?i jam tiris vin multe tro for

Lastatempe mi ne trovis la tempon por skribi, ĉar okazis multaj aferoj samtempe, pri kiuj indas skribi. Jen la eterna dilemo de taglibremuloj!

Jen eta elekto de la novaĵoj koncize:

laboro

Mi nun havas tuttagan postenon. La hieraŭa kulmino konsistis el vizito de sr-ino Fischer, federacia ministrino de Nordrejn-Vestfalio. Jen eta artikolo (en la germana): ministrino pri sano vizitis infanklinikon

muziko

Mi aŭdis novajn kantojn de Éric L. (initials dc), grandparte muzike interesa, sed lingve ankoraŭ plibonigenda laboro. Li certe estos gajno por Esperantujo rilate al la muzika kvalito, sed ĉu esperantistoj entute rimarkos kaj honoros tion?

De Flo mi scias, ke pluraj diskoj de aliaj artistoj estas aŭ preskaŭ finitaj, aŭ farataj aŭ eĉ freŝe aperintaj. Kaj ankaŭ el Finnlando atingis min interesaj informoj (kiujn mi eble rajtas publikigi jam nun, kaj pro tio plie silentas).

Mia propra muzika aktiveco stagnas. Je unua rigardo mankas tempo, sed reale estas volo. Mi simple ne plu atendas grandajn sukcesojn kiel vera muzikisto en Esperantujo. Nur la kantokolekto daŭre ricevas mian atenton. Sed restas almenaŭ unu recenzo verkenda ankoraŭ… Mi ŝatus reeki la verkadon de samplobazita muziko, sed ĉiu lastatempa provo montris montaron da obstakloj. Iel mankas inspiro (aŭ la nervoj, alfronti la problemojn).

privata vivo

Mi ne plu sukcesas fiksi iun ajn komunan aktivecon kun amikoj. Tio iom ĝenas min, ĉar mi atendis ke tio ŝanĝiĝus post mia studado. Aliflanke mi plej agrable travivis du spontaneajn renkontojn dum la pasintaj tagoj: Dimanĉe mia fratino kaj mia bofrato venis dum la posttagmezo al mia loĝejo, kaj marde amikino el Nordwalde vizitis min kaj poste ni iris kinejen. Laŭ mia impreso, mi simple alkutimiĝu al tio, ke mi apenaŭ planas mian liberan tempon. En Catania (Sicilio) tio ja ankaŭ bonege funkciis kaj mi tre ĝuis tion!

Mi dormas iom tro malmulte. Kulpas komputila ludo. Ĝi retenas min fari pli senchavajn aferojn kun sukcesoj en la reala mondo. Sed almenaŭ mi eĉ post pasko ne plu manĝis multajn dolĉaĵojn kaj ankaŭ ne trinkis multajn alkoholaĵojn, do almenaŭ drogokonsumado en tiuj du kampoj atingis agrable malaltan nivelon.

2 thoughts on “?i jam tiris vin multe tro for

  1. D? Kunar

    alkholo kaj aliaj legalaj drogoj

    Fakte ne, sed ĉar mi antaŭ pasko rezignis dum 40 tagoj pri dolĉaĵoj kaj alkoholo, mi atendis ke mia sopiro al ili estus pli granda nun! Mi skribos pri tio en mia sekva enskribo.

    (Ha, belege… unufoje mi verkas enskribon ĝustatempe kaj jen tuj vere iu komentas!)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *