Monataj arkivoj: Januaro 2004

Iam mi estis trista tre

Ĝuste kiam la IS-bluso preskaŭ estis kaptinta min, ĉe la horizonto aperis aŭroro en la formo de du junulinoj kiuj kune kun mi pasis la vendredan vesperon. Unue ni ludis bilardon kaj poste ni rigardis ankoraŭ du filmojn. Eĉ se tio ŝajnas nur “etaj” aŭ “ĉiutagaj” aferoj – por mi ili tio ne estas, kaj ili malpezigis mian kaj menson kaj mian koron. Foje la vivo denove brilas, kiam oni tute ne atendus tion!

Tiom refreŝite mi povas skribi pri serioza temo:

Tim Renner forlasas Universal Music. Nu, tio unue ne sonas grave. Kiu estas Tim Renner? Kaj kiun sekvon havos lia foriro? Ja ĉiukaze nur temas pri unu el la grandaj muzikentreprenoj… ĉu oni ne entute povas fajfi pri ili?

Tim Renner estris la lokan sekcion de Universal en Germanio. Pro financaj kialoj, Universal planas malgrandigi la buĝeton por naciaj artistoj je 50%. Laŭ la artikolo ĉe “Der Spiegel”, tio signifus la maldungiĝon de 75% de la Germanaj artistoj kiuj havas kontrakton ĉe tiu entrepreno. Renner estis konata pro lia ago por pli bunta muzikgrupo, donante ŝancon al iom pli nekonformaj grupoj (inter ili ankaŭ “Die Ärzte”). Lia malsukceso do signifas, ke la muzikmerkato iĝas eĉ pli monotona, malpli eksperimenta ol antaŭe.

Ke la pli altrangaj gravuloj ĉe Universal prefere subtenas “internaciajn” artistojn signifas duan malbonon. Internacie sukcesaj artistoj plej ofte ne alportas kulturan pliriĉiĝon sed simple kantas en – la angla. Do ne temas pri batalo inter la “Germana” kulturo kaj iu “internacia” mondkulturaro, sed reale pri pli profunda adiaŭo de la aliaj lingvoj favore al la angla. Nur por ilustri kian flankan rolon havas la germana lingvo en Germanio: Nur 1,5% el la aŭskultigitaj kantoj en la Germanaj radioj estas germanlingvaj.

La germana lingvo, kiu havas ĉirkaŭ 100 milionojn da denaskaj parolantoj, iĝas ekzotika kuriozaĵo en lando kie ĝi estas la nura oficiala lingvo. Tio ne estas la kulpo de la angla. Lingvoj ne povas kulpi. Pri tio respondecas homoj en superaj pozicioj, kiuj faras decidojn kiel nun ĉe Universal Music, kaj la Germana amaso, al kiu egalas, kio okazas kun sia lingvo.

Sed ĉio, kio al vi mankas en la vivo, tion vi nur mem povas doni al vi

Hodiaŭ kolego en la kliniko portis T-ĉemizon de “Die Ärzte“! Mi alparolis lin pri tio kaj li diris, ke li posedas ĉiujn albumojn de ili, ankaŭ la plej malnovajn. Jes ja! Kaj mi timis post la IS, kie la junuloj apenaŭ konis verkojn de “Die Ärzte” el la 1980aj jaroj, ke mi jam vere maljunas… sed tute ne. Ankaŭ la nuna civilservanto tre ŝatas “Die Ärzte”, do ni estas jam tri sur la koridoro.

Mi malkovris, ke mia iama ĥoro “Anastasis” nun finfine havas TTT-ejon. Kelkaj informoj pri la ĥoro, ŝtelitaj de mi mem:

Inter 1992-1996 mi kantis kiel tenoro en la ĥoro “Anastasis”. Ĝi konsistis el junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Tie mi lernis vere multon pri alta kaj plurvoĉa kantado. La repertuaro ĉefe estis la t.n. “nova eklezia kanto”, sed kelkfoje ankaŭ nereligiaj kantoj. Ekzistas du surbendigoj sur kiuj mi kiel membro de Anastasis kantas, unu kasedo (1994, 6 kantoj) kaj unu KD (1996, 2 kantoj).

Speciale interesaj partoj: grupa foto de la ĥoro. Por pli bone vidi la unuopajn personojn, ekzistas granda versio de ĝi. Mi konas preskaŭ ĉiujn sur la foto kaj havas regule kontakton al ili. Fakte kun ili mi ofte faras ion kune… se mi en la pasinteco skribis pri belulinoj aŭ festemuloj ekster Esperantujo, tiam plej ofte mi alcelis iun el ili!

Eblas rigardi fotojn de la unuopaj membroj, kiuj tamen ne tre bone montras, kiel la personoj aspektas reale. De la jam plurfoje menciita DĴ Arafat troviĝas taŭga foto aliloke en la sama TTT-ejo.

Mia vivo estas nun fuŝita, la kaŭzo por tio estas vi

citaĵo el “Mastro de la Ringoj – La reveno de la reĝo” (pli precize: mallongigita versio el la antaŭfilmeto):

Aragorn, estonta reĝo de Gondor, parolas al siaj trupoj antaŭ la granda batalego:

“The day may come
when the courage of man fails
when we forsake our friends
and break all bonds of fellowship
but it is not this day.
This day, we fight!”

Al mia kapo spontanee venis parodio. La sceno:
IS-veterano parolas al siaj kunuloj:

“Eble iam la tago venos
kiam la IS ne plu allogos nin
kiam ni ĉesos tekilumi
kaj forlasos ĉiun La-Bamba-rondon.
sed ne estas la hodiaŭa tago.
Hodiaŭ, ni festas!”

Finfine mi solvis konfuzon kiu jam delonge ekzistis en la Vikipedio. Post kiam mi verkis artikolon pri La Kuracistoj, iu Germano miskomprene ligis ĝin al germanlingva artikolo pri Die Ärzte, kvazaŭ estus du artikoloj pri la sama grupo en diversaj lingvoj. Eĉ almenaŭ unu esperantisto faris la saman eraron, kvankam mi rekte skribas en la artikolo, ke “La Kuracistoj” reludas la plej sukcesajn verkojn de “Die Ärzte”. Nu ja, nun mi prenis la tempon kaj skribis en Esperanto pri Die Ärzte, tiel ke klare videblas, ke temas pri du diversaj aferoj. Cetere mi ne uzis la germanlingvan tekston kiel fonton, sed mem faris ĉion. Esperanto-publiko bezonas aliajn informojn ol la Germanoj. Kompreneble eblas aldoni ankoraŭ multajn informojn (la 2-3 albumoj “netaŭgaj por junuloj”, kompleta diskografio, la roloj de la diversaj membroj rilate al la kantoverkado), sed tio restu por alia tago. Plej gravas la bazaj informoj, kaj tiuj nun haveblas.

Kaj Moskvaj knabinoj min kantigas kaj kriigas

Finfine en la reto: La IS-fotoj de Harald, mia frato. Enretigi la fotojn estis pena laboro, sed certe indis. Mi plurfoje jam aktualigis la liston kun ĉiuj konataj IS-fotaroj en pli malnova enskribo. Inter la novaj fotokolektoj, specialan atenton meritas tiu de Basim Al-Shaikhli. Ĝi enhavas LiveJournal-grupofoton kun amuzulo, kunar kaj n_true. Kaj plie enestas la eble plej bona foto de mi de tiu IS! Basim cetere intertempe startis duan rettaglibron, ĉifoje komplete esperantlingvan, kun la nomo Blogsimo. De tie mi ŝtelis la informojn pri kelkaj novaj TTT-adresoj kun IS-fotoj. Aliajn mi prenis de n_true.

Tra tiuj listoj mi eksciis, ke ankaŭ Éric Languillat estis en Naumburg. Se mi nur sciintus tion antaŭe… damne, kaj mi tute ne parolis kun li! Éric faras popmuzikon kaj antaŭ eble unu jaro mi aŭdis kelkajn demokantojn de li en Esperanto. La unuaj verkoj ankoraŭ enhavis kelkajn fuŝajn prononcojn, tamen mi estas sufiĉe impresita ke subite aperas iu nekonata artisto kaj tuj prezentas relative taŭgan materialon… kaj precipe: jam bone regas Esperanton! Kutime artistoj komencas kiel papagoj aŭ maksimume kiel komencintoj, kun la konataj malbonaj sekvoj por la lingva kvalito de la tekstoj, la rimoj, la prononco… Mi estas tre scivolema, ĉu Éric baldaŭ produktos ion publikindan en Esperanto. Verŝajne ne temos pri dancebla popmuziko (kiun mi preferus kiel DĴ), sed tamen restas interesa artisto.

Tenu min, ekscitigu min, kisu min, mortigu min

El la multaj grupoj kiujn mi ekkonis en la interreto kaj tra mp3.com, Die Symphony estas aparte menciinda. Laŭ propra priskribo ili sonas kiel mikso inter Nine Inch Nails kaj Tool. Mi krome substrekus la similecon al la muziko de la filmo “Mortal Kombat” kaj la albumo “Ungod” de Stabbing Westward, de kiu tri kantoj aperas en la ĵus menciita filmo en instrumentaj versioj, sed ne troviĝas sur la oficiala sonŝpuro (kia idiotaĵo). Alia komparo por priskribi la stilon de “Die Symphony”: Pli malmola ol Placebo, sed pli mola ol Nirvana – aŭ simple ie inter la du. Tria penso iras al la kanto “The real thing” de Lords of Acid, kiu aperas en la filmo “Strange Days“.

La oficiala stilnomo por tia muziko estas “industria roko“. Kiam mi la unuan fojon vidis “Mortal Kombat”, tiu muziko estis iom tro forta por mi, sed intertempe kaj je la ĝustaj okazoj, mi foje tre ŝatas tiun malluman, malican, malmolan muzikon.

Die Symphony prezentas similan sonon dum en ĉiuj tri ĝis nun aperintaj albumoj, sed samtempe montras progreson. Mi iam havis sufiĉe grandan, legalan MP3-aron de ili en mia muzikkolekto. Kiam mi fine de la pasinta jaro decidis regajni spacon sur mia komputilo, mi atente reaŭskultis multan materialon kaj forigis tiujn pecojn, kiuj restis malpli interesaj ol la aliaj. Tiel je la fino mi konstatis ke de la unua albumo, Foundations of Malice (1997), restis nur Lie for you. De tiu kanto mi ankoraŭ posedas alian version, nome Lie for you (ninth commandment), kiu aperis sur iu mistera Remix: Volume One, kiu tamen ne apartenas al la oficiala diskografio de la grupo. La dua albumo, Codependence Day (1999), enhavas nur kvin kantojn, sed mi ŝatas ilin ĉiujn: Just paranoid, My love, I don’t mind, Burning, My only crime. La dua estis grandega sukceso en la interreto kaj plie ofte ludita en realaj radistacioj. La lasta dum multa tempo estis mia plej ŝatata kanto de Die Symphony. Kun la apero de la tria albumo, The Everlasting Shame (2003), tio eble ŝanĝiĝis, ĉar montriĝas pli fajnaj elementoj en la du plej novaj kantoj. Ilin mi elŝutis lastminute komence de decembro 2003, tuj antaŭ la fino de mp3.com: International girl kaj Runaway (ankoraŭ tie estis iu tria de la plej nova albumo, sed bedaŭrinde la ligo ial ne funkciis). Dum la unua el tiuj du kantoj nature sonas interese (“internacia knabino“), nuntempe mi eĉ pli ĝuas la duan.

Kurioza anekdoto: Mi eksciis pri tiu grupo ne pro propra serĉo, rekomendo de amiko aŭ plata varbado, sed ĉar unu el la muzikistoj kontaktis min! Meze de oktobro 2000, Levi Jon, la tiama basisto de Die Symphony, alskribis min kaj laŭdis mian muzikon ĉe mp3.com. Kompreneble mi rigardis en kia grupo li ludas kaj tiel trovis kelkajn el la plej bonaj interretaj kantoj, kiujn mi nun havas.

Bedaŭrinde kun la malapero de mp3.com nur restis unu kanto de Die Symphony en la interreto. Temas pri “I don’t mind” kiun eblas elŝuti sur la Vitaminic-paĝo de Die Symphony.

Ĝi loĝis en la korprofundo, de l’ praa tempo ĝis la nun’

Jam antaŭ preskaŭ unu jaro aperis la Elektronika Kompilo. Tamen laŭ mia vidpunkto ne temas pri projekto finita. Post kiam KD publikiĝis, necesas daŭre informi pri kaj varbi por ĝi.

Jen kelkaj bazaj, sufiĉe facilaj paŝoj:
– informi pri eldonaĵoj sur siaj artistaj paĝoj
– ligi al la rektaj Vinilkosmo-vendopaĝoj, kie ĉiu eldonaĵo estas tuj aĉetebla
– listigi retbutikojn kaj libroservojn, kie haveblas la eldonaĵoj
– mencii eldonaĵojn dum koncertoj
– atentigi libroservon kaj/aŭ Vinilkosmo antaŭe pri koncerto dum renkontiĝo

Bedaŭrinde multaj artistoj ne faras tion – ĉu pro nekonscio pri la graveco, ĉu pro pigreco, ĉu pro la penso, ke tio ne estas ilia tasko, mi ne scias. Ne mirigas min ke dum la pasintaj jaroj aperis multaj novaj KDj, sed ŝajne ne tre kreskis la vendoj.

Despli ĝojigas min, se montriĝas pliaj okazoj por informi kaj varbi. La recenzoj, kiuj aperis dum la pasintaj monatoj en diversaj Eo-gazetoj, jam tre kontentigis min, kaj nun Pola Radio denove traktas la Elektronikan Kompilon, ĉifoje kadre de nova konkurso kiu daŭros ĝis la 15a de februaro.

En la interreta radiorarkivo troveblas la elsendo de la 5a de januaro (MP3-dosiero), la informoj pri la EK kaj la konkurso aperas inter la minutoj 09:30 kaj 16:15. Ankaŭ alia radio, nome “Suda Kanalo”, pritraktis la Elektronikan Kompilon, en dulingva elsendo fine de pasinta monato (MP3-dosiero).

La kontribuo de Pola Radio vaste ĉerpas el recenzo de Suda Kruco kaj plie uzas citaĵojn el aliaj gazetoj, kiujn mi kompilis sur mia KD-paĝo. Mi eltrovis tion pro stranga prononco de gazetnomo, rekontrolis tion sur mia paĝo kaj rimarkis, ke temas pri tajperaro de mi. Dum kelkaj eble kritikos ke Pola Radio ne faris plian informserĉadon, mi kompreneble ĝojas pri la atento, kiun mia artistaj paĝoj ricevis, kaj plie opinias, ke normalkaze tro malofte esperantistoj reuzas bone faritan laboron de aliaj.

Krom tiu rekono, foje min atingas tute neatenditaj laŭdoj rilate al mia elektronika muziko:
“Pri ciaj tekno-muzikaĵoj en la Elektronika Kompilo, mi ilin ege ŝatis. Tuj post la muzikero de Krio de Morto, ili ambaŭ estas miaj plej ŝatataj de la kompilo kaj ĝuste tial delonge volis mi gratuli cin pri ili.”
(fonto: komento en mia rettaglibro antaŭ kelkaj tagoj)

Mi estas iranta sur sunbrilo

Antaŭ unu semajno jam finiĝis la IS, kaj do mi urĝe bezonis ion por batali kontraŭ la post-IS-sindromo. Hieraŭ mi estis ĉe festo kun amikoj (do kombino el recepto 1 kaj 2). Kutime tiuj “kamparanaj” festoj en mia vilaĝo ne estas tre interesaj, ĉefe multa drinkumado, kio ne kontentigas min. Sed ĉifoje mi estis akompanata de pluraj de tre belaj knabinoj! (Ili apartenas al la grupo kun kiu mi ekde pluraj monatoj jam kutime renkontiĝas.) Dum la tuta vespero, kiam mi dancis, ĉirkaŭ mi estis belulinoj, kaj ĉiam minimume tri!Tiuj tri havas 17, 18 resp. 19 jarojn, estas elstare belaj, kaj dancis preskaŭ nur kun mi! Kia bildo. Mi rimarkis la miron en la vizaĝoj de aliaj junulinoj kaj la envion de la aliaj knaboj (multaj el ili tre nematuraj, do “laktovizaĝaj”). Damne, kiom mi sentis min bone! Tio povas forgesigi eĉ sovaĝan festadon dum IS!

La muziko tamen ne estis aparte bona, kaj ofte multe tro laŭta. Ni ĉiuj malŝatis tiujn novajn fiversiojn de origine bonegaj kantoj. Aliflanke foje la DĴ havis neatenditan bonan elekton, kiu plenigis la dancejon. Muziko el la 1980aj jaroj, moderna kaj malnova rokmuziko, rokenrolo ĉiam estis sukcesaj kaj precipe ekscitigis la knabinojn (la plej grava kriterio por bona muziko dum festo). La teknopecaĉoj forpelis la dancemulojn, dum hiphopo alvenigis la aĉulojn. Ne pro nenio mi ekhavis certajn asertojn pri certaj muzikstiloj, kaj bezonis tempon por mildigi ilin.

Unu muzika kulmino de la vespero estis koncerta versio de “Zu spät” de “Die Ärzte“. Ili komence kaj fine kantas popkantojn el la 1980aj jaroj, iom parodie kaj samtempe memironie. Tamen mi tuj rekonis la kanton kaj freneze dancis kaj kantis. (Cetere ankaŭ La Kuracistoj ludas tiun kanton. La Esperanto-versio nomiĝas “Ne plu”.)

Parte bona kaj parte malbona muziko, sed ĉiukaze atraktivaj junulinoj… tion mi jam spertis antaŭe! Sed daŭre tio restas io eksterordinara, kio feliĉegigas min.

Samarkand’ – Ĉu gravas, se vi solas?

Hieraŭ interesa vizitanto aperis ĉe la Esperanto-klubo de Münster: Anatoliy Ionosov el Uzbekio prelegis pri sia hejmlando. Li tre ruze je la komenco disdonis dolĉaĵojn kaj aliajn etajn manĝaĵojn, tiel ke la homoj povis nutri sin dum li rakontis kaj montris diapozitivojn. Ke mi iam irus al la klubo por rigardi diapozitivojn, mi mem apenaŭ kredintus antaŭ nelonge. Sed aliflanke Anatoliy flue kaj klare parolis kaj neniam restis tro longe ĉe iu bildo – gravaj kondiĉoj por ke la tuto estu interesa. Pri la enhavo dirindas jeno: Mi multon lernis, sed ankaŭ jam posedis bazan scion pri la regiono kaj parto de ĝia historio. Tiel ekestis la agrabla sento, ke la preleganto rakontas pri io, kaj mi konsentas, ĉar mia ĝisnuna scio kongruas kun la dirata. La prelego tuŝis geografion, ekologion, historion kaj religion, kaj kvankam por mi Uzbekio estas fora lando, Anatoliy sukcesis montri ke multaj alparolitaj aferoj rekte aŭ malrekte koncernas min. Tio kompreneble estas la “klasika” emociiga sento en Esperantujo: Vi aŭdas ion pri alia lando kaj kulturo kaj retrovas parte vin mem en ĝi.

la Registan-placo en Samarkando

En la rakontoj, plej elstaris la antikva urbo Samarkando. Pri ĝi skribis kanton interalie Ĵomart kaj Nataŝa, kaj ankaŭ Persone mencias ĝin en la verko “Mi ĉiam kredis (ke la koro)“. Mi aŭskultis ambaŭ kantojn kiam mi denove estis hejme.

Estontaj kulminoj de la programo antaŭ pasko:
2004-01-29: raporto pri la IS de mia frato
2004-03-11: prezentado de muziko en Esperantujo de mi

Universon vi konstruu

La nova jaro jam aĝas unu semajnon, kaj do venis la tempo por

kvin receptoj kontra&#365 la “post-IS-sindromo”

post-IS-sindromo“: psika stato de malbonfarto, ankaŭ konata sub la nomo “IS-bluso“. Okazas kutime post la IS, foje en similaj formoj ankaŭ post aliaj etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkontiĝoj. Akompanata ne malofte de korpa malsaniĝo kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.
kutimaj simptomoj: deprimiĝo, sopiro al fora loko kaj/aŭ persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ĉiutaga vivo eĉ pli griza kaj neeltenebla ol antaŭe.

1. Faru ion distran kun amikoj. (La 4an de januaro mi kun mia preskaŭ kompleta familio – sepope – rigardis la filmon “Mastro de la Ringoj: La reveno de la reĝo“.) Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ĉu vi estas senamikulo, sufiĉas fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.

2. Iru al festo. (La 4an de januaro mi kaj mia frato, kiu sole mankis dum la kineja filmo, iris al naskiĝtaga festo.) Problemo: Eble neniu ŝatas aŭ invitas vin.

3. Ludu komputilan ludon, kiu postulas multan tempon kaj koncentriĝon kaj tiel forigas vian atenton de la ĵus pasintaj tagoj. (Mi denove ekludis “X-Wing vs. TIE Fighter”, ĉifoje ludante la malbonulon. Jam dum la IS mi ekvolis denove ludi ĝin, kaj nun rimarkas, kiom bone ĝi narkotigas la sensojn.) Malavantaĝo: Foruzas vian tempon, helpas vin fuĝi al (alia) nereala mondo.

4. Realigu muzikan projekton, ĉar kreiva laboro bonhumurigas kaj taŭgas eble por plaĉi al aliaj. (Mi komencis kompili titolliston por “festega KD” kaj provas rearanĝi la titolliston de la Sting-KD “Fields of Gold“, tiel ke la vicordo rezultas en pli harmonia aŭskultado sen subitaj etosŝanĝoj.) Risko: Muziko povas memorigi pri la okazaĵoj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedanĝeran elekton.

5. Faru konkretajn paŝojn al pozitiva ŝanĝo en via hejma vivo. Tiam vi malpli bedaŭras vian ĉiutagon ekster Esperantujo kaj ĝuos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. (Antaŭ ol translokiĝi al Münster, mi kun mia patrino planas enmeti alian plankon en la loĝejon, ĉar la malnova, polvoplena tapiŝo malbonfartigas asmulon kaj alergiulon kiel min. Jam ekzistas konkreta dato por tio: Okazos dum la lasta semajno de januaro. Mi tiom antaŭĝojas ekloĝi en parte renovigita loĝejo, kun multa spaco por miaj aferoj kaj longaj altaj muroj por miaj afiŝoj!) Rimarko: Pozitiva ŝanĝo principe ĉiam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longdaŭra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ĉio tio.

Spitu al la malesperu, vi pluriu ĉar (…) kio ajn povas okazi

Ĉu neniam plu… “La Kuracistoj” koncertos?

Nu, jen kelkaj ideoj kiuj venis al “La Kuracistoj” pri sia estonteco:

Unue mi forgesis mencii du tre pozitivajn elementojn de la tria koncerto: La drumisto kaj la reluditaj kantoj. Per sia drumado Gerold vere savis la koncerton. Kaj la reluditaj kantoj, kiuj origine venas de aliaj grupoj, precipe plaĉis kaj al la homoj kaj al “La Kuracistoj” mem. Tio entute montris al mi ke ja eblas pozitive influi la tuton.

Gerold scipovas ludi ankaŭ gitaron kaj bason kaj proponis krei demon el 2-3 kantoj. Nur necesus plie aldoni mian voĉvon; mi eĉ povus transpreni la taskon kaj kanti duan kaj trian voĉvon. Tiu ideo do sonas tre interese. Finfine ekzistus surbendigo en akceptebla, publike aŭskultigebla kvalito.

Stefan Burkert, kiu havas propran kantaron, jam demandis pri la kantoj de “La Kuracistoj”. Mi volonte donos ilin al li. Jam en Trier ekestis kantada rondo kiu kantis ilin… ripetado plialtigas la konatecon kaj tiel la ŝatitecon de kantoj.

Plia ideo kiu venis al Sebastian kaj mi kaj kiun ankaŭ Basim subtenas: Alternativa formo por muziki konsistas el gufujo-koncerto. Tio alportus la jenajn gravajn avantaĝojn:

– Ni ne bezonus amplifilojn kaj do evitus la kvazaŭ odisean streĉon kun teknikaj problemoj, kunportado kaj muntado de ĉio, sonelprovoj.
– Ni ne bezonus atenti ĉu la kanto estas danceblaj aŭ ne kaj povus pli libere elekti nian repertuaron.
– Ni ne bezonus esti tiom “amaskompatiblaj”, kaj eĉ male ludus nur antaŭ publiko kiu vere ŝatas nin.
– Ni ne bezonus tiom multajn kantojn, ĉar 30 minutoj da muziko jam sufiĉus.

Kio ajn do okazos – “La Kuracistoj” ne simple malaperos, sed pluvivos.