Da?re la samaj kanta?oj validas

Malbona muziko dum festoj ŝajne estas internacia problemo. my_lode skribis pri tio antaŭ kelkaj tagoj, uzante frazojn kiuj povus rekte veni de mi (krom ke ili origine estas en la angla):
“Homoj ĉi tie ne scias kiel kompili KDjn. Mi pensas ke se mi respondecus pri festo, mi povus dancigi ĉiujn ene de minutoj kaj teni ilin en tiu stato dum horoj. Mi malamas iri al festoj kun enuigaj DĴj kiuj nur surmetas malbone miksitan hiphopon sen iu melodio kaj sen ritma vario.”

Jam dufoje mi skribe fiksis similajn impresojn, nome antaŭ tri monatoj kaj antaŭ unu monato. Fakte mi konsilis al my_lode iĝi DĴ. Ŝi mem kompilas KDjn laŭ certaj temoj (ekz. “muziko el Svedio“), kio estas tre digna komenco.

Kaj jes, mi sukcesis konverti la PSM-muzikdosieron el One must fall 2097 unue al S3M kaj poste al MP3. La konsiloj de la estro de X-BoT’s OMF Universe estis tre fruktodonaj. Nur ĝenas min ke mia rezulto havas alian tonaltecon ol la de li transformitaj dosieroj. Eble mi rekonvertu de la S3M-formato per alia programo; li skribis ke Modplug, kiun mi uzis, plej verŝajne kulpas pri la diversa tonalteco. Ĉiukaze jam nun indas noti tion kiel “sukcesan projekton” por tiu ĉi jaro. Ekzistas apenaŭ io pli bela ol aŭskulti muzikon de “kulta” komputila ludo, precipe kiam temas pri tiom altkvalita verko kaj malrapida elektronika peco.

El la multaj retaj artikoloj, kiujn mi ĉiutage legas, elstaras “Sterki kaj sterki konstante” de Sten Johansson, kiu jam ekde monatoj legeblas en “Libera Folio” kaj nun krome aperis en la februara numero de “La Ondo de Esperanto“. Ĝin mi opinias esti unu de la malmultaj longdaŭre legindaj kaj diskutindaj kontribuoj pri la movado. Tio ne signifas, ke mi 100%e konsentus kun Sten Johansson (tiam ĝi ne estus “diskutinda”, sed “nediskutinda”), sed li prezentas siajn ideojn en konciza formo kaj kun pli modera vortumado ol la kutimaj “movadaj ideologoj”.

Liaj konsilas interalie:
“Forlasi la ekstreman desuprismon. Ni rezignu la postulojn, ke eta grupo da idealistoj decidu, per kiuj rimedoj UNO, EU a? unuopaj personoj komuniku internacie. Ni mem uzu Esperanton por nia propra bezono, tiel farante ekzemplon al la mondo. Ni uzu ?in intense kaj por ?iuj celoj. Ni flegu la kulturon kaj arton, sed anka? la distron kaj amuzon.”

Tute en ordo. Mi plie rekomendus forlasi la ekstreman desubismon. Kiu sekvas alian konsilon el la sama artikolo, nome “Ni permesu rigardi Esperanton kaj la esperantistojn per la samaj nefermitaj okuloj kiel aliajn sociajn fenomenojn.”, tiu konstatos: En la okcidentaj industrinacioj, en kiuj laŭdire ekzistas demokratio kaj merkata ekonomio, reale subaĉetoj kaj karteloj estas kutimaj fenomenoj. Multaj bonaj ideoj ne ricevas la rekonon, kiun ili meritus, ĉar firmaoj kaj lobiistoj blokas ilian pritrakton, esploron, enkondukon. Tial eĉ la plej modela praktika vivado de Esperanto ne aŭtomate gvidos al ĝia amasa akceptado (sen paroli pri lernado!). Sekve necesas minimuma desuprismo, ĉar alikaze la plej forta kaj bona desubismo apenaŭ efikos.

“Forlasi la antagonismon inter Esperanto kaj la angla lingvo. (…) Nur ?ovinistoj kontra?as komunikadon pro tio, ke ?i ne okazas per la ?usta lingvo.”

Prave. Tamen tio ŝajne alcelas nur tiun artefaritan malamikecon, kiun esperantistoj kreas kontraŭ la angla lingvo. Samtempe mi tre ofte spertas, ke neesperantistoj alportas tiun rivalecon dum informado kaj diskutoj. Ili kontraŭas komunikadon en Esperanto pro tio, ke ĝi ne okazas per la ĝusta lingvo, nome la angla. La penso, ke sufiĉas koni la anglan por internacie komuniki kaj ke ĉiu povas lerni ĝin je sufiĉa nivelo, en Germanio estas akceptita kvazaŭ kiel fakta vero. Ĉiu persono, laŭ kiu indas lerni alian fremdan lingvon, kontraŭstaras tiun “komune supozitan veron” kaj sekve estas malamiko de “nia kara lingvo”, la angla. Do eĉ se mi mem ne vidas konflikton inter la angla kaj Esperanto, mi tamen ofte devas alfronti la aserton, ke ĝi ekzistas, kaj ne povas eviti diskuton pri ĝi.

“Forlasi la monopolismon. Estus egocentra ideo pensi, ke utilas nur mia maniero agi por a? per Esperanto.”

Agrable trafe. Sed tio ankaŭ signifas, ke la homoj havu la liberecon ne akcepti la aliajn konsilojn.

“Forlasi la adoron je harmonio kaj konkordo. Ni ne plu ka?u kaj prisilentu internajn konfliktojn kaj malkonsentojn, sen kiuj eblus neniu evoluo. Ni respektu kaj flegu la diferencojn.”

La konstato, ke harmoniemo tro regas nian movadon, tre surprizas min. Mi rezignis pri certa posteno pro la akra kritiko kaj la prema malakcepto de ajna propono de mi far kelkaj aktivuloj. Se entute ekzistis persono tro fiksita al harmonio, tiam nur mi mem! Sed mi neniel sentis, ke tiuj konfliktoj estintus fruktodonaj, eĉ male, ili blokis ĉian evoluon. Intertempe mi pensas, ke harmonio kaj konflikto ambaŭ bezonatas – en la ĝusta dozo.

“Prefere ol varbi cent novajn, ni zorgu krei ion allogan kaj valoran, por ke pli multaj varbitoj restu uzantoj. “Cent semoj perdi?as, mil semoj perdi?as, ni semas kaj semas konstante.” ?u ni ne provu foje anka? sterki?”

Tion mi predikas ekde jaroj. Ni ne nur zorgu pri novaj lernantoj, sed atentu, ke pli multaj el ili plulernu kaj spertu la utilon de Esperanto. Unu semo en fekunda beto donos vivon al pli multaj novaj semoj ol cent kiuj falas sur blankan rokon. Pri tio ne nur mi konscias; multaj aktivuloj tenas tiun penson en sia kapo. La “klasikaj” vervaj varbantoj, kiuj nur persvadas kaj pelas homojn al komencanta kurso, iom post iom formortas. La malnova citaĵo pri la semoj ricevas pli kaj pli malnovan karakteron.

Por montri ke la pensoj de Sten Johansson ne estas novaj, same ne kiel miaj kritikaj komentoj, jen aldone io, kion mi jam antaŭ jaroj skribis kaj kio ĝis hodiaŭ validas:

Ĉu ĉiu ekstrema opinio devas rezulti en samalte ekstrema opinio en la alian direkton? (…) Kion mi kritikas estas do ne la preteco al memkritiko sed la tendenco kritiki ĉiujn ene de la movado kiuj ne tuj post la publikigo de novaj ideoj rilate al informado sekvas ilin kvazaŭ devigajn ordonojn. Novaj ideoj bezonas tempon por disvastiĝi kaj sukceso ne venas post unu tago. Tiun bazan scion devus havi ĉiu el ni kiu iam provis konvinki aliajn homojn pri Esperanto. Kial do oni forgesas ĝin ĉe aliaj temoj? (…) Mi pensas ke, se tiu daŭra ismemo (la emo propagandi kaj pridiskuti nur finvenkismon, raŭmismon, ktp.ismon) same finiĝus kiel la maltoleremo de aliaj opinioj kaj trokritikado de ies alia laboro por nia movado (du fenomenoj troveblaj ne malofte precipe ĉe aktivuloj), nia movado jam pro tio iĝus malpli ekstremisma kaj pli simpatia por novuloj. Ĉu ne jam en 1905 oni decidis ke ĉiu estas esperantisto kiu parolas la esperanton, sendepende de sia opinio? Ĉu pro tio ne ĉiu el ni rajtu decidi mem kion li pensas – eĉ se tio estas ie inter la esktremoj?
(el legantletero en Esperanto aktuell 8/98, reage al artikolo de Bernd Finger: “Kontraŭ Esperanto-ekstremismo!” en koncize 1/97 kaj Esperanto aktuell 6/98)

2 thoughts on “Da?re la samaj kanta?oj validas

  1. Sennoma

    Viaj komentoj pri la skribajxo de Sten Johansson

    Pri “desuprismo”: eventuala Fina Venko implicas (kiel atentigis via samlandano Klaus Mohrhoff en la BJA-listo antaux kelkaj semajnoj), ke manpleno da homoj altrudus helplingvon al la homamasoj almenaux de tuta Euxropo. Tiel mi komprenas la vorton en la uzado de Johansson.

    Plejparte “artefarita malamikeco” ankaux laux mi estas la gxenerala “kontrauxusonismo” kiu supozeble nun regas cxies koron, cxar ne ofte oni imitas tion, kion oni vere malamas.

    Kiel cxiam amike,

    Ken

  2. D? Kunar

    desuprismo kaj kontra?usonismo

    Ĝuste pro la “diktatura manpleno” mi ne subtenas la “klasikan” desuprisman (finvenkisman?) ideon. Aliflanke mi kritikas tiun ekstreman desubisman ideon, kiu antaŭvidas nur agadon per, sed ne por la lingvo kaj ĝia komunumo. Informado pri Esperanto, respondado al malfavoraj artikoloj, gazetara konferenco kadre de renkontiĝoj, varbado de gravuloj aŭ famuloj kiel altaj protektantoj de kongreso, instalado de (libervolaj) kursoj en universitatoj, fakte ajnaj agoj por la apogo de Esperanto estas por mi jam “desupraj”. Mi ĉefe volis atentigi pri tio kaj ke la vera malo de unu ekstremismo ne estas alia ekstremismo, sed modera pozicio.

    La kialoj por kontraŭusonismo verŝajne varias en la diversaj mondopartoj. Mi konas la Germanajn (malnoveŭropajn). Certe la gazetaro raportas relative malfavore pri Usono kaj ĝia politiko. Aliflanke mi pensas, ke tio nur havas plifortigan efekton. Gazetoj kaj televido raportas kion la publiko volas legi kaj vidi. Perditaj iluzioj, daŭra envio kaj problemo kun la propra identeco estas la ĉefaj fontoj de la loka kontraŭusonismo. Tio klarigas, kial Germanoj unuflanke tiom verve provas iĝi Usonecaj, sed samtempe tiom kontraŭas Usonon. Fakte necesus fari propran enskribon por trakti tiun temon ĝuste. Mi jam pensis pri tio, sed iom hezitas skribi tro ofte pri politiko (kiun oni des pli malbone komprenas, ju pli oni pritraktas ĝin).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *