Monataj arkivoj: Februaro 2004

Pluvas nun sed balda? mi jubilas

Iama GEA-estrarano, kiu nuntempe instruas la germanan al studentoj en Rumanio, alskribis min petante pri helpo por muzika projekto. Li volas organizi laborrondon pri germanlingva hiphopo, en kiu la lernantoj mem skribu tekstojn kaj poste prezentu ilin sursceneje. Kiel malantaŭa muziko servu instrumentaj versioj de konataj Germanaj hiphopkantoj.

Tio igis min trarigardi mian KD-aron. Jen listo de ĉiuj germanlingvaj hiphopdisketoj kiujn mi posedas:

la listo kun kelkaj aldonaj informoj

?i tie ni staras a? ?i tie ni falas – historio tute ne atentos

One must fall 2097” estas 10-jaraĝa komputila ludo. En oktobro 1994 mi ricevis provversion de ĝi kiel donacon por mia 18a naskiĝtago. Jam post la unua tago (aŭ nokto) mi ŝategis ĝin kaj tre baldaŭ mendis la kompletan version.

La ludo konsistas el konkursa batalado inter robotoj. Tiuj estas stiritaj de homoj, kiuj havas propran historion kaj celon. Al mi tuj plaĉis la ideo ke eblas fari batalan ludon sen sangofluo; kaj ke malantaŭ la oficialaj deklaroj pri venkintoj kaj venkitoj, svarmas la sekretaj planoj de la aktoroj (tiu de la ludanto same kiel la aliaj), tiel ke relative simpla ludo ricevas interesan historion. La karakteroj aspektas iomete kiel tiuj el Japanaj bildstriaj filmoj, kio bone substrekas, ke temas pri amuza kaj ne mortserioza afero.

Mi tre ĝuis kiel la ludo finas se iu certa karaktero venkas. (La ĉampiono ĉiam vojaĝas al Ganimedo, luno de Jupitero.) Jen citaĵoj el la tekstoj kiuj tiam legeblas:

Cossette: “Pro viaj revoj akirotaj, vi sentas vin pli forte kaj pli vivante ol iam ajn.”

Shirro: “Dum vi surteriĝas sur la malhela flanko de la luno, la futuro aspektas hele.”

Christian: “Dum vi flugas al la luno, paco venas super vi.” (Tiun mi plej ŝatas.)

Mi plej ĝojas pri tio ke ekzistas kelkaj ege utilaj fontoj en la interreto. Ĉe “X-BoT’s OMF Universe” ekzemple troviĝas multaj interesaj dosieroj, interalie la kompleta versio intertempe libere haveblas. Plie tie elŝuteblas MP3-dosieroj kun la muziko el la ludo, kiu origine estis en la (nur de Epic Megagames uzata) PSM-formato.

Mi sukcesis aŭskulti la PSM-dosierojn per modplug, sed bedaŭrinde ne funkcias per unu el miaj plej ŝatataj. Dum la sekvaj tagoj mi provos refunkciigi la (por MS-DOS verkitan) ludon sub Windows kun sono kaj muziko. Por tiu celo ekzistas apartaj instrukcioj.

La menua muzikpeco, tiu de la dua areno kaj tiu de la fino (fakte la versio el la provversio) postlasis la plej profundan impreson ĉe mi. Tiu muziko estis mejlŝtono survoje al mia propra muzika aktiveco. Ĝi bone markas la transiron de sintezila popmuziko al tekno; historie ĝi troviĝas inter la MOD-dosieroj kiujn mi aŭskultis komence de la 1990aj jaroj kaj la sonŝpuro de “Mortal Kombat“.

Mi malamas diri tion, sed estas eble mi

Aaron Chapman (arono) mencias en lastatempa enskribo en sia taglibro ke li faras muzikon. Ekinteresite, mi elŝutis ĉion haveblan sur lia paĝo kun liaj kantoj.

Ĉiuj pecoj estas instrumentaj kun esperantlingvaj nomoj, faritaj per samplaĵoj aŭ (supozeble) sinteziloj. Ofte aŭdeblas sonoj de veraj instrumentoj, sed verŝajne ankaŭ ili origine venas de samplaĵoj. La plej multaj pecoj estas inter 2:00 kaj 3:30 minutojn longaj; la plej longa daŭras 4:13 minutojn. Stile Aaron similas al DĴ Roger, Esperanto el Kanado, Alhambra (du grupoj de mp3.com), mi mem, kaj por mencii vere amase konatan nomon, eble foje Fatboy Slim.

