?u en ?ia koro min atendas la fortun’?

Post semajno kun 50 laborhoroj (el ili 38,5 pagitaj), mi finfine trovis la tempon por fini la lundan enskribon (germanlingva recenzo de KD; iam mi traduku ĝin) kaj krei novan. Kio okazis intertempe?

Hieraŭ mi estis ĉe naskiĝtaga festo. Tie mi renkontis – krom la amikojn – ankaŭ la belulinojn denove. Mi devas konstati, ke unu el ili vekis mian profundan intelektan (kaj eble animan) intereson. Finfine mi havis (denove) bonan, ne superfacan babiladon. Tio ĝenerale pli mankis al mi ol festado. Mi tiom solas vespere dum la semajno.

Mia familio subtenas min. Mia frato (kiu hieraŭ havis naskiĝtagon, sed pro invito al la menciita festo ankoraŭ ne festis ĝin) diris ekzakte tion, kion mi bezonis aŭdi, nome ke konas miajn problemojn kaj komprenas min.

Dum la semajno altelefonis min mia bona amiko Holger. Li havis kelkajn novaĵojn por rakonti kaj ni interŝanĝis vidpunktojn pri la gravaj temoj (rilatoj, Esperanto-renkontiĝoj, virinoj). Interese ke li konstatis kion mi ankaŭ sentas, nome ke mi iĝas malgraŭ ĉio pli kontenta ol antaŭe.

amuzulo nun laboras por la Kanada entrepreno “Esperanto Antaŭen” kaj interalie faris proponon pri eldondado de mia interreta kompilo. Ĝuste, kiam oni ne plu atendas ke io evoluiĝas rilate al muziko en Esperantujo, alvenas tiaj mesaĝoj. Eĉ se la projekto ne realiĝos (jes, mi estas pesimisto), almenaŭ mi sentas min nun grava kaj rekonata.

Sume do multaj bonaj okazaĵoj. Tio pensigas min pri la ideo, ke fortuno venas al tiu, kiu ne kalkulas je ĝi sed aktive agadas por sia feliĉo. Kvankam mi malŝatas konfesi tion, la parolado kun la ĉarmulino tamen plej restas en mia menso. Ne temas pri la unua fojo, ke tio okazis, cetere. Tio despli maltrankviligas min.

Rigardo reen – la 11a ĝis 14a de majo 2003

La kvara enskribo antaŭ unu jaro – muzikaj rimarkoj pri U2, La Kuracistoj, kantaro kaj samplaĵoj.
La kvina enskribo antaŭ unu jaro – diplomo kaj glaciaĵo en la parko.
La sesa enskribo antaŭ unu jaro – la granda temo por DĴ, nome memkompilitaj KDj.
La sepa enskribo antaŭ unu jaro – studenta festo kaj kvin gravaj kantoj el la universitata tempo.

4 thoughts on “?u en ?ia koro min atendas la fortun’?

  1. D? Kunar

    hjmhjm

    Argh, mi forgesis kaŝi la enskribon antaŭ ol plenigi ĝin per la vera enhavo! Kutime mi simple ne trovas la tempon por enskribi tuj ĉion, kion mi volas. Mia cerbo devas ordigi la ideojn kaj formi la frazojn unue. Tial komence mi nur enmetas hazarde kreitajn, sensencajn literarojn (ĉifoje la ankoraŭ elteneblan “hjmhjm”).

  2. amuzulo

    E? se la projekto ne reali?os (jes, mi estas pesimisto), almena? mi sentas min nun grava kaj rekonata.

    Eble estas pro tio ke vi jam estas grava kaj rekonata! Kiel iu ajn povus forgesi Till kaj Kunar faras teknon ? 😉

  3. D? Kunar

    fameco kaj kanto

    Eble estas pro tio ke vi jam estas grava kaj rekonata! Kiel iu ajn povus forgesi Till kaj Kunar faras teknon?

    Mi pridubas tion, ĉar mi apenaŭ spertas kaj ĝuas la avantaĝojn de fameco. Grava kaj rekonata mi maksimume estas ekster Germanio. La profeto neniom validas en sia propra lando…

    Kaj aliflanke, se mi vere estus tiom konata pro tiu teknokanto, kiel iu ajn povus forgesi ke la ĝusta titolo estas “Till kaj Gunnar faras teknon?”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *