam estas “perfektaj”; ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj ne.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: