Venos la temp’, kiam la dezirado denove helpos

Min kaptis denove la kutimaj muzikaj aktivecoj:
– forsendado de tradukita kantoteksto por atendi korektojn
– aldonado de kantoj al mia kantokolekto
– verkado de samplobazita muziko
– recenzado de Esperanto-KDj
– difinado de novaj vortoj, i.a. la elektronikaj stiloj
– surpapera preparado de datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj, pri kiu mi jam skribis pli frue.

Multaj aferoj samtempe, kaj mi nur mem ekkonsciis pri tio, kiam mi nun skribe fiksis tion.

Landoj en la mondo, kiujn mi vizitis (entute 17, aŭ 7%)

Kreu vian propran mapon kiu montras la de vi vizititajn landojn

Kiel facile videblas, mi estas Eŭropano. Nur unufoje en mia vivo mi forlasis mian hejman kontinenton por vojaĝi al Bona Espero en Brazilo. Sed krom tiuj tri semajnoj ĉirkaŭ pasko en 1995, mi ĉiam restis en pli malpli centra Eŭropo. Strange ke mia landolisto tiom bone respegulas mian identecon. Kaj iom embarase ke mi post tiom malmultaj vizititaj landoj tamen aŭdacas krei mian propran bildon pri la tuta mondo… nu, almenaŭ sincereco igis min ne kunnombri landojn, tra kiuj mi veturis, sed en kiuj mi eĉ ne unu tagon restis (ekz. Luksemburgo kaj Slovenio). Entute mi dirus, ke mi povas prijuĝi Germanion kaj (parte) Italion, ĉar mi en ambaŭ vivis kiel normala enloĝanto, ne nur kiel turisto. Ho jes, kaj kompreneble ankaŭ Esperantujon, kiu mankas sur la mapo (neniu miraklo) sed kiu tre gravas por mia vivo.

1 thought on “Venos la temp’, kiam la dezirado denove helpos

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *