Ni volis for de l’ amaso

Mia fratino nun iĝis membro ĉe LiveJournal. Bonvenon, hirundo! Mi ĝojas ke mi finfine allogas mian unuan novan uzanton…

La bona muzika novaĵo: Mi estas finanta kompilon de legalaj, senpagaj MP3-dosieroj de “Die Ärzte“. Ili estas vere eksterordinaraj muzikistoj, ĉar anstataŭ batali kontraŭ interreta interŝanĝo de sia muziko, ili parte eĉ subtenas tion! Dum ĉiu materialo de oficialaj eldonaĵoj restas kopirajtigita, ĉiu pirata surbendigo estu senprobleme havebla. Tial “Die Ärzte” donacis la servilon www.kill-them-all.de al siaj adorantoj por tien meti MP3-dosierojn de koncertoj kiuj ne troviĝas sur unu de la oficialaj koncertaj albumoj.

La nomon “kill them all” (mortigu ilin ĉiujn) ili elektis pro la kutimo deklaro de la muzikindustrio, ke ĉiu “kopiado mortigas muzikon“. Laŭ la anoj de la grupo, tiu aserto estas tro simpla kaj ne validas. Eĉ male, se iu aŭskultas MP3-dosierojn de bona muziko, tiam li ekhavas la deziron akiri la KDn por ĝui ĝin plene. Tio kompreneble nur funkcias se temas pri vera albumo – kaj ne nur pri 1-2 famaj kantoj kun 10 aldonitaj plenigaj pecoj. Je la fino do ĝuste tiuj artistoj profitos de MP3, kiuj ne estas artefarite famigitaj tra la grandegaj muzikentreprenoj, sed vere meritas sian pozicion. Kaj al tiuj grupoj “Die Ärzte” certe apartenas.

Agrabla kromefiko de la MP3-servilo: Vendado de pirataj albumoj iĝas malfacila, ĉar preskaŭ neniu pretas pagi por io, kio senpage kaj legale troveblas rete. Kaj ĉar la koncertaj versioj ne estas tiom altkvalitaj kiel la kantoj sur KDj, la intereso je la originaloj des pli kreskas. Laŭ mi do temas pri efika rimedo por haltigi ĉiujn friponojn kaj helpi al la grupo profiti de sia muziko. Kaj fine ankaŭ muzikŝatantoj spertas grandan utilon – ili multe pli facile povas ekkoni muzikon kaj pli bone elekti, kion ili volas aĉeti.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *