Amikoj restas, dum revoj preterpasas

Hieraŭ tute surprize alvokis min Marc Steßgen, mia iam DĴ-instruisto kaj -idolo. Li ekde preskaŭ unu jaro loĝas en Italio kaj nun transprenis la taskon organizi la programon de la Internacia Junularo Festivalo (IJF). La organizantoj jam rete petis pri helpo kaj demandis min, ĉu mi ne volas kontribui al la ĉijara temo, nome muziko. Eĉ koncerton de “La Kuracistoj” ili volis, sed mi jam diris ke unue necesus priparoli tion kun la aliaj grupanoj. Intertempe mi jam scias, ke nia basisto ne havas tempon, do ĉiukaze ne eblas. Kaj mi sentas, ke “La Kuracistoj” bezonas refreŝigan paŭzon – mi mem jam profitas el tio, mense kaj korpe.

Mi ankaŭ rifuzis la proponon de Marc, duope transpreni unu vesperan programeron (karaokeadon, kantodivenado k.s.). Unufoje post jaroj mi ŝatus denove veturi al IJF sen granda pr(obl)emo pro io ajn. Sed mi konsentis fari prelegon pri Esperanto-muziko. Estos nur eta krompeno, ĉar mi ĉiukaze jam la 11an de marto faros la saman por la Esperanto-Societo de Münster. Verŝajne mi devos reverki grandan parton kaj preni novajn muzikajn ekzemplojn, ĉar alikaze homoj tro enuos. Sed ekzistas sufiĉe multaj subtemoj, kiuj apenaŭ estas traktataj.

Serĉante la adreson de la IJF (kiu tamen estas konstanta), mi trovis interesan bildon en la TTT-ejo de la Itala Esperanto-Federacio: Ĝi montras junan Italan belulinon kaj min dum la IJF 2000 en Venecio. Fakte mia plej bona IJF kaj unu de miaj plej bonaj Esperanto-renkontiĝoj. Eta kulmino en mia vivo. (Ekzistas pli granda versio de la bildo sur la Itala paĝo pri Esperanto-kursoj.)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *