Mi volas subentiri la murojn, kiuj ene min tenas

La hodiaŭan tagon mi neniam forgesos. Foje en la vivo, unu certa dato ricevas nekredeble gravan, pozitivan signifon. Ĝis nun, la 27a de decembro 1999 estis la plej bona tago de mia vivo, nome tiu, kiu alportis la plej ekstreman ŝanĝon al pli bono. Verŝajne la hodiaŭa tago ne iĝos nova rekordo tiurilate, sed tamen plej memorinda, atingante almenaŭ la honorindan duan rangon.

La pasintaj monatoj por mi signifis “revenon al mi mem“, sed ankaŭ “komencon de io nova, nekonata“. Tiom bonan socian pozicion mi ne plu havis ekde mia bazlerneja tempo, kaj tiom multan liberecon neniam antaŭe. Mi akiris la trankvilecon kaj harmonion, kiun mi tiom longe serĉis. Tiel mi denove povas esti, kia mi volas esti; kaj mi rimarkis, ke mi foje eĉ supertrafas miajn optimismajn esperojn! Mi povas ŝanĝi mian vivon. Eksperimente mi eltrovis, ke mi povas esti tute alia ol mi pensis, ke mi devus esti. Tielmaniere mi sukcesis liberigi min de multaj pensaj kaj agaj limigoj, kiuj ĝis nun regis min.

Kun la ĝojo pri la evolueblo kaj bona stato de mia vivo, tamen revenis pli malnova, nefinita afero al mia kapo kaj koro. Tio ne estas mirinde: Kiam io ŝanĝiĝas al pli bono, tiam pli facile videblas, kio daŭre restas same malbona. Post la liberigo de multaj ĉenoj, des pli evidentas la postrestantaj. Sen la ĝenaj aktualaj problemoj kaj tiuj de la pasintaj jaroj, denove rimarkeblis unu tre malnova, nesolvita, kiu loĝis dum multaj jaroj en la profundo de mia animo.

Por pluiri antaŭen kaj por vere repaciĝi kun mi mem, mi devis alfronti ĝin. Hodiaŭ mi rompis la katenon, kiu tiom longe retenis min. Sentiĝis kiel finfine repagi malnovajn ŝuldojn al mi mem, dum oni post tiom multaj jaroj ne atendintus, ke tio ankoraŭ okazus. Ekde hodiaŭ, unu afero, kiu longe turmentis min, povas finfine aparteni al la pasinteco, ĉar tiu lasta eta detalo, kiu postrestis de la plej nigra ĉapitro de mia vivo, nun estas forigita. Finmalaperas la bildo de 13- aŭ 14-jara facile vundigebla kaj timema knabo, kaj firmiĝas tiu de plenkreskulo, kiu certe ne estas ege kuraĝa aŭ tre forta, sed kiu ne plu bezonas forkuri de si mem aŭ kaŝi sian vivhistorion.

Laŭ mi, la plej malfacilaj bataloj ne estas tiuj realaj kontraŭ aliaj personoj, sed tiuj, kiuj okazas en la kapo. Kaj sia plej terura malamiko (aŭ kontraŭulo – dependas de la vidpunkto) oni ĉiam estas mem, ĉar ĉiujn aliajn eblus mortigi, tiel ke ili estus for, sed tiu unu ne nur dum la tuta vivo restas, sed eĉ daŭre akompanas onin ĉien ajn. Tial la plej grandaj venkoj ne estas tiuj, kiujn oni akiras super aliaj personoj en korpaj bataloj. Tiaj venkoj estas tute malplenaj kaj nenionvalidaj, kompare al la plej alta venko, nome la venko super si mem.

Vespere mi aŭskultis miajn plej ŝatatajn rok- kaj popkantojn kaj laŭte kunkantis. Kaj la unuan fojon ankaŭ tiuj kun iom melankolia karaktero ne havis malbonan kromguston.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *