Vivo estas paca tie

la post-IJF-aj muzikaj novaĵoj:

– Laurent Burgbacher, Sviso kiu ludis dum la IJF plufoje kun la Dana duopo “Junas kaj pli junas”, sendis al mi surbendigon de “Grava“. Mi kantas kaj gitaras kaj li tamburas. Nu, la MP3-dosiero ne estas tre laŭta kaj mi ne eksterordinare bone muzikas, sed tamen estas interesa aŭskulti sin mem. Mi ŝatus havi pli ofte tiajn surbendigojn por pritaksi mian kantadon/muzikadon kaj pliboniĝi.

– DĴ Nucki (burĝe: Marc Steßgen) antaŭ dek jaroj instigis min mem iĝi DĴ. Ni ofte jam kune faris skeĉojn dum la internaciaj vesperoj de renkontiĝoj, kaj dum la IJF ni kune kantis karaokee, nome “Go West” de Pet Shop Boys kaj “In the ghetto” de Elvis Presley. Sed ni iom ŝanĝis la tekston, tiel primokante la IJFn. Ĉe “Go West” mi enmetis IS-varbadon en la lastajn refrenojn, kaj ĉe “In the ghetto” ni kantis “Toskana” anstataŭ “Chicago” (kiu konas la tekston, komprenos la ŝercon) kaj “Abetone – hej, ho!” post ĉiu “in the ghetto”. Hm, eble ne estas novaĵo, sed mi ankoraŭ volis skribi pri tio.

Pasko ne nur estas la plej alta festo de la kristanoj, por katoliko ĝi ankaŭ signifas la finon de la fastotempo” (aŭ “Karesmo“). Inter karnevalo kaj pasko oni rezignu pri alkoholo kaj dolĉaĵoj. Kiel infano mi ĉiam faris tion, sed kiel studento mi preskaŭ neniam atentis pri tio, ĉar dum la fastotempo estis miaj ekzamenoj, kaj mi bezonis ĉokoladon por rapide senstreĉigi min. Sed pasint- kaj ĉijare mi denove fastis, tamen ne pro religiaj, sed pro personaj kialoj. Pasintjare mi volis scii, ĉu mi entute sukcesus fari tion, kaj jes funkciis. Ĉijare mi volis eltrovi, ĉu mi ne estus tute alia sen miaj ŝatataj dolĉaĵoj kaj almenaŭ en etaj dozoj estimata alkoholo. La stranga rezulto: Mi preskaŭ tute ne havis problemon rezigni pri ambaŭ – kaj male, mi sentis min eĉ pli mem ol kutime. Fakte tio estas la vera celo de fastado – eltrovi, kio vere gravas en la vivo kaj tiel trovi al si mem.

1 thought on “Vivo estas paca tie

  1. Sennoma

    rezigno pri alkoholo kaj dolcxajxoj

    Saluton Gunnar,

    interese, ke vi fastis – mi ekde kelkaj semajnoj dauxre fastas, rezignante pri alkoholo, dolcxajxoj kaj viando. Tamen tio ne pro religiaj aux kompataj kialoj, sed simple pro sanecaj. Mi ankaux konstatis, ke mi pro bona nutrado igxas pli konscia pri mia korpo kaj gxenerale pri mi mem. Mi konsilus al vi dauxrigi tiun rezignadon pri alkoholo kaj dolcxajxoj – gxi vere plikonsciigas pri la korpo. Cxokoladon oni povas vere facile anstatauxigi per fruktoj ekzemple. Kaj alkoholo tute ne estas bezonata, ecx male. Se vi volas, mi povas doni al vi pli da kialoj por rezigni pri dolcxajxoj, alkoholo aux viando.

    Amikajn salutojn
    Felicx’

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *