Monataj arkivoj: Januaro 2004

Malvarmas kaj mi frostas, sed plej en mia kor’

Nun mi sidas sole en mia malvarma hejmo, sed la IS-memoroj ne forlasas min.

Jen la IS-fotoj de…

Duncan Thomson (kiuj postlasas la impreson ke la IS estas nura orgio… sed jen belaj virinoj)
Hannah Tellier
André Müller (n_true)
Dave Blair (parto 1, parto 2)
Estelle Loiseau
Carolin Verena Hötzl
Aleks Kadar
Dennis Bemmann
Ulf kaj Jelena Lunde
Cyril Brosch
Harald Fischer (mia frato)
Éric Languillat
Stefan Burkert
Basim Al-Shaikhli, i.a. kun LiveJournal-grupfoto (amuzulo, kunar kaj n_true) kaj la eble plej bona foto de mi
Chiara Fortunato
Elisabeth
Raúl Salinas Monteagudo
Ilka Piechotta

Plia bela memoraĵo de la IS:
Tre interesa (kaj agrabla) estis la renkonto kun du personoj, kiujn mi ĝis nun nur konis el la interreto: Cyril Brosch (“Cyril” / Kirilo de www.dol2day.de) kaj André Müller (n_true de LiveJournal). André mi rekonis de la interretaj fotoj kaj tuj salutis lin, sed li havis problemojn rekoni min (kion mi ŝatis, ĉar al mi plaĉas ŝanĝi mian aspekton de tempo al tempo tiel ke malnovaj fotoj de mi tute ne plu similas al mi).

Dum la IS mi festis mian 10-jaran DĴ-jubileon. Jes ja, jam dum pli ol dek jaroj mi estas DĴ! Kaj ĉio komenciĝis dum IS, la 1an de januaro 1994…

Ne sen fiero mi ŝatas mencii ke parte mi kulpas pri la iom orgiaj fotoj de Duncan kaj Hannah. Dum la dua IS-nokto mi surmetis dum eble unu horo en la trinkejo. La homoj kompreneble estis festemaj, kaj jam estis sonintaj kelkaj tre popularaj kantoj, sed iel post eble duona horo la muzika nivelo stagnis kaj la homoj riskiĝis retrankviliĝi. Tio estis mia momento! Tuj mi aŭskultigis tiujn kantojn, kiujn mi konis de sovaĝaj festoj dum pasintaj renkontiĝoj… kaj funkciis! Kiel mi antaŭvidis, la homoj denove ekscitiĝis kaj post ĉiu kanto eĉ pli laŭte kriis pro ĝojo. Ekis la kutima freneza dancado sur tabloj kaj sen T-ĉemizoj (la lasta kompreneble nur ĉe la viroj!). Post la lasta muzika kulmino bedaŭrinde ankoraŭ ekestis kvereloj pri kiu rajtas surmeti muzikon en la trinkejo, sed tamen mia misio estis plenumita. Jen unu el la plej furoroj memoroj el mia DĴ-kariero!

Kial mi ploru pro vi?

Kion pri la tria koncerto de “La Kuracistoj“?

Nu, sincere: Mi investis multan tempon, energion kaj nervojn, kaj kompare al tio, la publika reago estis iom seniluziiga. Post la koncerto mi parolis kun la aliaj muzikistoj kaj ankaŭ ricevis kelkajn opiniojn de la spektintoj, notante ĉion.

Kelkaj el la punktoj:
– tro malfrua koncerto (komenciĝo je la 22a kaj kvarono, finiĝo nur kvaronon antaŭ noktomezo)
– tro malrapide luditaj kantoj (fakte ni kutimas ludi ilin pli rapide – ĉu ni eble dum la koncerto ne trovis la ĝustan rapidecon?)
– tro multa spaco inter la scenejo kaj la seĝoj (mi jam antaŭvidis tion sed la helpantoj tamen kreis multegan spacon por eventualaj dancantoj)
– kaj, plej grave: fuŝaj teknikaĵoj. (Argh!!!)

Fakte dum la unua kanto subite forestis la kurento, kaj la tuta salono en preskaŭ kompleta mallumo. La tria koncerto, kaj la tria kun teknikaj problemoj! Kiom mi malamas tiajn situaciojn! Pro tio mi spitis al la tuto kaj simple pluludis – fakte krom Basim ni ĉiuj faris tion. “Westerland” sen lumo!

Bedaŭrinde, kiel ĉiam, la publiko ne kapablis distingi inter teknikistoj kaj muzikistoj kaj iel kulpigis nin pri la problemoj. Damne, kiom mi kolera mi estis. Nur per intensa alkoholumado kaj tekilumado mi povis regajni mian bonhumuron. La alkoholo kompreneble kaŭzis la kutimajn stomakproblemojn, sed mi tamen ne pentas (nur eble pri la kvanto konsumita).

Dum la novjara koncerto, sekvis dua muzika kontribuo: “Ska-virino” kun Sebastian (basgitaro), Ilona (trumpeto), Oliver (trumpeto) kaj mi (kantado kaj ritma gitaro). Tio estis en ordo kaj taŭgas kiel bazo por pli en la estonteco. Ni ne tre multe eksperimentis, sed solide prezentis la tuton, kaj tial eblas paroli pri digna komenco de la vespera programo. Dum la pasintaj jaroj, tro ofte homoj prezentis ion sen sufiĉa ekzercado – ĉifoje feliĉkaze ne.

Poste ankoraŭ sekvis koncerto de “VVĈP”, kvankam mi mem parolus pri koncertparodio, ĉar parodio ja estis la tuto. Kvar uloj, freneze vestitaj (kaj poste preskaŭ senvestaj) prezentis kantojn de “Red Hot Chili Peppers”. Fakte ili aŭskultigis KDn kaj mem nur kantis – kaj nek tre kompreneble nek tre kongrue al la muziko, laŭ mi. Envion kaŭzis la fakto, ke la publiko tamen furioze aplaŭdis kaj precipe la virinoj ŝajne ŝatis tion.

Unu tagon poste, post la internacia vespero, mi eluzis lastan ŝancon por sursceniĝi, kantante la IS-kanton, kiu fakte festis sian 20-jariĝon! Mia kantado ne estus speciale menciinda, sed la homoj tamen iel tre ĝuis tiun emociigan bildon: La tuta organiza teamo de la IS sur la scenejo, kaj la himno eksonas…

Sed je sunomallevi?’ mi (…) ?uas vian amon – finfine, aha

Hieraŭ mi revenis de la IS en Naumburg/Saale kaj kompreneble havas multon por rakonti.

Sed ĉar mi kutime parolas tro multe, mi limigu min al kelkaj punktoj.

Kio plej gajigis min:
– interesaj homoj, kun kiuj eblas fari altnivelan kaj seriozan paroladon
– gufujo, kiu permesas ripozadon de la festado en trankvila ĉirkaŭo
– virino(j)

Kio plej nervis min:
– krokodiloj, kiuj neniom scipovas Esperanton.
– teknikaj problemoj
– virino(j)

La bonaj babiladoj okazis kun

– Holger (unu de miaj plej bonaj amikoj), kiu ĉiam pretas stultumi, sed ankaŭ kapablas konsile konsoli.
– Oleg Izjumenko, kiu gvidis bonegan diskutrondon pri “la kaŭzo de la ekologia krizo”. Malofte mi spertis tiom senideologian, moderan, malarogantan interŝanĝon de opinioj.
– Stefan Burkert, de kies kantaro mi ŝtelis kelkajn kantojn por mia propra kantokolekto. Li ne nur agnoskis mian verkon, sed ankaŭ konsciis pri pluraj teknikaj detaloj.
– Basimo pri muziko, sed ankaŭ pri multaj facetoj de la vivo. Nekredeble, kion eblas ekscii de alia persono, se oni nur prenas la tempon por aŭskulti.
– Sebastian pri komuna muzikado en 2004 kaj dum la sekva IS.
– Gerold pri estontaj komunaj projektoj kadre de “La Kuracistoj“.

Pri la aliaj punktoj mi parte skribos poste, sed certe ne pri “virino(j)”. Mi iomete lacas skribi kaj legi pri tiu temo…

Ne zorgu se la suno ne brilas, vi vidis ?in anta?e

Rerigardo

2003, rikolta jaro:
– Post tre longa kaj neevitebla atendado, mi ricevis mian universitatan diplomon. (Ĝi redatigite validas ekde la 28a de septembro 2002. Frenezas la mondo en kiu ni vivas!)
– Finfine aperis la Elektronika Kompilo, por kies realiĝo mi laboris ekde pli ol tri jaroj.
– Je la fino de la jaro, mia kantokolekto enhavas la tekstojn kaj akordojn de 100 kantoj.

2003, jaro kun finiĝoj:
– Mi ne plu estas studento.
– Mi ne plu estas junulo.
– Mi ne plu loĝas en Paderborn.

2003, jaro kiu repacigis min kun mia pasinteco:
– Mi konatiĝis kun junulinoj kiuj estas diversaj de tiuj dum mia tempo kiel junulo. Ĉu tamen ekzistas virinoj kiuj aprezas bonkonduton? Kiu pensintus tion post tiom multaj da jaroj kun la mala sperto!
– Mi denove ekhavis bonan rilaton kun mia eksamikino. Post tri jaroj, finfine ni sukcesis bone paroli unu kun la alia.
– Mi travivis harmonian revidon de miaj samklasanoj kun kiuj mi antaŭ multaj jaroj vizitis la bazan lernejon. Ili donis al mi la impreson ke mi neniel eraris rilate al multaj aferoj sed male nur ne konsciis, ke mi pravis.

Post rikolto, finiĝoj de pluraj vivostatoj kaj repacigo kun la antaŭa vivo, estas la ĝusta tempo por komenci ion novan. Tio signifas du aferojn: Havi la liberecon elekti, sed samtempe ankaŭ sperti ke novaj vojoj estas pli malfacile ireblaj. Se mi memoras la belecon de la unua fakto kaj konscios pri la dua, tiam mi ĝuos la novon kaj ne frustriĝos pro malrapideco de la ŝanĝoj.