La novaj verkoj estas en elektronikaj stiloj kun malluma, malluma, agresema, melankolia sono. Foje enestas etnaj influoj, ekz. ĉe “Kolera Luno”. Tiu kaj “Mi neniam povus diveni” kaj “Renaskiĝo” plej plaĉas al mi, ĉar temas pri interesa mikso inter veraj instrumentoj kaj sinteziloj. Ĉe la malnovaj verkoj ofte rekoneblas samplaĵoj de Magix Music Maker (v2000). Plej klare tio rimarkeblas ĉe “Glatmola”, kiu uzas kelkajn acidĵazajn samplaĵojn aŭdeblajn ankaŭ en mia verko “Jazz di Gennaro” (jen paĝo kun plilongigita versio de tiu kanto). La stilo troviĝas ie inter elektronika kaj novepoka muziko, pli ofte eksonas piano. La sono estas pli hela, pozitiva, sed ankaŭ pli simpla, do la rezultoj restas malpli interesaj ol ĉe la novaj verkoj. Plie la instrumentoj foje ne bone kongruas unu al la alia. La pecoj memorigas pri la muziko el komputilaj ludoj, ekz. “Drilling Billy” (de kiu ekzistas Esperanto-versio). Plej interesaj kantoj estas “Kaj kura saltet'” kaj “Merkato” (kies muziko respegulas la viglecon de merkato en sudeca lando).

Vendrede vespere mi renkontiĝis kun kelkaj de la junulinoj kaj iris al festo (kvazaŭ jam kutimo – sonas nekredeble!). Agrabla vespero kun dancado, babilado kaj malmulta trinkado de alkoholaĵoj. Pluraj el la ĉeestantaj knaboj (nematuraj laktovizaĝoj!) ne eltenis ke mi troviĝis inter tiom da belulinoj kaj bone amuziĝis kun ili. Unu montris per sia fingro al mi kaj preterpasante provis ofendi min, dirante ke mi estas samseksemulo. Poste du aliaj knaboj alparolis unu el la knabinoj, demandante ion pri mi, kion ili ne kuraĝis diri rekte al mi. Strange kiom ŝanĝiĝis la situacio. Antaŭ unu jaro, mi devis elteni malestimantajn rigardojn de arogantaj studentinoj, ĉar mi estis nemodema informadikulo, kaj nun junuloj regule envias min, ĉar mi daŭre estas en akompano de pluraj ĉarmaj junulinoj. Tiel mi ŝatas la vivon!

Mi ?iam estos esperanta, esperanta

Belaj virinoj, kiuj ornamas Esperanto-gazetojn, jam dufoje estis unu temo de enskribo. Unufoje mi demandis (ironie), ĉu io vere pensas ke mi ŝatas vidi fotojn de belaj virinoj; antaŭ tio mi miris kial belulinoj ne ricevas lokon sur la titolpaĝo de Esperanto-gazetoj, anstataŭante la tradician Esperanto-flagon. Kaj kion mi vidas sur la kovrilo de “Revuo Esperanto” numero 1167, 02/2004, kiu havas kiel temon “kongresoj kaj tradicioj”? Tri belajn Rusinojn, malgraŭ la tradicio, montri de kongresoj ĉefe grandegajn flagojn kaj ne partoprenantinojn. Ĉu la movado eble tamen ŝanĝiĝas?

Kiu ne konas la germanan, tiu verŝajne ne komprenos kiel rilatas “forfikulo” al muziko. (Kaj jes, “forfikulo” ne estas maldeca vorto!) En la germana, “forfikulo” ankaŭ servas kiel esprimo por kanto kiu tiom eniras la orelojn ke oni ne sukcesas forgesi ĝin.

Hieraŭ kaj hodiaŭ ekzemple daŭre restis en mia kapo la kanto “Sweet Harmony” de “The Beloved”. Laŭ mi popmuziko kun elektronikaj influoj, ial memorigante min pri “Pet Shop Boys”. La teksto temas pri serĉado (aŭ alcelado) de harmonio. Tio sonas eble iom naive, sed tamen la peco ofte reeksonis en mia menso. Ĝi eĉ jam aperis en sonĝo de mi, kiu tutŝajne simboligis mian deziron de paco kaj harmonio. Jes… bela sonĝo.

La tono de la muziko estas iom melankolia, sed malkutime pozitiva, agrabla, gaja. La kanton mi konas jam el la tempo kiam ĝi estis aktuala, en la jaro 1993. Tio donas pozitivan kromsignifon al ĝi, ĉar 1993 estis (rerigardante, kaj do forgesante la detalojn) tre bona jaro por mi, kun multaj pliboniĝoj en mia vivo. La duobla KD “Best of 1993”, kiun mia frato posedas, apartenas al la malmultaj tiuspecaj kompiloj, kiujn mi vere ŝatas kaj kiu enhavas multajn vere bonajn kantojn.

Tie, kie la aero estas libera, ni estos, kio ni volas esti

La tria Rusa KD, kiun ĉarma Rusino donacis al mi, portas la titolon “??????? ?????????: ?????????”. Kompilo da moderna ruslingva popmuziko. Mi notis la interesajn titolojn kaj rimarkis, ke tio validas por la plej granda parto de la kantoj. Miaj nuntempe plej ŝatataj pecoj de tiu KD estas “Reflex: ?????? ????????” kaj “????????? ???????: ????-????”.

Kelkaj pensoj, kiujn mi jam skribe fiksis antaŭ kelkaj tagoj (kiel rezulto de cerbumado):

Dum la pasintaj monatoj, mi relernis ke socia pozicio povas ?an?i?i.

Post multaj jaroj, en kiuj mi transprenis preska? ?ie flankan lokon, mi ekopiniis, ke mi meritus tion, ?ar mi ?ajne ne estas tre ?atebla persono. Sed nun mi rimarkas, ke en mia nova amikaro la homoj senprobleme akceptas min kaj vidas min kiel sociemulon. Tio montras al mi, ke mi tamen pravis dum la jaroj, en kiuj mi restis mi mem, kaj ke malpravis tiuj, kiuj provis trudi al mi alian konduton.

Eble vera libereco ofte postulas izolecon. Sed restante mi mem, mi almena? povas rigardi en la spegulon sen malami la personon, kiun mi vidas.

Jam antaŭ preskaŭ unu monato mi skribis pri mia ideo, rearanĝi la titolliston de la Sting-KD “Fields of Gold“. Hodiaŭ mi realigis tion. La tuto sonas multe pli bone ol la origina vicordo, kiu ŝajnis al mi rezulto de pura hazardo aŭ senatenta miksado.

La alternativa Sting-kantolisto

Ni kunvenu ?uste nun – ho jes, en dol?a harmoni’

Jam pasis la unua monato de la jaro, jam pasis unu monato post IS. Tiam en la gufujo mi estis verkinta liston de projektoj kaj taskoj por fari en 2004, kaj mi kun agrabla surprizo konstatas, ke mi jam multajn etajn kaj plurajn ne tiom etajn plenumis. Tre kontentiga sperto, tamen ne trankviliga: Kreskis la sopiro je pli de tio. Mia taskolisto rimarkeble malpleniĝis, kaj mi denove trovis la tempon por okupiĝi pri mi mem, por ordigi kaj renovigi mian vivon.

Sabate vespere mi partoprenis en naskiĝtaga festo de amiko (DĴ Arafat). Tie mi renkontis (laŭ mia memoro) la kompletan belulinaron. Vere tre agrable! Bedaŭrinde mi ne havas grupan foton de ili, sed almenaŭ mi finfine skanigis foton de mia naskiĝtaga festo (2003-11-15) kiu montras kelkajn el ili. Kaj jes, reale ili estas ankoraŭ multe pli belaj, ĉarmaj, atraktivaj.

mi kun junulinaro el mia hejmvilaĝo

Ne forgesos tiujn tagojn

Vendrede oni ofertis al mi postenon por doktoriĝi. Tio alportus multan laboron dum du jaroj, sed samtempe ankaŭ garantiitan laborlokon dum tiu tempo. Miaj ŝancoj ĉe la labormerkato en Germanio ne nepre kreskus kiel doktoro, eble eĉ ŝrumpus. Sed trovi laboron kiel juna akademiano ĉiukaze similas al aventuro en Germanio, do tio ne zorgigu min…

Sabate mia avino (la patrino de mia patro) festis sian 90-an naskiĝtagon kun la tuta familio. Mankis nur tri personoj laŭ mia kalkulo. Tagmeze ni komencis festi en trinkejo/restoracio meze de mia vilaĝo Nordwalde per bongusta bufedo, inkluzive servado de trinkaĵoj al la tablo, kia lukso. Post la kafo ni iris al la loĝejo de miaj geavoj kaj tie plufestis ĝis vespero. La etoso por mi estis tiom bona kiel ekde jaroj ne plu, ĉiuj babilis kune kaj trovis temojn por interŝanĝi spertojn kaj opiniojn.

Ĉarma Rusino ne forgesis min kaj sendis al mi tri KDjn. Mi bezonis longe por aŭskulti ilin kaj skribu pri ĉiu el ili aparte.

La unua nomiĝas: “????????? ??????: ????????”. La nomo de la grupo en Esperanto signifas “Diskoteko Akcidento”! Mi jam konas “Avariya” kaj menciis ilin antaŭ kelkaj monatoj en enskribo pri Rusa muziko. Temas principe pri elektronika muziko (denco kun popmuzikaj influoj) sed kun elementoj de hiphopo, samplaĵoj, freneza kriado kaj foje eĉ folkloro en ĝi. Eble unue iom stranga miksaĵo, sed interesa. Ĝis nun, la du kantoj “?? ?????” (“Ne ploru”, teksto kaj MP3-dosiero) kaj “???????” (“Knabino”, teksto kaj MP3-dosiero) plej kaptis mian atenton.

Avariya ne nur ofertas la tekstojn, sed ankaŭ MP3-dosierojn de pasintaj albumoj kaj disketoj en la interreto! Entute tri paĝoj kun muziko. Bedaŭrinde ŝajne ne temas pri kompletaj kantoj, kvankam la grandeco de la dosieroj supozigas tion. Sed sufiĉas por doni bonan impreson pri kiel la grupo sonas.