Foje mi iras mian straton sen rigard’

Jam antaŭ kelkaj semajnoj mi skribis pri Éric Languillat, Franca artisto kiu loĝas en Germanio kaj foje produktas ankaŭ Esperanto-muzikon. Hodiaŭ li faris komenton al mia enskribo, indikante ke ekzistas nova materialo de li por aŭskulti:

Initials DC – Anna New v01 (MP3-dosiero por rekte elŝuti)

Temas pri popmuziko simila al Air (Sexy Boy) kaj Daft Punk (Around the world), du aliaj muzikgrupoj el Francio kiujn mi ŝatas. La tono plie iom memorigas al DĴ Roĝer (La luna promenado), ĉar ĝi estas same elektronika, iom trista, malrapida.

La muziko estas altkvalita jam ĉe la demoversio, maloftege por Esperantujo, kaj laŭ mia memoro ankaŭ pli bona ol ĉe antaŭaj verkoj de Éric. Lia voĉo iel pensigas min al tiu de Kris Spitzer de Kore, sufiĉe konvinka kaj agrabla, nur ne tiom alta.

Je la fino de la kanto li uzas voĉsintezilon, kio tre plaĉas al mi. Tute interese sonas tiu malnova efekto kun esperantlingva parolado en bona sonkvalito.

Nura kritikpunkto laŭ miaj oreloj estas 2-3 prononceraroj kiuj konsistas el akcento je la malĝusta silabo. Sed tio ŝajnas problemo solvebla al mi, enkalkulante ke Éric sole sen plia helpo de aliaj spertuloj jam atingas tian nivelon.

Tiu demoversio servas kiel bonega bazo por pli. Ĉu Esperantujo baldaŭ spertos novan muzikĝenron, nome modernan popmuzikon? Mi esperas ke jes! Kaj kvankam mi post longa luktado kun Esperanto-artistoj iĝis relative seniluziigita pri la kvalito atingebla en Esperantujo, en tiu ĉi kazo mi estas optimisma.

Jam en pli frua enskribo mi pritraktis la sekvan LiveJournal-uzanton. shougeki meritas duan mencion. Li finis bazan Esperanto-kurson en kvin horoj kaj estas tute entuziasma pri la lingvo. Kvankam mi ne tiom dependas de la Esperanto-flago, mi estis tre impresita ke li sukcesis fari sian propran flagon, kiu ŝajne havas eĉ la oficialajn mezurojn! Espereble li realigos sian ideon por 2004 kaj plulernos la lingvon. Laŭ mia impreso, li bone kongruos al Esperantujo, konante plurajn lingvojn, havante internacian amikaron kaj ?atante fotadon de belaj virinoj. Ŝajne denatura esperantisto, kiu nur ankoraŭ bezonas lerni la lingvon…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *