Mi faras ?in en alia maniero

Skribi pri sia propra taglibro (aŭ pri tiuj de aliaj) estas iom vanta kaj danĝera: Oni riskas turni sin nur ĉirkaŭ si mem. Tial mi intence evitas tiun temon kutime kaj nur nun, post plia duona jaro da taglibrumado, la duan fojon aŭdacas dediĉi sufiĉe da spaco al ĝi.

Kion pri aliaj retaj taglibroj en Esperanto?

Kiuj ekzistas, kaj kiaj ili estas? Kio ŝanĝiĝis intertempe? Post unu jaro indas fari bilancon.

retaj taglibroj ĉe www.livejournal.com

Unue kompreneble mi menciu la du ulojn, kiuj venigis min al LJ: amuzulo malpli ofte skribas lastatempe (bedaŭrinde!) kaj sen li la aktiveco en la lingvaj komunumoj (, , ) stagnas. n_true daŭre kaj multon skribas, sed nur malofte en Esperanto. Fakte li (sen intenci tion) retenis min skribi mian taglibron iam en la angla, kvankam mi per tio povus rikolti komentojn de pli multaj (nekonataj) personoj kiuj nur hazarde enrigardas.

Duaj en la vico estu tiuj, kies taglibrojn mi malkovris kaj eklegis jam je la komenco. Al la Nordamerika rondo apartenas kvarko kaj argilo, kiuj ambaŭ havas interesajn temojn kaj regas Esperanton sufiĉe bone por ke iliaj enskriboj estu legindaj. Du pliaj, nome elgrande el Germanio kaj keldan el Usono, skribas lastatempe malofte kaj nur foje en Esperanto, sed tamen restas observindaj. Apenaŭ aktivaj ekde longa tempo estas alauxdo el Rusio (nun loĝanta en Germanio) kaj nigra_okulo el Ĉinio.

Dum la pasintaj 12 monatoj feliĉkaze ankaŭ aperis kelkaj novaj esperantlingvaj taglibroj. La plej verva aŭtoro sendube estas goulo, kiu praktike montras kiom imprese rapide iu povas lerni Esperanton. La Kanadano arono sendube ŝatas modernajn teknikaĵojn kaj cetere mem faras muzikon kun Esperanto-titoloj. Bedaŭrinde nur ke li ne pli ofte skribas en Esperanto. Plej nova en la rondo estas karulin el Germanio, kiu ĝojigas per kompareble alta lingvonivelo. Ŝia taglibro momente estas la plej leginda kaj reaginda por mi, eble ĉar la “lokaj” temoj ne troviĝas geografie tiom for de mi kiel ĉe la aliaj.

retaj taglibroj ekster www.livejournal.com

Inter ĉiuj retaj taglibroj, kiujn mi legas, elstaras tiu de Ken Miner. La teknike simplegaj kaj neniel ĝene ornamitaj paĝoj (pura XHTML-kodo!) enhavas la pensojn kaj rakontaĵojn de regule aktiva taglibrumanto, kiu per agrabla mikso inter lingvikaj, filozofaj kaj ŝercaj kontribuoj akiras longtempan intereson ĉe mi.

Basimo, la gitaristo de La Kuracistoj, kreis esperantlingvan taglibron kun la nomo “Blogsimo“, sed bedaŭrinde malofte enskribas. En lia germanlingva taglibro regas plaĉa mikso inter interrete trovitaj novaĵoj, ŝercoj kaj bildoj. La frenezaj komentoj aparte distras.

Ankaŭ aliaj esperantistoj kiel Manuel Pancorbo Castro el Hispanio kaj Nicola Ruggiero el Italio havas retan taglibron, sed ne skribas tiom ofte. Eĉ tute malaperis la “taglibro por Leontodo” zmila el Belorusio – la lasta enskribo enhavis bildojn de bela (artefarita) virino. La t.n. “blogaro” ĉe gxangalo.com, unue anoncita per la kutima ĝangala fanfaronado, estas apenaŭ aktiva nun. Bedaŭrinda afero ĉefe nur ĉar almenaŭ unu el la uzantoj, nome Gonçalo Neves el Portugalio, havis vere interesan taglibron.

resume

Retaj taglibroj dum iom da tempo estis tre popularaj en Esperantujo, sed intertempe jam multaj denove malaperis aŭ restas neaktualigitaj ekde monatoj. Kvankam la antaŭa invitkoda baro ne plu ekzistas, do principe ĉiu povas krei taglibron ĉe LiveJournal, apenaŭ aperas iuj novaj uzantoj, kiuj regule skribas en bona Esperanto. ŝajne temas do pri pasanta modo – same kiel antaŭe personaj hejmpaĝoj, dmoz.org, www.babilejo.org kaj eble iam la Vikipedio.

La necesa muzika novaĵo: Mi de hejme kunportis mian kantokolekton kun neesperantlingvaj kantoj. En mi vere kreskis la emo denove muziki pli en aliaj lingvoj, precipe la germana. Esperanto-muziko nuntempe ne sukcesas tre entuziasmigi min, eĉ ne kiam venas bonaj aŭ bonon promesantaj novaĵoj. Mi simple devas iri mian propran vojon kaj ne tro kateni min al io ajn.

Rigardo reen – la 9a de majo 2003

La dua enskribo antaŭ unu jaro – pripensema teksto kune kun la centra temo “muziko”.

4 thoughts on “Mi faras ?in en alia maniero

  1. Sennoma

    Saluton Gunnar!
    Jes, vi pravas, bedauxrinde mi ne cxiam sukcesas blogi, ops, taglibrumi. Kaj tio cxu pro lernejo, cxu pro privataj aferoj cxu pro pigreco… ehhehe vi iomete konas min 🙂
    Tamen, estas vere interesa via listo de taglibroj! ankaux se nur unu-du mi ne konis, mi ja sxatas navigi en la interreta taglibra maro :-)))

    Verdire, ankaux mi vere bedauxras, ke Gonçalo ne plu taglibrumas… legante liajn skribojn, mi cxiam lernis ion novan (mi forte substrekas: cxiam!) kaj li ankaux sukcesis meditigi min pri lingvaj kaj movadaj aferoj.

    Ecx mi havis blogon cxe “Blogaro” sed cxar mi ne povis sxangxi la grafikan aspekton, mi ne plu volas uzi gxin. Vi scias, ke mi sxatas belan aspekton kiun mi atingas (laux mi, memkompreneble) per bildoj kaj per css-kodoj.

    Dankon por reklamo al mia blogo :-))

    amikege,
    Nicola

  2. Sennoma

    bonkoraj vortoj

    Dankon, Kunar, pro viaj komplimentaj vortoj pri mia blogo. Via lauxdo pri la koda simpleco de miaj pagxoj tamen memorigis min pri anekdoto:

    A: Vidu, cxu vi ne tre admiras pri S-ro Brown tion, ke li tiel lerte evitas balasti siajn verkojn per troa teknika jxargono, piednotoj, kaj referencoj al la scienca literaturo?

    B: Ne. S-ro Brown tute ne scipovas ian teknikan jxargonon, konas neniujn referencojn al la scienca literaturo, kaj ne povus distingi piednoton disde blinda kamelo.

    🙂 Tamen, mi ne *tute* faras virton el neceso. Sincere placxas al mi la simpleco.

    Via kunblogisto

    Ken Miner

  3. Sennoma

    Re: bonkoraj vortoj

    kaj mi gxojas vidi la diversecon en la mondo 🙂 de gustibus non disputandum est pri la gustoj oni ne diskutas, gxuste cxar ili estas tiel intimaj kaj personaj ke neniu vere rajtas priparoli 🙂

    ankaux mi sxatas la blogon de Ken. Des pli kiam li faras amuzajn vinjetojn!! :-)))

    amikege
    Nicola

  4. zmila

    vi bone konjektis, ke mi lasis anta?an taglibron ?e “neforum” kaj transloki?is al LJ.
    tie ?i mi skribas bjelarus-lingve kaj foje en E-o. evidenti?is, ke beda?rinde E-a uzantaro de LJ ne estas tre granda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *