Mi forlasas la nokton

La kvintagan taglibran paŭzon kunkaŭzis, ke mi pli ofte vidis la jam ofte menciitajn junulinojn. Dum la pasintsabata festo, ili estis iom sovaĝaj kaj tre ĉarmaj. Marde mi vespermanĝis kun la Esperanto-kursanoj de mia frato, inkluzive tri knabinoj. Ĵaŭde – okaze de karnevalo – estis festo ĉe amiko, kie mi revidis multajn el ili. Kaj mi jam troviĝas sojle de la sekva festo…

Tio iom prokrastigas mian finfinan translokiĝon al Münster. Pasintan sabaton mia bofrato tre helpis min transporti mian liton kaj la plej gravajn aferojn (ĉefe mian KD-kolekton) al mia nova loĝejo, kiu nun, freŝe renovigite, aspektas tute bone.

Krom diversaj etaj aferoj kaj miaj vestaĵoj, ankoraŭ restas mia komputilo kaj unu seĝego en Nordwalde. Ilin mi volas transporti la sekvan semajnon kun la helpo de mia frato.

Rekompense mi instalis kaj refunkciigis por li la malnovan ludon “Tyrian”, kiun mia frato ŝerce nomas “Thymian” (timiano). En tiu komputila ludo, oni stiras spacoŝipon kiu detruu ĉiujn malamikojn. Simpla principo sed ege bone realigita. Ni ludis ĝin antaŭ dek jaroj kune; ĝi havas elstaran duopan ludmodon.

Mi rimarkis ke ĉe elektronikaj artistoj ĝuste tiuj plaĉas al mi, kiuj ja havas internacian kaj amasan sukceson, sed samtempe estas konataj kiel “specialaj”, ne tro dependantaj de aktualaj modegoj kaj pli koncentritaj je propra vojo. Al tiu kategorio apartenas The Prodigy, Fatboy Slim kaj Chicane. Marde mi aĉetis la albumon “Play” de Moby, kiun same eblas aligi al tiu rondo, sed de kiu mi ĝis nun ne havis ajnan KDn! Fakte Moby komence de la 1990aj jaroj faris teknon, sed poste tra ambjento kaj roko venis al pli mola, leĝera stilo. “Play” el la jaro 1999 enhavas kelkajn verkojn, kiuj memorigas pri Fatboy Slim, unu pli teknoecan, plurajn triphopajn, diversajn, kiuj similas al “Chicane” kaj multajn pli malrapidajn, trankvilajn. Precipe tiujn mi momente plej ŝatas (“Porcelain” kaj “Inside”).

2 thoughts on “Mi forlasas la nokton

  1. goulo

    Mi nur havas unu diskon de Moby, sed mi tre ?atas ?in. ?i estas I Like To Score kaj enhavas multstilan muzikon el diversaj filmoj, inklusive bonan intensan Moby-version de “New Dawn Fades” (origine de New Order), el la filmo Heat.

  2. shougeki

    Marde mi vesperman?is kun la Esperanto-kursanoj de mia frato

    Mi deziras havi Esperanto-kurso.
    Mi deziras koni aliajn homojn cxi tie kiun parolis la Esperanto.
    La plej komunan demandon ke homoj mi demandas –> “Esperanto? What’s that?”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *