Nur en mia kapo – la aferoj, kiujn nur komprenas mi

Vendrede mi aĉetis MP3-ludilon kiu samtempe estas USB-bastono. Tiu afero ne estus menciinda, se mi ne estus tiom hezitema rilate al akirado de novaj teknikaĵoj. Ekzemple mi tre malfrue ekhavis poŝtelefonon (miaj bonaj amikoj povas rakonti, kiom longe ili devis persvadi min pri tio). Tio eble estas nekutima por ekonomia informadikulo. Kaj do? Mi emas pridubi la senchavon de iu nova furioze privarbita afero kaj simple volas, ke teknikaĵo bone funkciu kaj havu veran, konkretan utilon.

Nuntempe mi ofte havas iajn dosierojn por kopii, kiuj estas tiom grandaj, ke pluraj disketoj ne sufiĉus, sed KD-R estus malŝparo por 10-30 MB. ZIP-disketoj estas malkomforte uzeblaj, ĉar necesus preskaŭ ĉiam kunporti ankaŭ la diskingon. Bonan solvon laŭ mi prezentas USB-bastono – mi vidis ĝian utilegon jam plurfoje en praktika uzo ĉe amikoj – kaj tial mi esploris la diversajn ofertojn en la reto.

Serĉante en la interreto, mi eltrovis ke granda magazeno ofertas MP3-ludilon kiu krome servas kiel USB-bastono, kun entute 256 MB. La prezo estis imprese malalta. Ĉar mi ne havas iun porteblan kased- aŭ KD-ludilon, mi nur dum unu tago pripensis la aferon kaj konkludis, ke tio vere indas por mi.

La unua kanto, kiun mi surmetis, estis La leviĝo de la lun’ de Persone, la dua “39°” de Menino kaj poste pluraj koncertaj surbendigoj de “Die Ärzte”.

Kompreneble mi per ĝi povus ankaŭ aŭskulti laborversiojn de novaj kantoj kiujn mi estas verkanta. Aliflanke plej bone mi verkas sen iu ekstera ĝeno, do ne promenanta en la urbo aŭ sidanta en buso aŭ trajno. Plie mi kutime notas kion necesas ŝanĝi kaj volas reaŭskulti certajn partetojn (foje nur sekundojn). Ofte mi komparas du alternativajn sampla&#309oaranĝojn por eltrovi kiu el ili pli bonas; subite venas al mia kapo la ideo enmeti certan samplaĵon de tute alia samplo-KD ktp… ĉio tio estas la kerno de la verkado, kaj tio ne eblas per simpla ludilo. Kiam mi studis en Catania (Sicilio) en 1999/2000, mi malofte disponis je komputilo kaj tial nur sporade povis verki. Sed la samplaĵoj restis en mia kapo, kaj per pura mensforto mi imagis kio povus bone harmonii kune. Tio sonas eble freneze sed vere funkciis! La plej grava muzikinstrumento estas la kapo, ne la komputilo.

2 thoughts on “Nur en mia kapo – la aferoj, kiujn nur komprenas mi

  1. D? Kunar

    MP3-ludilo + USB-bastono

    MD 40838, de Media Markt. Pasintsemajne ĝi kostis nur 99 EUR, sed nun la vendejo altigis la prezon je 10 EUR. (Cetere la ludiloj nur alvenis vendrede, do mi estis ĝustatempe serĉanta… kia bonŝanco!)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *