Vi estas sur la strat’, sed vi ne havas celon

Terorismaj atakoj iĝis tiom kutimaj ke ili al mi ne ŝajnis pritraktindaj en mia taglibro. Sed lastatempe du okazaĵoj iom elstaris el la amaso. Antaŭ unu semajno, komento en “Die Zeit” pri la terorismaj agoj en la Irako (MP3-dosiero) vekis mian atenton. Kaj la unua raporto de “Der Spiegel” pri la hodiaŭa bombatakoj en Madrido, ĉefurbo de Hispanio, konfirmis ke estas tempo por ne silenti.

Ambaŭ montras, ke nek temas pri batalo inter “la okcidento” kaj “la oriento” aŭ “la araba mondo” kontraŭ la t.n. “Usona imperiismo”. En Irako, fanatikaj islamanoj murdis aliajn islamanoj dum la festado de unu el la plej altaj islamaj festotagoj. En Madrido, viktimoj iĝis tute normalaj homoj el la popolo, kiu grandparte kontraŭis la pasintjaran militon kontraŭ Irako. La veraj flankoj de la batalantoj do estas aliaj ol tiuj oficialaj de la t.n. “milito kontraŭ la teroro“; ili ne kongruas al naciaj aŭ kulturaj limoj. Reale temas pri milito, kiun la fanatikuloj deklaris kontraŭ la moderuloj; la homoj pretaj al murdado kaj memmortigo kontraŭ tiuj pretaj al komunikado kaj kompromisoj.

Cetere ankoraŭ ne klaras, kiu respondecas pri la bombatakoj en Hispanio. Mi nur post iom da tempo rimarkis, ke hodiaŭ antaŭ ekzakte 2,5 jaroj estis la teruraj atakoj de la 11a de septembro 2001.

Timo gvidas al kolero. Kolero gvidas al malamo. Malamo gvidas al sufero.” (Yoda)

Malgraŭ ĉio: Amo, indulgo kaj kompato estas pli fortaj ol malamo, fanatismo kaj perforto.

la muzika novaĵo:
Igor sendis al mi hodiaŭ la unuan SQL-dosieron por la MP3-datumbazo, kiun ni ambaŭ planas lanĉi ĉijare. Tre kontentigas min vidi unuan konkretan intertempan rezulton. Li ankaŭ menciis ke ni jam havas spacon sur testservilo por elprovi nian laboron. Tio esperigas.

1 thought on “Vi estas sur la strat’, sed vi ne havas celon

  1. Sennoma

    terorista atako

    Kara Gunnar,
    mi ?us eksciis de la itala televid-?urnalo, ke Al-Kaeda pretendis a?torecon de la atenco… kaj oni anka? diras, ke venont-foje tio povos okazi en Milano… se mi pensetas pri kiom da geamikoj mi havas en Milano, mi tristegas… ni esperu je la paco

    Nicola
    http://www.yksi.org/~miklos/blog/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *