Kio trapasis, ne revenos

La hodiaŭa dato pensigas min pri mia eksamikino. Sed mi ne rakontu pli pri tio. Sufiĉas jam ke mi pensas pri pasintaj tempoj. Feliĉkaze tiuj memoroj intertempe ne plu malbongustigas la nunon. Tio estas la plej grava afero.

Ekde kelkaj tagoj pretas versio 2.0 de mia kantokolekto. Nun temas pri entute 120 kantoj; mi aldonis “La granda kermeso” de Kajto, “La iamo longe for” (tradicia Skota kanto) kaj “Flugado” (Itala kanto, konata ekz. en la versio de Gipsy Kings).

Mi ankaŭ plusekvis la planon eldoni publikan version. Por tio tamen necesos alskribi ĉiujn kontribuantojn, kio postulas tempon. Bonhumurigas min ke Bertilo Wennergren jam tralegis mian leteron kaj ĝeneralajn informojn pri la kantaro kaj donis kelkajn valorajn konsilojn. Tiel la unua publika versio – kun eble kelkdek kantoj – povos preti en junio.

3 thoughts on “Kio trapasis, ne revenos

  1. lodino

    Re: saluton

    vidu, ankaux mi blogumas cxe livejournal, nun ! kaj nur esperantlingve !!
    mi ne praktikis de tiom longe ^_^

    tiel mi malkovris vian brilan hejmpagxon !!
    laux mi, iu ligo ne funkcias cxe http://www.muenster.de/~kunar/pri.htm
    => privatan hejmpa?on

    nu, kiam mi vidas vian hejmpagxon kaj tiun de karulin’ !! mi ege jxaluzas !!
    mi sxatus havi la saman !!! ^_^ sed mi estas tro prigra 😉

    kisojn
    gxis

    ps : nun, mi volas scii pli pri via eks-koramikino ;p

  2. D? Kunar

    taglibro(j)

    “laux mi, iu ligo ne funkcias cxe http://www.muenster.de/~kunar/pri.htm => privatan hejmpagon”

    Dankon! Mi korektis tion.

    “nu, kiam mi vidas vian hejmpagxon kaj tiun de karulin’ !! mi ege jxaluzas !! mi sxatus havi la saman !!! ^_^ sed mi estas tro prigra ;)”

    Mi anka? estas ofte tre pigra, sed per la XHTML/CSS-kurso de Bertilo mi sukcesis krei ?ion tre rapide. La truko estas, verki nur 1-2 pa?ojn tage; tiel vi post kelkaj semajnoj havos multon.

    “nun, mi volas scii pli pri via eks-koramikino ;p”

    Kiel vi ver?ajne jam divenis, mi ne tro multe publike skribas pri tiaj aferoj. Anstata?e mi preferas ?iam nur mencii iomete. Se tio altiras la atenton de la legantoj, des pli bone! ; )

  3. esperantomobilo

    Kio pasis ne revenos

    Estas mirinde ke mi preskaux la saman tagon (la 31an de majo) ankaux antaux unu jaro disigxis kun mia eks-koramikino. Mi gxis nun multe suferas pro tio, kvankam cxio rezultigxis eble pli bone por mi (finkalkule) ol se mi restus kun sxi: pli bona laboro, felicxo kun la dua koramikino (mi tiutempe havis ilin du samtempe, do estis nia amtriopo) kaj… kaj granda anima vundo, fakte. Gxi nun ne tiom dolorigas min kiel la tutan pasintan jaron, sed tamen mi vidas tiun eks-koramikinon preskaux cxiunokte en miaj songxoj kaj se mi longe restas sen Diana, mi komencas turmentigxi pro rememoroj pri Kreski… Nu jen, tia malfelicxulo mi estas, aaaaaaaaaa!……. (plor-ridas)

    – Oleg

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *