Lastatempe mi vidis multajn filmojn. Plej menciinda el ili estas “Minority Report“. Ĝi memorigas min pri “Memento“, kiun mi menciis en pli frua enskribo, kaj “Strange Days“, kiu menciiĝis poste en alia enskribo. Kvankam en la varbado por “Minority Report” la akcento estas sur la bataloj kaj ĉasoj, reale tiuj scenoj ne konsistigas la centran parton de la filmo. La vera temo estas tre progreskritikema kaj filozofa. Heroo, kiu unue estas fidema servanto de sistemo, sed poste ekdubas pri ĝi; la individua libereco, kiu venkas super la antaŭvidita sorto; la humaneco, kiu rekonkeras la kapojn kaj korojn de homoj en mondo regata de tekniko: Jen temoj, kiuj vere interesas kaj tuŝas min. “Minority Report” cetere baziĝas sur rakonto verkita de Philipp K. Dick, same kiel “Total Recall” kaj “Blade Runner“.
Vendrede miaj du bonegaj amikoj Holger kaj Till venis al Nordwalde. Nekredeble sed la unuan fojon post mia 20a naskiĝtago ni ĉiuj tri renkontiĝis ĉe mi hejme! (La lastan fojon, ke ni revidis unu la alian, estis tamen antaŭ nur du semajnoj, dum la Revelido-tago en Dortmund.)
Sabate posttagmeze ni kune renkontis kelkajn el la junulinoj. Dum ni babilis, unu plurfoje surmetis la saman kanton, nome “Kiss from a rose” de Seal. Tre romantika amkanto, simila al “More than words” de Extreme; iom ŝajnas al mi miksaĵo inter “Fields of gold” de Sting (la same “varma”, gaja sono), kaj “Scarborough Fair” de Simon & Garfunkel (duvoĉa kantado, almenaŭ parte). Krom la amuzo, kiun tiu daŭra aŭskultigado de “Kiss from a rose” kaŭzis, mi ĝojis ke tiaj kantoj tutŝajne plaĉas al virinoj ankaŭ pli junaj ol mi. Dum la pasintaj jaroj, mi ofte kantis tiajn verkojn por virinoj, kaj ili ĉiam tre ĝojis, precipe, kiam temis pri sia gepatra lingvo. Sed ekde mia loĝado en Nordwalde, mi apenaŭ faris tion, kaj pasintan sabaton mi rimarkis, ke tio mankas al mi. Kiel la mondo rimarku la avantaĝojn kaj agrablaĵojn de mia mola flanko, se ne tielmaniere?