Se la cerbo volas

Mia verŝajne plej lasta projekto por la Germana Esperanto-Junularo estas la verkado de Esperanto-kulturbroŝuro. Mi jam finis la tekston antaŭ monatoj, kaj nun Benno Frauchiger de JES pretigis la unuan korektendan versio. Kelkajn etajn erarojn kaj plibonigendajn detalojn mi jam rimarkis, sed krom tio mia unua impreso estas tre pozitiva. Kiom agrabla surprizo ke tiu projekto post monatoj da atendado kaj stagno tamen atingis tian staton! Se la broŝuro vere presiĝos (mi daŭre restu plu dubema – mi jam tro ofte havis negativajn spertojn!), tiam tio estos digna verko por fini mian aktivulan “karieron” en la junulara movado. Finfine Esperanto-muziko ricevos la pozicion en informado, kiun ĝi meritas.

Personecaj testoj (“Kiu XY vi estas?”) tre popularas inter posedantoj de retaj taglibroj. Lastatempe mi ekkonis plurajn interesajn tra sonjaaa, kiu regule publikigis la rezultojn. Mi iom hezitas fari same, ĉar plej ofte ili ne ŝajnas al mi tiom interesaj por aliaj personoj. Sed jen amuza escepto…


sonjaaa menciis lando-testo en ŝia taglibro. Temas pri la “Lando-kvizo” de la “Blua Piramido”.
n_true antaŭ monatoj skribis pri alia lando-testo, nome “Kiu lando de la mondo vi estas?” de Quizilla.

La rezultoj de Quizilla indikis ke mi estas Svislando. Samtempe mi pro scivolemo elprovis kiu lando mi estus se mi elektus tiujn respondojn, kiuj tute kontraŭus al mia personeco. La malo de mi estas Sudafriko. Mi des pli amuziĝis kiam nun en la nova lando-testo, mi iĝis… Sudafriko! Jen la du priskriboj, unue tiu kongrua al mi (kaj ĝi vere kaptas mian nunan staton!) kaj poste la tute malkongrua.

You’re South Africa!

After almost endless suffering, you’ve finally freed yourself from the oppression that somehow held you back.  Now your diamond in the rough is shining through, and the world can accept you for who you really are. You were trying to show who you were to the world, but they weren’t interested in helping you become that until it was almost too late. Suddenly you’re a very hopeful person, even if you still have some troubles.

Take the Country Quiz at the Blue Pyramid

South Africa

South Africa

A very cultural nation with many modern-day strifes. Infested with crime, disease, and political strife, it faces a constant uphill struggle.

Positives:
Aiming for Change.
Global Support.
Very Unique Culture.

Negatives:
Crime and Political Strife Rampant.
Under Constant Scrutiny.
Very Hot.

Which Country of the World are You brought to you by Quizilla

Resume: Tiaj testoj ne estas tro seriozaj, sed ĉefe servas kiel amuziloj. Plie ili montras kiom facilas ricevi ekzakte malajn rezultojn en du diversaj demandaroj. Statistiko evidente ne estas io por amatoroj…

1 thought on “Se la cerbo volas

  1. Sennoma

    Cxio, kion sxi faras estas magio???

    Hej Gunnar, mi nur tial skribas, cxar nuntempe, aux almenaux tiun tagon, kiam vi, mi auxskultis la albumon de police Ghosts in the machine, kis! Stela

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *